87. La Genuoj de Maljuna Xu

Maljuna Xu (Ŝju) eklaboris kiel servanto en la familio Gao (Gaŭ) jam en siaj kvindek jaroj. Li laboris diligente kaj ĉiam faris sian laboron rapide kaj atente sen plendo aŭ malkontento. Do li tre plaĉis al Gesinjoroj Gao.
Iutage la suno jam leviĝis alte en la ĉielo, tamen Maljuna Xu ankoraŭ ne ellitiĝis. Tio estis kontraŭ lia kutimo, ĉar li ĉiam ellitiĝis plej frue en la mateno. Alia servanto iris al lia ĉambro por vidi, kio okazis. Komence li frapis je la pordo, kaj poste, li bategis la pordon ĝis Maljuna Xu eliris ŝanceliĝante kun esprimo de granda doloro.
“Kio okazis al vi je la kruroj?” mire demandis la alveninto.
“Rigardu, miaj genuoj ruĝiĝis kaj ŝvelis. Eble mi suferas de furunkoj,” diris Maljuna Xu, kuspinte siajn krurumojn.
Li daŭrigis: “Mi havis strangan sonĝon lastanokte. Mi vidis centojn da angiloj. Du el la plej grandaj angiloj sin ĵetis al mi kaj mordis min je la genuoj. Tio tiel dolorigis min, ke mi vekiĝis. Mi trovis, ke mi ne plu povas moviĝi. Jen kial mi ne povis rapide malfermi la pordon.”
sinjoro Gao diris: “Tio estas kurioza sonĝo. Ĉu vi scias pri la kaŭzo?”
Maljuna Xu iom pripensis kaj respondis: “Kiam mi estis dudek-jara, mi havis nudelan vendejon en Dongguan-(Dungŭan)-kvartalo. Mia angila nudelo estis fama kaj bone vendebla, do mi devis mortigi dekojn da angiloj ĉiutage por kontentigi la bezonon.”
“Post tridek jaroj, mi jam akumulis grandan sumon. Enuiĝinte pri la nudela komerco tagon post tago, mi decidis investi. Mi komencis akapari oleon por elvendi je plialta prezo kiam ĝi estos en urĝa bezono. Ĉio estis preta, tamen subita brulego okazis en mia tenejo, kaj elpelis min. Mia havaĵo de tridek jaroj cindriĝis dum nokto! Mi havis nenion ĉe mi. Jen kial mi venis al vi por labori kiel servanto.”
“Ĉu vi opinias, ke mia sonĝo havas rilaton kun miaj genuoj, sinjoro?” demandis Maljuna Xu.
“Tio estas nur sonĝo. Ne maltrankviliĝu. Mi donos ion al vi.” Sinjoro Gao elprenis medicinan ŝmiraĵon faritan laŭ speciala recepto de sia familio, kaj ŝmiris ĝin sur la genuojn de Maljuna Xu. Momenton poste, la genuoj de Maljuna Xu pliboniĝis kaj li kapablis piediri. Sed post nur pluraj tagoj, li denove suferis de furunkoj sur la genuoj.
Maljuna Xu ne plu kapablis ellitiĝi por malfermi la pordon. Oni povis fari nenion ol eniri tra la fenestro. Li montris siajn genuojn al ili. La karno sur la genuoj preskaŭ putriĝis ĝis liaj ostoj.
“Venos mia fino,” li plorĝemis, “ili denove venis al mi lastanokte. Dolorege! Mi ne povas elteni plue.”
Xu mortis de doloro post kelkaj tagoj.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注