37. Malfeliĉa Rakonto

Nun mi rakontu al vi malfeliĉan historion.
Antaŭ longa tempo estis kortega oficisto. Li plej ŝatis manĝi anserajn piedojn kaj kapran koron. Kiam li volis manĝi anserajn piedojn, li ordonis al kuiristo ligi anseron sur fera poto super brulanta fajro. Kiam la fajro varmigis la poton, la ansero baraktis kaj kriis, sed tio ne povis moligi la ŝtonan koron de la oficisto. La anseraj piedoj ŝvelis de la bruligo, kaj ĝia sango akumuliĝis en la piedojn kiam ĝi mortis de sufero. Kiel kruele la oficisto preparis sian manĝaĵon.
Poste, la oficisto ordonis ligi kapron al arbo. Lia kuiristo senfeligis ĝin viva ĉe la ripoj, etendis la manon en ĝian korpon kaj eltiris ĝiajn koron kaj hepaton. Ili kuiris kaprajn koron kaj hepaton kaj alportis vinon. La mizera kapro blekis dolore ĝis la morto.
La oficisto mortigis multajn anserojn kaj kaprojn en tiel bruta maniero.
Iutage, klerulo admonis lin ŝanĝi la malbonan konduton kaj ne plu mortigi senkulpajn bestojn. Anstataŭ akcepti la admonon, la oficisto insultis lin kolere per diversaj fivortoj.
“Vi mortos de gangreno,” dirinte, la klerulo foriris.
La oficisto blasfemis des pli furioze. Sed post nelonge, li suferis de gangreno tra la tuta korpo. Ĉiutage li suferis dolore. Multaj famaj kuracistoj provis laŭ sia kapablo, sed neniu povis lin resanigi. Li mortis post nelonge, kaj lia korpo odoris tiel haladze, ke neniu volis proksimiĝi.

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注