Granda majstro Huineng (Hŭinen) vivis de 638 ĝis 713. Lia familio estis tiel malriĉa, ke li neniam havis ŝancon viziti lernejon por lerni skribi kaj legi, sed li havis profundan naturdotitan inteligentecon. Aŭdinte budhan darmon, li tuj fariĝis bonzo kun firma volo. Li laboris diligente, kaj baldaŭ atingis iluminiĝon. Lia instruisto, la kvina patriarko de la zenisma skolo, transdonis al li la robon, kiun la unua patriarko Bodhidarmo portis el Hindio. Huineng fariĝis la sesa patriarko de la zenisma skolo.
Iluminiĝinte, li konsciis, ke la sufero de homoj estas kaŭzita pro mortigo de bestoj por manĝado. Li petis, ke oni ĉesu manĝi vivestaĵojn por eviti suferon kaj malfeliĉon, sed neniu obeis lin.
Huineng sentis grandan bedaŭron, ke la ĉasistoj mortigis bestojn senĉese. Li do demetis la bonzan robon kaj lasis la harojn kreski tiel, ke li ne plu aspektis kiel bonzo. Li sin anigis al grupo de ĉasistoj, kiuj pasigis longan tempon por ĉasi en montaro.
Huineng nek pafis nek starigis retojn, do la ĉasistoj ordonis lin gardi la retojn. Tio estis ĝuste dezirata de li. Kiam li vidis bestojn kaptitaj en la reto, li ĉiam liberigis ilin se la ĉasistoj ne estis proksime; se la ĉasistoj ĉeestis, li do ploris kaj petis ilin liberigi la bestojn.
Li restis ĉe la ĉasistoj dek ses jarojn. Tiel li ne nur savis multajn bestojn, sed ankaŭ konvertis multajn ĉasistojn. Ili ekkonsciis pri la krueleco de sia kariero, kaj trovis aliajn rimedojn por sin vivteni.
Poste, Huineng majstriĝis en sia propra templo. Li estis tiel bonkora kaj saĝa, ke la homoj venis de malproksime el diversaj regionoj por fariĝi budhanoj kaj lerni de li. Liaj disĉiploj disvastigis lian instruon de zenismo en Koreion kaj Japanion. Kaj en la nuna periodo, lia instruo plivastiĝas ankaŭ en Eŭropo kaj Ameriko.