En “Rekordo pri Vasta Amo”, Meng Ping’an (Men Pin’an) notis jenan historion:
En Suzhou-urbo (Suĝou) estis tre fama restoracio de angilaj nudeloj. La mastro estis maliculo kruela kaj egoisma. Lia restoracio estis pli prospera ol tiuj de liaj konkurantoj, ĉar li elpensis sagacan metodon por kuiri angilojn. Li vicigis najlojn en la vaporumilo, kaj metis vivajn angilojn enen. Post kiam li metis la vaporumilon super la kaldronon en kiu nudeloj estis kuirataj, la angiloj en la vaporumilo movadis tien kaj reen panike por eskapi. Ilia korpo estis tranĉita pro la najloj kaj la sango fluis en la kaldronon. Multaj klientoj opiniis, ke tiaj nudeloj estas bongustegaj.
Iun tagon, li kalkulis konton per abako. Li levis la kapon kaj ridegis: “Ha! Mi pli kaj pli riĉiĝas!”
“Paĉjo,” diris lia filo, “ni faru alian negocon. Estas tro kruele gajni monon tiamaniere eĉ se ni pli kaj pli riĉiĝas.”
“Malsaĝuleto! Por kio ni vivas anstataŭ por mono? For! Alian negocon? Per kia negoco ni povas enspezi tiel multe? Vi estas plena de absurdaĵoj!”
Iutage, la mastro ne plu vidiĝis. Lia filo serĉis lin en diversaj lokoj. Fine, najbaro alkuris kaj kriis: “Ni jam trovis lin. Rapidu! Li estas en la rivero.”
La junulo kuris al la bordo, kie ĉiuj vilaĝanoj staris kaj rigardis la strangan vidaĵon. Lia patro estis dronigata de centoj da angiloj, kiuj trenis lin en la akvon ĝis lia morto.