Juna bonzo, kiu ankoraŭ ne atingas la aĝon por havi plenan bonzecan staton, estas nomata “Ŝramanero” (novico).
Iam estis novico, kiu lernis budhismon ĉe tre saĝa Instruisto. Li estis lernanto sufiĉe bona. Li estis respektema, sincera kaj obeema. Li progresis tre rapide.
La instruisto estis homo kun granda saĝo kaj ankaŭ bone konis la estintecon, estantecon kaj estontecon. Li sciis dekomence, ke lia juna lernanto ne vivos longe. Iutage li kalkulis kaj certigis al si, ke la juna novico pluvivos nur sep tagojn. Li do tre maltrankviliĝis pri tio.
Li alvenigis la junan novicon kaj diris: “He, eta novico, vi ne vidis viajn gepatrojn jam de sufiĉe longe. Mi opinias, ke vi bezonas ferion. Hejmeniru kaj vizitu viajn gepatrojn. Revenu poste je la oka tago.” Li tiel agis por ke la novico almenaŭ povu morti en la gepatra hejmo.
Li estis tre malĝoja post adiaŭo de la novico. Li opiniis, ke li neniam revidos sian karan lernanton.
La novico eksteratende revenis post ok tagoj. La instruisto estis kaj ĝoja kaj konfuzita, ĉar la juna lernanto aspektis sane kaj bonfarte, kaj neniel plu mortante.
Fine, la instruisto decidis eltrovi la kaŭzon. Li demandis la knabeton: “Mia fileto, mi profetis la estontecon multfoje, kaj neniam eraris. Mi ordonis vin iri hejmen, ĉar vi estis destinita morti en sep tagoj laŭ via sorto. Sed sep tagoj jam pasis, kaj vi ne nur vivas, sed ankaŭ aspektas sufiĉe sane. La signo de morto jam forlasis vin. Kion vi faris kontraŭ tio?”
La juna novico ektimiĝis. Li tute ne sciis kiel respondi. Do la instruisto enmeditiĝis kaj baldaŭ trovis la kaŭzon.
“Mia fileto, ĉu vi savis formikojn sur la vojo al via hejmo?”
“Jes, Instruisto. Dum mia hejmirado mi vidis amason da formikoj baraktantaj en akvo. Mi do savis ilin per peceto da ligno” respondis la novico. La instruisto diris: “Jen la kaŭzo! Per via bonkoreco vi gajnis plilongan vivon. La maljunaj saĝuloj diris: ‘Savado de unu vivo estas pli meritoplena ol konstruado de sep-etaĝa pagodo’. Vi savis centojn da vivoj, do vi povas ĝui longan vivon.”
Li daŭrigis: “Vi havos bonan estontecon, sed ankoraŭ devas klopodi por daŭre savi vivestaĵojn. Vi devas laŭeble diskonigi la instruon de Budho kaj instrui ĉiujn homojn esti kompatemaj. Diru al ĉiuj, ke ili ne plu mortigu vivestaĵojn, sed lasu la vivestaĵojn vivi pace kaj sendanĝere!”
La novico neniam forgesis la instruon. Li laboris tre diligente kaj fariĝis eminenta bonzo. Li havis tre longan vivon.