Pan Hua estis gubernia juĝisto. Estante honesta kaj bonkora, li ĉiam favoris ne nur homojn en la gubernio, sed ankaŭ bestojn. Li faris leĝon, ke neniu en la gubernio sin vivtenu per fiŝkapto, kaj iu ajn trovita estu arestita kiel krimulo. Kvankam multaj homoj sin vivtenis per fiŝkapto antaŭe, ili sciis, ke la juĝisto estas bonkorulo, tial ili ne plendis kontraŭ lia ordono. Ili obeis la novan leĝon, kaj ĉio iris bone en la gubernio.
Ĉio estis en tiel bona ordo, ke kiam juĝisto mankis en pli granda gubernio, superulo decidis rekomendi Pan por la ofico. Kiam la homoj en lia antaŭa gubernio informiĝis, ke Pan promociiĝos, ili sentis ne nur feliĉon kaj fieron por lia honoro, sed ankaŭ bedaŭron pro lia forlaso. Ĉu ilia nova juĝisto estos ankaŭ tiel bona kiel Pan?
Venis adiaǔa tago. La vojo estis plene borderita de homoj alvenintaj de proksime kaj malproksime por adiaŭi lin. Estis viroj, virinoj, knaboj kaj knabinoj. Estis maljunuloj tiel aĝaj, ke ili venis helpate de siaj nepoj, kaj ankaŭ infanoj tiel junaj, ke ilin portis la gepatroj. Ili ĉiuj alvenis por diri adiaŭon al Pan.
Viro paŝis el la homamaso, kaj genuiĝis antaŭ Pan. Li prezentis al Pan dek taelojn da arĝento respekte per ambaŭ manoj: “Jen humila donaceto por esprimi mian sinceran dankon al vi! Mi esperas, ke Via Moŝto akceptu favore.”
“Mi ne akceptas tion,” koleriĝis Pan, “Mi jam sciigis al vi ĉiuj, ke neniu preparu donacon por mi. Ĉu vi ne scias pri tio?”
“Jes, mi scias bone, sed ĉi tio estas malsama. Mi estis ŝtelisto. Kiam mi estis kaptita, mi pensis, ke mi mortos pro tio, ĉar la kaptitaj ŝtelistoj kutime estas senkapigotaj. Sed vi ne mortigis min. Anstataŭe, vi admonis min ŝanĝi mian konduton. Mi vere ŝanĝis mian vivrimedon. Mi estis tiel emociita de via favoro, ke mi decidis ne plu ŝteli. Mi lernis teknikon, edziĝis kaj nun vivtenas familion. Ĉio, kion mi havas hodiaŭ, sin ŝuldas al via bonkoreco. Se vi ne estus tiel bonkora, mi jam fariĝus senkapa kadavro putriĝinta en tombo. Jen kial mi speciale esprimas mian profundan dankon al vi.”
Pan rifuzis lian donacon, sed tio montris, kiel bona oficisto li estas.
Homoj loĝantaj ĉe la lagoj kaj riveroj en la gubernio aŭdis ploron kaj lamenton ankaŭ el la akvo. La fiŝoj ankaŭ sciis, ke iliaj feliĉaj tagoj finiĝos kaj ili estos kaptitaj kaj turmentitaj por fariĝi frandaĵo de homoj.
Eĉ fiŝoj kaj kraboj domaĝas sian vivon, kaj malĝojas kiam ilia protektanto forlasas ilin.