Sinjoro Li Jingwen (Li Ĝjinŭen) estis bonkora. Li ofte iris al lagbordo kaj demandis fiŝistojn: “Kion vi kaptis hodiaŭ? Fiŝojn? Krabojn? Aŭ testudojn?” Poste li elprenis monon kaj aĉetis la kaptaĵojn de la fiŝistoj por liberigi. Eble vi opinias, ke li havis tro multe da mono por konsumi, sed fakte, li ne estis bonhava. Li nur ŝatis savi kompatindajn bestojn.
Kiam ajn li liberigis bestojn, li ĉiam ridis feliĉe, dirante: “Rigardu! Ili estas denove liberaj!” Li sentis sin feliĉa dum la tuta tago.
Sinjoro Li estis alkemiisto, kiu devas sin ekipi per scioj pri kemio, psikologio kaj filozofio samtempe. Li faris eksperimenton per diversaj nekonataj kemiaĵoj. Iam li eĉ englutis iom por sperti, kio okazos post tio. Vi povas imagi, kio okazos. Fine, li malsaniĝis pro tio. Li havis grandan furunkon sur la dorso, kaj neniu kapablis kuraci lin malgraŭ diversaj klopodoj. La furunko doloris lin tiel, ke li eĉ ne povis endormiĝi tutan nokton.
Li turniĝadis en la lito. Malgraŭ en kia pozo li kuŝis, lia dorso doloris lin. Ĝuste tiam, li vidis, ke multaj fiŝoj, kraboj kaj testudoj blovadas vezikojn al lia dorso, kaj krome, ili lekis lian dorson. Li tuj sentis neeldireblan komfortecon pro tio. Plej baldaŭ, liaj ostoj ne plu doloris, kaj lia dorso tute resaniĝis. Li elsaltis el la lito kun granda ĝojo. “Ho, mi povas piediri denove. Rigardu! Mi resaniĝis!”
La kuracistoj tute ne povis kredi tion. Neniu furunko tiom serioza povis resaniĝi tiel rapide! Sed la furunko malaperis, kaj ĉiuj venenaĵoj jam forlasis lian korpon. Li estis eĉ multe pli sana ol antaŭ la malsaniĝo.
En la resta tempo de sia vivo, kiam ajn li havis monon, li ĉiam iris al lagbordo aŭ bazaro, kaj ĝentile demandis fiŝistojn, ĉu ili kaptis ion— fiŝojn, krabojn aŭ testudojn. Poste li elspezis tutan monon kaj portis la fiŝojn, krabojn kaj testudojn al lagbordo kaj liberigis ilin. Kun rido sur la vizaĝo, li diris kontente: “Rigardu! Rigardu! Ili denove estas liberaj!” Kaj li rigardis ĝis ili ĉiuj malaperis el lia vido. Poste li hejmeniris ĝojplena.