En nigre verda koloro, la montpinto de Tiantai-montaro (Tjantaj) en Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) staras kiel bele ornamita ekrano. Oni frekventas de malproksime por spekti la ĉarman pejzaĝon.
En la belaj montoj estas multaj budhismaj monaĥejoj kaj temploj dum centoj da jaroj. La estro de iu granda templo estis nomata Zhi Yi (Ĝi Ji). Li vivis de 539 ĝis 597 p.K. La reĝo Yang (Jan) de Sui-dinastio (Suj) nomumis lin “Saĝulo” pro lia nekomparebla saĝo, kiu famas eĉ en la nuna tempo.
Tiam Majstro Saĝulo opiniis, ke tieaj homoj estas tre kruelaj, kaj povas mortigi ĉian ajn vivestaĵon por manĝi.
Li decidis fari ion kontraŭ tio. Sed kion fari? Bonzoj ja ne havis monon. Li do almozpetis dum pluraj jaroj, ĝis finfine li posedis sufiĉan sumon por aĉeti pecon da tero kaj dungi laboristojn fosi lageton tie.
Tion vidinte, oni mokridis lin malsaĝa!
La majstro estas tiel prudenta, ke li neniel zorgis pri alies moko. Li daŭrigis la laboron.
Li instruis la laborantojn pri budhismo dum ilia ripoza tempo. Li diris: “La sutroj (la sanktaj libroj de Budho) diris: ‘Ĉiuj vivestaĵoj havas budhan naturon.’ Eble neniu el vi rigardis fiŝojn aŭ kankrojn gravaj, tamen ili ankaŭ povos fariĝi budhoj iutage estonte.
“Ankaŭ sovaĝaj bestoj havas budhan naturon. Se iu estis mortigita de sovaĝa besto, ni opinias tion malfeliĉa kaj bedaŭras pro li. Ĉu vi iam opiniis, ke ankaŭ la aliaj fiŝoj opinias tion malfeliĉa kaj bedaŭras pro la mortinta fiŝo post kiam vi mortigis ĝin?”
Majstro Saĝulo eksplikis, ke li konstruigas lageton por tio, ke iu ajn, kiu havas fiŝon aŭ kankron, havu ŝancon por liberigi kaj lasi ĝin vivi trankvile kaj sendanĝere ĝis la vivfino. Li nomis la lageton “Vivliberiga Lageto”.
La laborantoj ege emociiĝis de tio. Eĉ la homoj, kiuj iam mokis lin, sin opiniis nedecaj. Ili fariĝis budhanoj kaj ne plu mortigis vivestaĵojn por manĝi.
La bonzoj en aliaj temploj ankaŭ imitis lian agon kaj konstruis multajn vivliberigajn lagetojn. Se vi havas bonŝancon por viziti budhismajn templojn kaj monaĥejojn en Ĉinio, vi eble vidos la vivliberigajn lagetojn, kie libere vivas fiŝoj, kankroj kaj testudoj. La bestoj neniam maltrankviliĝas pri la penso, ke ili estos formanĝitaj de homoj.