En 1576, Han Shineng (Han Ŝinen) de Changzhou-urbo (Ĉanĝou), Jiangsu-provinco (Ĝjansu) sonĝis, ke dio en brile ora kostumo diras al li: “Gratulon! Mi alportas ĝojigan novaĵon al vi. Vi promociiĝos al la plej alta posteno en la kortego.”
Han ne aŭdacis kredi tion eĉ en la sonĝo. “Pro kio?” li demandis la dion.
La dio respondis: “Via Honora Avo, Han Yongchun (Han Jungĉun), estis malriĉa. Kvankam li ne estis sufiĉe bonhava por vivteni la familion, tamen li ŝatis liberigi bestojn. Ĉiumatene, tuj kiam la suno leviĝis, li iris al la rojo ĉe sia domo kun balailo. Vi scias, ke helikoj kutime vagas el la rojo nokte. Via avo balais kaj remetis ilin en la rojon, por ke la homoj ne piedpremu ilin pro malatento. Iam li estis tre malriĉa kaj havis neniom por manĝi, li do balais laŭ la rojo kilometrojn por forgesi la malsaton. Tiel li savis sennombrajn helikojn.
“Iuj kutime mokridis lin: ‘Ĉu vi ne povas doni vian tempon por fari ion pli bonan?’ Aliaj demandis: ‘Se vi estas tiel malsata, kial vi ne manĝu helikojn? Vi ja scias bone, ke ili estas tre bongustaj.’ Ili senĉese mokis kaj nomis lin malsaĝulo, sed li tute ne zorgis pri tio. Li daŭrigis la bonfaron, kio estas prava laŭ li. Li tute ne pensis, ke necesas atenti kion oni diras pri li. Tiel ĉiufoje kiam li remetis helikojn sekure en la akvon, li ĉiam ĝuis mirindajn kontentecon kaj feliĉon. Tian ĝuon oni ne povas aĉeti per mono.
“Via avo persiste faris tion en pli ol kvardek jaroj. Li savis tiel multajn vivojn, ke li ne nur rikoltis grandan fortunon al si mem, sed ankaŭ al siaj posteuloj dum multaj generacioj. Ankaŭ vi profitas de lia bonkoreco.”
Tiam la sonĝo finiĝis. Han Shineng ekokupiĝis pri sia laboro. Poste, li vere promociiĝis pli kaj pli alten, ĝis fine li ricevis la postenon plej altan en ĉiuj ĉinaj kortegoj. La imperiestro sendis lin al Koreio kiel specialan misiulon. Li estis grava kaj potenca, kaj dank’ al lia bonkoreco, lia familio prosperis dum multaj generacioj.