“Kio estas tio?” demandis gardostaranto.
“Serpento. Ni mortigu ĝin!” proponis lia kamarado. Ili elprenis lancojn por mortigi la serpenton malgrandan kaj koloran.
“Haltu!” aŭdiĝis ordono.
Ambaŭ soldatoj stuporiĝis kiam ili vidis, ke la ordonanto estas la duko de Sui-regno (Sŭi).
“Ĉu vi ne vidis, ke ĝi jam vundiĝis? Kompatinda etulo!”
Vere, ili vidis, ke la serpento havas vundon sur la kapo.
La duko zorgeme alprenis la serpenton per sia irbastono kaj portis ĝin al riverbordo. Li ordonis, ke la soldatoj lasu ĝin sola.
Momenton poste, la gardostaranto diris al la alia: “Jen, rigardu! La serpento revenas denove!”
“Jes ĝi eĉ portas ion en la buŝo.”
“Rigardu, ĉu vi povas vidi? Ĝi portas perlon!” Aliaj soldatoj alkuris, kiam ili aŭdis pri la serpento. La malgranda serpento rampis antaŭen. “Rigardu! Kien ĝi iras?” iu kriis. Ili cedis la vojon. La malgranda serpento rampis rekte en la tendon de la duko, kaj metis la perlon ĉe lia piedo.
“Dankon por via favoro,” diris la duko afable, “sed mi estas kortega oficisto. Mi neniam akceptas donacon, vi scias.” La serpento persistis, ĝis la duko alprenis la perlon kaj metis ĝin en sian poŝon.
La duko sonĝis tiunokte, ke li tretis serpenton senatente. Li estis tiel timigita, ke li vekiĝis kaj rigardis siajn piedojn por kontroli, ĉu li estas mordita… Estis nur sonĝo. Sed kio? Li trovis alian perlon ĉe sia piedo, kaj tio ne estis sonĝo.
Du belaj perloj! La duko estis bonkora kaj honesta. Li tute ne volis akcepti rekompencon de la serpento, sed li povis fari nenion alian ol ricevi la ambaŭ perlojn, kiujn al neniu li povis redoni. Li prenis la perlojn kiel memoraĵojn pri bonkoreco al ĉiuj vivestaĵoj.
La rakonto diskoniĝis vaste kaj malproksime. Multaj homoj konsciis, ke eĉ malgranda besto rampanta surtere domaĝas sian vivon. La rakonto eĉ pensigis la maliculojn, kaj ili tute ŝanĝis sian antaŭan konduton. Poste, pli kaj pli da homoj eklernis protekti vivestaĵojn kaj ĉesis mortigi aŭ turmenti ilin.
Por la duko de Sui-regno, tio estis rekompenco multe pli valora ol la perloj.