38. Terura Morto

En 1732 viro nomata Wei (Ŭej) vivis en Wuxing-urbo (Uŝjin). Li havis pafilon kaj pafis centojn da birdoj por vendi aŭ manĝi kun vino.
Wei ankaŭ ŝatis kapti angilojn, ranojn kaj testudojn. Iam li eĉ metis venenon en lagon por mortigi fiŝojn. Krom tio, li ankaŭ renversis nestojn kaj forprenis birdajn ovojn.
Liaj amikoj admonis lin: “Maljuna Wei, vi devas ĉesigi la mortigadon. Vi povas terkulturi aŭ fari alian laboron.”
Maljuna Wei neniam akceptis ilian admonon. Anstataŭe, li kutime diris al ili, ke ili zorgu nur pri sia propra afero.
Maljuna Wei sin ŝarĝis per granda sanga ŝuldo dum longaj jaroj. Poste, li suferis de furunkoj tra la tuta korpo. Iuj furunkoj estis tiel grandaj kiel pigaj ovoj, kaj ĉiu furunko havis malmolan peceton tiel grandan kiel kuglo en la centro. Lia tuta korpo estis plena de puso. Tio dolorigis lin tiel, ke li vekriiis kiel diablo torturata en la infero.
Wei mortis de sufero finfine post kelkaj tagoj. Lia familio aĉetis ĉerkon por li. Kiam ili okupiĝis pri la funebro, ili aŭdis strangan sonon. Ili rigardis kaj vidis, ke centoj da bestoj entrudiĝis en ilian domon. Ili stuporiĝis de tio. Ili vidis mirigite, ke la birdoj, kaproj, testudoj, kaj ranoj svarmas en la ĉambron de lia kadavro. Antaŭ ilia reago ĉiuj bestoj sturmis al la korpo de Maljuna Wei kaj ĝin mordis, ŝiris, gratis, batis, ungis kaj bekis. Iuj el la bestoj eĉ tretis la kadavron per la piedoj, dum la aliaj frapis ĝin per la kapo. Vere timiga kaj nekredebla vidaĵo!
Lia familio sciis, ke tio estas rezulto de liaj fiagoj. Momenton poste, nenio restis en la kadavro de Maljuna Wei krom la ostoj.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注