Iam antaŭe vivis malsaĝulo. Lia edzino estis ĉarma krom la malbela nazo. La malsaĝulo eliris, kaj hazarde vidis virinon ĉarman kun bela nazo. Li pensis: “Mi detranĉu ŝian nazon, kaj metu ĝin sur la vizaĝon de mia edzino. Ĉu mia edzino ne pli ĉarmiĝus je tio?” Li do detranĉis la nazon de la virino, kaj haste revenis hejmen kun la detranĉita nazo. Li senprokraste elvenigis sian edzinon: “Eliru rapide! Mi donu al vi belan nazon.” Je la eliro de la edzino, li tuj detranĉis ŝian nazon, kaj metis la alian sur ŝian vizaĝon. Sed bedaŭrinde, la nazo neniel povis algluiĝi al la vizaĝo. Do li vane sennazigis kaj dolorigis ankaŭ sian edzinon.