Ni jam legis antaŭe, ke iuj ĉinoj nomiĝis per numeroj. Iuj el tiuj estis nur kromnomoj, sed iuj estis veraj nomoj. Antaŭe ni legis pri la obstina porko-buĉisto Xuan (Ŝjŭan) la Kvara. Eble li estis la kvara filo de sia familio.
Nun ni rakontos al vi pri ĝardenisto nomata Jiu (Ĝju) la Kvardek-sesa. Kio? La kvardek-sesa filo? Eble. Aŭ eble lia patro nur ŝatis tiun numeron.
La Kvardek-sesa estis ĝardenisto atentema kaj sperta. Li ne estis bone edukita, tamen li havis multajn spertojn pri ĝardenado. Kvankam ĉiuj laŭdis lin pri lia sperto, tamen li havis grandan mankon. Li estis malbonkora. Kompreneble, la ĝardenistoj kutime ne kapablis eviti al insektoj morton de tempo al tempo, tamen la Kvardek-sesa precipe emis mortigi insektojn senpripense, ĉu ili vere minacas liajn kreskaĵojn.
Foje, kiam li laboris por flegi florojn, li hazarde vidis formikejon. La formikejo estis profunda, kaj ĉe la enirejo estis sennombraj okupitaj formikoj.
“Jen la ĝusta tempo!” diris la Kvardek-sesa al si mem. Li ĵus boligis kruĉon da akvo en la kuirejo por infuzi teon. Do malica ideo venis en lian kapon. Li tuj kuris en la kuirejon, elprenis la kruĉon kaj verŝis la bolantan akvon en la formikejon. Preskaŭ ĉiuj formikoj en la kaverno mortis de tio. La Kvardek-sesa opiniis tion vere amuza.
Boligi akvon kaj labori ja estis ŝvitige precipe en tiel varmega somero. La Kvardek-sesa demetis sian veston kaj reiris al la laboro, kantetante ĝojplene.
Vere bela tago! La vetero estis bona, kaj li ĵus mortigis multegajn formikojn. Li prizorgis sian ĝardenon tiel bone, ke li havos pli multajn legomojn kaj florojn por vendi en bazaro. Li jam ŝparis sufiĉan monon por preni edzinon. Jen estis la ĝusta tempo. Lia aĝo jam superis tridek jarojn kaj multaj el liaj amikoj eĉ havis infanojn.
“Fraŭlino Zhang (Ĝan) estas taŭga por mi. Ŝi havas ĉarman vizaĝon kaj delikatajn blankajn manetojn, kiujn mi iam vidis. Se mi edziĝos al ŝi, mi havos grupon da infanoj. Ĉu tio ne estas feliĉo?
“Ŝia patro estas la plej bona amiko de la mia, kaj nun mi jam havas sufiĉan monon por vivteni la familion. Do mi petu mian patron trovi taŭgan svatistinon por nia geedziĝo.”
Ju pli pensis la Kvardek-sesa, des pli li ĝojis. Ĉio estis perfekta en la perfekta tago krom tio, ke jukega ruĝa makuleto aperis sur lia ŝultro. Ju pli li gratis, des pli ĝi jukis al li.
Daŭre laborante, li sentis pli da juko. La juko pli kaj pli intensiĝis. Malgrandaj ruĝaj makuletoj senĉese aperis kaj kovris lian tutan torson. Li povis fari nenion alian ol demeti sian laborilon kaj okupiĝi pri la gratado.
Ju pli li grategis, des pli jukis al li la korpo, kaj des pli da ruĝaj makuletoj aperis. Li do frotis sian dorson sur arbo dum li gratis la bruston kaj brakojn per la manoj kaj la krurojn per la piedoj.
Lia tuta korpo des pli jukis. Lia haŭto vundiĝis de la gratado, kaj eĉ el ĉiu ruĝa makuleto rampis formiko.
Kiam tio okazis, la Kvardek-sesa jam duone freneziĝis. Li mortis mizere pro la sufero post kelkaj tagoj.