Iutage, kelnero en restoracio hazarde vidis, ke abelo falis en vinujon kaj preskaŭ dronis. Li sentis kompaton, metis manĝbastoneton en la vinujon kaj elsavis ĝin. Demetinte la manĝbastoneton, li rigardis la ĵus elsavitan abelon. La abelo frapetis la flugilojn por sekiĝi pli rapide. Tute sekiĝinte, ĝi forflugis zumante.
La kelnero rimarkis poste, ke multaj abeloj allogitaj de la vina parfumo dronadis en la vino. Li do ekpriatentis tion kaj savis multajn abelojn.
Forpasis multaj jaroj. Iutage lakeoj de juĝejo neatendite entrudiĝis en la restoracion. Nenion dirinte, ili katenis kaj eskortis la kelneron al la juĝejo. Kiam li atingis la juĝejon, li eksciis, ke li estis denuncita per falsaj akuzoj. Iuj el la arestitaj banditoj enviis lin, kaj mensogis, ke li estas ilia kamarado. La juĝisto arestis lin, kaj decidis ekzekuti lin kune kun la banditoj.
La kelnero protestis, ke li estas senkulpa, sed la juĝisto opiniis lin krimulo pro la falsa denunco. Li tute malesperiĝis kiam li vidis, ke la juĝisto levas ruĝan penikon por subskribi la ekzekutan anoncon pri li.
Apenaŭ la juĝisto ekskribis per la ruĝa peniko, zumado eksonis de malproksime. Grego da abeloj enflugis tra la fenestroj kaj sidiĝis sur la peniko de la juĝisto. La juĝisto svingis la penikon por forigi ilin, tamen, pli da abeloj alflugis. Ili ne pikis, sed nur restis tie sencede.
La juĝisto opiniis tion kurioza. “Eble,” li pensis, “la abeloj alflugis por malhelpi miskondamnon.”
Tiel pensante, la juĝisto denove ekzamenis la kazon, kaj trovis kontraŭdiron en la banditaj konfesoj. Li pridemandis ilin refoje, kaj fine certigis al si mem, ke li preskaŭ miskondamnis la senkulpulon.
Post kiam la juĝisto proklamis, ke la kelnero estas senkulpa, la abeloj forflugis. La juĝisto demandis la kelneron, ĉu li scias bone, pro kio la abeloj alflugis savi lin.
“Mi vere ne scias, Via Juĝista Moŝto. Sed eble pro tio, ke mi savis multajn abelojn falintajn en vinujojn kaj baldaŭ dronontajn. Ili alflugis por la parfumo, kaj ne plu povis elflugi se ili falis en la vinujon. Kiam ajn mi vidis tion, mi ĉiam savis ilin. Mi supozas, ke ili alflugis nur por savi min, Via Juĝista Moŝto.”
“Vere eksterordinare! Vi elsaviĝis de morto. Memoru, ke via bona konduto savis vian vivon. Poste klopodu fari pli multajn bonajn agojn. Vi certe gajnos pli bonan rekompencon.”
La juĝisto diris prave. La kelnero daŭrigis sian bonfaron, kaj la servo de la restoracio pli kaj pli prosperis. Li ĝuis longan, feliĉan vivon kaj mortis pace en riĉego.