48. Magia Pastro kaj Kidnapantaj Gangsteroj

 

[Potenco kaj Avido]

Iam en Benareso estis reĝo nomata Brahmadato. En malproksima vilaĝo de la regno vivis pastro kun magia povo. Li scipovis specialan magian sorĉon sekrete inicitan de sia instruisto.

La magian sorĉon oni rajtis uzi nur unu fojon ĉiujare kiam la steloj sin dispoziciis en certa maniero. Nur tiam, la pastro diris la sekretajn magiajn vortojn al siaj malfermitaj manplatoj. Poste fiksrigardante al la ĉielo, li kunfrapis siajn manojn. Je tio pluvis al li valoraj juveloj.

La magia pastro ankaŭ estis instruisto. Li havis bonegan lernanton, kiu estis diligenta kaj povis kompreni plej malfacilajn ideojn. Li estis obeema kaj fidinda, ĉiam dezirante honori kaj protekti sian instruiston.

Iutage la pastro devis vojaĝi al malproksima vilaĝo por prezidi bestoferan ceremonion. Li devis preni danĝeran vojon, do la bona lernanto akompanis lin.

Okazis, ke estas 500 banditoj laŭ la vojo. Ili estis el bando de kidnapantaj gangsteroj. Ili kaptis homojn kaj postulis elaĉetan monon por lasi ilin vivaj.

Malfeliĉe, la magia pastro kaj lia bona lernanto estis kaptitaj de la gangstera bando. Ili postulis 5000 orajn monerojn kaj sendis la lernanton hejmen por ke li prenu monon por elaĉeti sian instruiston.

Antaŭ la forlaso, la lernanto genuiĝis antaŭ la instruisto kaj riverencis lin estimoplene. Li diris al li mallaŭte, por ke la gangsteroj ne aŭdu: “Instruisto, hodiaŭ estas la nura nokto kiam la steloj sin aranĝos perfekte ĉijare. Nur tiam via magia povo pluvigos juvelojn e1 la ĉielo. Sed tamen, mi devas atentigi vin, mia instruisto amata kaj estimata. Estos tro danĝere uzi tian povon por savi vin de tiaj aviduloj. Tiel facile akiri grandan trezoron kaŭzos fatalaĵon al la homoj kiaj ili estas. Kaj se vi pensos nur pri via propra sekureco, vi kaŭzos danĝeron al ili, kaj ankaŭ al vi mem.

“Do mi atentigas, ke vi ne cedu al la deziro pluvigi juvelojn per magio. Lasu ĉijaran feliĉan nokton forpasi. Eĉ se la banditoj faros malbonon al vi, kredu, ke via fidela lernanto savos vin sen pliigi vian danĝeron.” Tiel dirinte, li forlasis la instruiston.

Tiuvespere, la gangsteroj firme ligis la magian pastron, kaj restigis lin ekster kaverno por tranokti. Ili donis al li neniom por manĝi kaj trinki.

Post kiam la luno leviĝis, la pastro vidis, ke la steloj viciĝas tiamaniere, ke lia sorĉo povos labori. Li pensis: “Kial mi devas tiel suferi? Mi povas kontentigi ilian postulon per mia magia povo. Mi estas magia pastro. Mia vivo estas multe pli valora ol iliaj. Mi zorgu nur pri mi mem. Kaj krome, la feliĉa nokto okazas nur fojon ĉiujare. Mi ne malŝparu la bonŝancon por apliki mian grandan povon!”

Decidinte ignori la admonon de la bona lernanto, li alvokis la gangsterojn kaj diris: “Bravuloj Majestaj, kial vi volas min ligi kaj suferigi?”

Ili respondis: “Honora pastro, ni bezonas monon. Ni havas multajn buŝojn por nutri. Ni devas havi monon, multe da mono!”

La magia pastro diris: “Ĉu vi tion faras nur por mono? Ĉu tio estas ĉio, kion vi volas? Tiuokaze, mi riĉigos vin ekster via imago en sonĝo! Mi estas sankta pastro granda, potenca kaj fidinda. Vi devas liberigi min. Lavu miajn kapon kaj vizaĝon, vestu min per novaj vestaĵoj, kaj kovru min per floroj. Post tia honorado al mi, lasu min sola por apliki mian magian povon.”

La gangsteroj sekvis lian instruon, sed ili ne tute fidis lin, do ili sin kaŝis en herbaro kaj ŝtele gvatis lin.

Jen ĉio, kion ili vidis. La pastro lavita kaj flore kovrita suprenrigardis al la ĉielo. Vidinte, ke la steloj viciĝis en specialan fortunan signon, li mallevis sian kapon kaj murmuris la magian sorĉon en siajn manojn. Tio sonis ne kompreneble. Iuj sonis kiel “Na Ŭa Ŝe Na. El Nea Medrak. Go Ba Mil Neaj”.

Poste li najlis sian rigardon al la ĉielo kaj kunfrapis siajn manojn. Subite li estis duŝita de la plej belaj juveloj!

