A Liao Yang Jin el Hubei Provinco La edzono de A Liao naskis filon. Ekzaltiĝinte, A Liao aĉetis kvin kilogramojn da buterbombonoj kaj donacis al ĉiu familio sur aŭ sub la etaĝo. En la tuta etaĝdomo loĝis sep aŭ ok familioj. Sed ses paroj da geedzoj el ili naskis filinon. Ĉiuj ja enviis A Liao pro lia novnaskita filo. A Qiang, kiu loĝas sur la dua etaĝo, estis solfilo, tamen eĉ lia edzino naskis filinon. Pro tio. A Qiang ofte ĵetis malplaĉajn vortojn al la edzino, ke li estis eĉ malpli supera ol A Liao. Pro tio, la edzino kverelis kun A Qiang. Tion aŭdinte, A Liao hastis al ili por interpacigi. "Lasu! Lasu do. Ĉu naski bebon aŭ bebino ja decidas vi ambaŭ flankoj. Eĉ mi dezirus bebinon. "Kun la ride disfloriĝanta vizaĝo, A Liao admonis al A Qiang. "Do kion vi opinias, se mi interŝanĝu vian filon per mia filino? "A Qiang koleriĝis. "Mi ja konsentus. . . tamen ĉu ni rajtus tion fari? "A Liao ridklukis, kaj lia koro dolĉiĝis kvazaŭ trempiĝinta en mielon. A Liao admonadis longan tempon. Post kiam la geedzoj A Qiang ĉesis kvereladon, li iris malsupren. Reveninte hejmen, li fiksis sian rigardon al la dormanta knabeto, kaj sentis sin baniĝanta en granda feliĉo. Tuj kiam someriĝis, ĉiuj la loĝantoj de la etaĝdomo supreniris al la tegmenta teraso por ĝui malvarmeton. Nature, A Liao ankaŭ iris sur la terason kun sia fileto. Tenante la tute nudan bebon alte super sia kapo kaj permane ludetante lian "birdeton", A Liao intence paŝadis tien kaj reen antaŭ la geedzoj, kiuj havas filinon. Vidante la enviajn kaj samtempe admirajn rigardojn de ili, li vere ebriĝis de ĝojo kaj eksentis, ke li superas ĉiujn aliajn. Kun la fileto en siaj brakoj, A Liao paŝis al la geedzoj A Shan. La edzino dormetis surmate kun elstara ventro dum la edzo por ŝi forpetis moskitojn per granda tifaa ventumilo. A Liao sidiĝis ĉe A Shan. "Ĉu vi deziras havi fileton? " "Jes. "A Shan konfesis honeste. "Kion vi farus se ŝi naskos filinon? " "Tio ne eblos. Ŝi certe naskos filon. A Shan respondis memfidoplene. A Liao eksentis sufokecon, kvazaŭ io premus en lian koron. "Kian manĝaĵon ŝatas via edzino, ĉu acidan aŭ akran? " "Akran , tamen. . . "A Shan respondis. "Acidan por filo kaj akran por filino. Via edzino certe naskos filinon. Jes. Destinita al vi. Hahaha. . . "Ekĝojiĝis A Liao kaj li foriris kontente kun la fileto en lia ĉirkaŭbrako. . . . Post nelonge, la edzino de A Shan naskis filon, simile al tiu de A Liao. La novnaskito estis diketa , alabastra, kaj vere aminda. En la monatiĝa celebrado de sia fileto, A Shan invitis ankaŭ A Liao al festeno, sed tiu ĉi ne iris pretekstante, ke li malsaniĝis. "Ventro de lia patrino! Ja mi havas filon, kial ankaŭ li havas! "A Liao ekkoleriĝis. En la varma vetero, la edzino petis A Liao porti la fileton al la tegmenta teraso por ĝui la malvarmeton. A Liao rifuzis, sed la dorlotata fileto insistis obstine kun ploro. A Liao furioziĝis de tio kaj manfrapis je la fileto. Do la knabeto senĉese ploregis. Por elverŝi sian koleron, A Liao ekĵetadis objektojn en la ĉambro. Timigite de tio, la edzino forisis sola brakumante la fileton. A Liao ne plu suriris al la teraso kaj kuŝis surlite la tutan nokton sendorme pro malbonhumoreco. Neniu atendis, ke A Shan ne povis reteni ĉe si la feliĉon. Lia fileto mortis pro akuta malsamo. Tiufoje, seninvitite, A Liao iris kun retsaketo da pomoj, ladmanĝaĵoj kaj aliaj por konsoli la geedzojn A Shan. Ĉiuj la najbaroj laŭdis, ke A Liao estas bonkora. A Liao denove estis tia, kia antaŭe, ke tuj post noktiĝo, li brakumis la fileton al la tegmenta teraso, kaj babilante, ĝuis malvarmeton kune kun aliaj. . . (责任编辑:admin) |