Iam antaŭe, iu farmulo vivis en la sudo de Jiangshan-urbo (Ĝjanŝan), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Li opiniis mortigon de bestoj amuza. Edziĝinte, kvankam li aĝis jam pli ol 40 jarojn, li havis nur unu filon. La malgranda knabo aĝis naŭ jarojn kiam okazis nia rakonto.
Tiutage en majo de 1868, la malica farmulo iris al sia kampo kun sarkilo sur la ŝultro. Li renkontis grandan serpenton sur la vojo. Kiam la serpento vidis lin, ĝi rigardis lin kun pardonpeta aspekto, kaj eletendis sian langon. Ŝajnis, ke ĝi estas timigita kaj petas lian indulgon.
“Mi mortigos vin sendube,” diris la farmulo. La serpento komencis forkuri, sed la farmulo hakis ĝin en du pecojn per la sarkilo.
Kiam la serpento ne plu moviĝis, la farmulo metis la sarkilon sur la ŝultron kaj daŭrigis sian vojon kantante plezure.
Tiunokte, lia filo sonĝis, ke granda serpento mordas lin. Vekiĝinte pro timego, la knabeto febris kaj tremegis. Li murmuradis senĉese, “Dolore! Kiel dolore al mi!”
Lia patro ne sciis kion fari kontraŭ tio. Apenaŭ li volis inviti kuraciston, kiam lia filo etendis la langon― tiel longan, ke ĝi ne plu similis al tiu de knabeto, sed al tiu de serpento.
“Fileto, mia kara!” korŝire ekploris la farmulo, sed estis jam tro malfrue. Lia filo mortis post nelonge.