La gangsteroj kuris el la kaŝejo kaj rabis ĉiujn valorajn juvelojn. Ili volvis ilin en pakojn kaj ekiris laŭ la vojo, kun la magia pastro sekvanta malantaŭe.

Sur la vojo ili estis barita de alia bando el 500 rabistoj. Ili demandis: “Kial vi baras nin?” “Donu al ni ĉiujn viajn trezorojn.” la aliaj ordonis.

La gangsteroj diris: “Lasu nin for. Vi povos akiri ĉiujn deziratajn riĉaĵojn de la magia pastro tiel, kiel ni havigis al ni la nian. Li diros magian sorĉon, rigardos al la ĉielo, kunfrapos siajn manojn, kaj sekve de tio, falados la plej fabelecaj juveloj!”

Do la rabistoj lasis la gangsterojn foriri, sed ĉirkauis la pastron. Ili postulis, ke li same pluvigu valorajn juvelojn por ili.

Li diris: “Mi certe povas doni al vi ĉiujn deziratajn juvelojn. Sed vi devas pacience atendi unu jaron. La feliĉa tempo, kiam la steloj viciĝas konvene, jam forpasis ĉijare. Ĝi ne okazos ĝis la sekva jaro. Tiam venu al mi, kaj mi estos ĝoja riĉigi vin!”

Kiel konate, rabistoj tute ne havis paciencon. Ili tuj furioziĝis kaj kriegis al li: “Vi estas pastro ruza kaj mensogema! Vi riĉigis la gangsterojn, sed nun rifuzas fari la samon por ni. Ni donos al vi lecionon pro via malestimo al ni!” Tion dirinte, ili hakis lin duparte per akra spado, kaj lasis ambaŭ korpopartojn en la mezo de la vojo.

La rabistoj kuratingis la gangsterojn. Tie okazis terure sanga batalo. Post horoj da luktado, ili mortigis ĉiujn 500 gangsterojn kaj forprenis la valorajn juvelojn.

Tuj forlasinte la batalejon, la 500 rabistoj ekkverelis pri la valoraĵo. Ili formis du rivalajn grupojn 250-personajn. Ili okazigis alian batalon ĝis restis nur du vivaj, respektive de ambaŭ grupoj.

Ili ambaŭ kolektis kaj kaŝis ĉiujn valorajn juvelojn en la arbaro. Ili estis malsataj. Do unu gardis la trezoron dum la alia kuiris rizon.

La gardanto pensis: “Kiam la alia finos la kuiradon, mi mortigos lin por havigi ĉiujn rabaĵojn al mi mem!”

Samtempe, la kuiranto pensis: “Se ni dividos tiujn juvelojn en du partojn, mi gajnos malpli multe. Do mi miksos venenon en la manĝaĵon por mortigi la alian kaj tenos ĉiujn juvelojn ĉe mi. Kial mi dividos kun li? Ĉion mi posedos!”

Do li manĝis iom el la rizo pro malsatego, kaj venenis la restan. Li portis la manĝaĵon al la alia kaj donis ĝin al li, sed la alia tuj svingis sian spadon kaj dehakis lian kapon.

La malsata mortiginto ekenglutegis la venenan rizon kaj post kelkaj minutoj li falis morta en la sama loko!

Post kelkaj tagoj, la bona lernanto revenis kun mono. Li trovis nek sian instruiston nek la gangsteran bandon. Anstataŭe li trovis nur senvalorajn havaĵojn, kiujn oni forĵetis, akirinte la juvelojn.

Daŭre irante laŭ la vojo, li renkontis la korpopartojn de sia instruisto. Ekkonsciinte, ke la magia pastro ignoris lian atentigon, li bedaŭregis pri la instruisto en tiel mizera morto. Li faris funebran bruligejon, kovris ĝin per sovaĝaj floroj, kaj kremaciis la korpon de sia estimata instruisto.

Irinte iom da distanco laŭ la vojo, la bona lernanto vidis 500 kadavrojn de la gangstera bando. Iom poste, li vidis la mortintajn rabistojn, kiuj nombris 498.

Dum plua irado li ekvidis piedsignojn de la restantaj du homoj irintaj en la arbaron. Konsciinte, ke ili ankaŭ batalos por la trezoro, li sekvis ilin. Fine li trovis mortinton kuŝantan sur rizpoto, kaj alian senkapan ĉe la pakoj de valoraj juveloj. Li tuj komprenis, kio okazis.

Li pensis: “Estas tiel malfeliĉe, ke mia instruisto posedis grandan saĝon, sed ne sufiĉan ordinaran konsciencon. Li nur uzis sian magian povon sen konsideri la rezulton. Kaŭzinte morton de mil avidaj gangsteroj, li mem perdis sian vivon!”

La bona lernanto portis la trezoron al la vilaĝo kaj uzis ĝin malavare por profitigi multajn homojn.

La moralinstruo estas: Se potenco ne havas konsciencon kaj avido ne limon, mortigo ne havos finon.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注