En 1613, generalo Qian (Ĉjan) de Zhenjiang (Ĝenĝjan) gvidis sian armeon reveni al la urbo per boatoj, kaj ili jam atingis la mezon de la Rivero Jangzio, la plej longa rivero en Ĉinio. La generalo absorbite legis libron en kajuto. Li kapsesis de tempo al tempo.
Sovaĝa ansero vekriis malĝoje super boato. Ĝi jam sekvis la boaton kvindek kilometrojn kaj ne volis forlasi, ĉar unu el la soldatoj kaptis kaj malliberigis ĝian kunulinon en la boato. Tiel, unu el la ansera paro malliberiĝis en la kaĝo dum la alia povis fari nenion krom sekvi kaj vekrii.
La senkora kaptinto de la ansero tute ne zorgis tion, malgraŭ ke pluraj bonkoraj soldatoj petegis lin forlasi la kompatindan birdon.
“Ne. Ĝi estos mia viandsupo post nia albordiĝo ĉi-vespere.”
Kiam la boatoj proksimiĝis al kajo, la sovaĝa ansero en la kaĝo rigardis supren kaj vokis plilaŭte. La birdo en la aero plonĝis kaj haltis ĉe la kaĝo de sia karulino. La sovaĝa ansero en la kaĝo etendis la kapon, kaj ambaŭ birdoj ĉirkaŭpremis la kolojn reciproke, kiel la geedzoj rekuniĝis post longa disiĝo.
“Ha, kiel amindaj ili estas!” diris maljuna soldato rigardante.
“Amindaj? Se ni ne tuj agus, ni perdus la manĝaĵon donacitan de la ĉielo,” dirante, malica soldato eltiris sian glavon kaj tuj dehakis la kapojn de ambaŭ birdoj.
Generalo Qian aŭdis bruon kaj eliris inspekti pri la okazaĵo, sed jam estis tro malfrue por li haltigi la mortigon. Li do eksplodis de kolero.
“Arestu la aĉulon! Kiu kaptis la anseron unue? Vi? Ankaŭ vi estu arestita!” tondris la generalo furioze, “Gardistoj! Mi ne toleras tiajn kruelaĵojn inter miaj soldatoj. Donu al tiuj sovaĝuloj po tridek batoj per bambua stango, ke ili memoru la lecionon!”
Tiel punate, la du soldatoj eksciis, ke neniu ŝatas suferi, sed kion ili faras, tion ili ricevas.
Nelonge poste, ambaŭ senkoraj soldatoj suferis de stranga malsano, kiun kuracistoj neniel kapablis kuraci. Ili mortis kaj enteriĝis antaŭ la migrado de sovaĝaj anseroj en la sekva jaro.