Iam estis barbiro nomata Liang Jiashou (Ljan Ĝjaŝou) en Wuwei-gubernio (Uŭej), Anhui-provinco (Anhŭi). Lia kapo estis tiel pinta je la verto kiel tiu de cervo, kaj liaj okuloj estis tiel malgrandaj kiel tiuj de rato. Li estis eksterordinare malbela. Sed la ekstera malbeleco estis nenio kompare kun lia malica koro. Li ĉiam emis kvereli kaj ĉantaĝi. Li neniam provis plibonigi siajn konduton kaj sintenon.
Li estis ankaŭ tre avida. Liaj preferataj manĝaĵoj estis ranoj, kiujn la ĉinoj nomas “Kokoj de la Kampo”. Li tute ne povis manĝi sen ranoj. Li ankaŭ scipovis kuiri ranojn en multaj metodoj. Li havis multajn amikojn, kiuj estis ne malpli fiaj ol li. Ili ĉiuj laŭdis, ke la ranoj kuiritaj de Liang Jiashou estas plej bongustaj.
Ju pli la frandemuloj laŭdis lin, des pli da ranoj li mortigis, kvazaŭ la ranoj estus liaj malamikoj. Li tiel agis ĝis li atingis 40 jarojn.
Iunokte apenaŭ li dronis en profunda dormo, li eksentis jukon en la tuta korpo. Li vekiĝis kaj vidis, ke lia tuta lito estas plena de ranoj. La ranoj kovris la litkovrilojn kaj kapkusenon. Ĉie estis ranoj.
“Strange!” li murmuris al si mem, “Bonege! Mi scias bone, kion mi faru kontraŭ ili.” Li kaptis la ranojn kaj metis ilin en la kaldronon. Kiam li revenis en la dormĉambron, li trovis, ke la lito estas kovrita de pli da ranoj.
Liang trapasis la tutan nokton por la ranoj. Li senĉese kaptadis ilin de la lito. En la sekva tago, li alvenigis plurajn amikojn kaj diris al ili, kiel li pasigis la nokton kaptante ranojn de la lito. Sed liaj amikoj neniel povis imagi pri tio.
Subite, Liang sin kaptis je la ŝultro.
“Jen revenas la ranoj!” li kriis.
“Mi vidas nenion!” diris unu el la amikoj.
“Jen! Ĉi tie, estas rano sur miaj brovoj! Nun alia estas en miaj haroj!” Liang teruriĝis, kaj ankaŭ liaj amikoj konfuziĝis. Ili ne povis vidi eĉ ombron de la ranoj. Ili nur vidis, ke Liang kuregas, baraktas, kaj per razilo forrazas siajn harojn kaj brovojn. Sed ili vidis neniun ranon. “Eble li freneziĝis!” ili flustris.
Ekde tiam, Liang vidis ranojn atakantaj lin ĉiutage. Li provis sin defendi per la razilo, sed la ranoj senĉese venis. Li petis, ke liaj amikoj helpu, sed neniu krom li kapablis vidi la tiel nomatajn ranojn. Li vivis freneze ses monatojn antaŭ ol morti finfine.
Ĉu li estis elĉerpita en baraktoj kontraŭ la ranoj? Ĉu la ranoj sin venĝis? Aŭ ĉu li freneziĝis? Neniu sciis pri tio. Sed ĉiuj komprenis bone, ke se li ne kuirus tiel multe da ranoj, li ne suferus tiel terure.