91. Avideco

Sinjoro Shen (Ŝen) famis pro sia malavareco. Li preferis morti ol marĉandi. “Kio gravas, ke mi elspezas monon senprudente? Nu, mono ja estas destinita por elspezi, kaj kiamaniere elspezi ĝin ja estas tute egale.” Li ĉiam tiel opiniis.
Same kiel multaj ĉinoj, li ŝatis manĝi kaj festeni. Oni diris, ke li povas manĝi “ĉion du-kruran krom siajn gepatrojn, kaj ĉion kvar-kruran krom litojn kaj seĝojn.”
Ni parolu pri liaj litoj. Ĉu vi povus imagi tiel luksajn litojn? Ili estis delikate gravuritaj kaj supre pendis belega baldakeno. La litoj de Shen estis taŭgaj eĉ por reĝoj. Li kutime sin vestis per plej valoraj kaj plej belaj vestoj, kaj ĉiam postulis la plej bonkvalitajn objektojn por uzi.
Manĝado estis lia ĉefa hobio. Por la tri manĝoj ĉiutage li prenis cerbon de anasoj, pulmojn de ursoj, ŝarkajn naĝilojn, kamelan ĝibon, lipojn de simioj, kokaĵon, ranaĵon, cervaĵon kaj ĉiujn aliajn rarajn kaj plej valorajn frandaĵojn, kiujn vi eĉ ne povas eldiri. En multaj jaroj, miloj da bestoj mortis pro lia frandemo.
Emeritiĝinte, li aĉetis palacosimilan etaĝdomon. En lia ĝardeno estis lagetoj kaj rojoj, kun pavilonoj por lia ripozo. Tie oni ne kapablis distingi, ĉu ili estas en la ĉielo aŭ sur la tero. Li dungis la plej bonan kuiriston por manĝaĵoj.
“Kiom longe oni povas vivi?” Shen kutime diris al la gastoj, “Kiam vi ĝuos la vivon se vi ne ĝuas nun? Kia vivo tio estus sen montaj kaj maraj bongustaĵoj sur la tablo?”
“Li suferos de sia malbona sekvo iutage,” oni diris. Sed Shen tute ne zorgis pri tio.
Lia luksa vivo konsumis al li grandan sumon, kaj lia havaĵo pli kaj pli malmultiĝis. Kaj krome, Shen komencis konduti kurioze. Li manĝis ĉion, kion li povis meti en la buŝon. Ne nur pladoj preparitaj de la kuiristoj, sed ankaŭ folioj, branĉoj, ŝtonoj, eluzitaj ŝuoj, rubo, birda fekaĵo kaj eĉ tetasoj iris en lian buŝon. Li maĉis kaj englutis ĉion en la buŝo. Nelonge poste, li mortis de sia avideco.
Ĉu lia vivo ne finiĝis malfeliĉe?

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注