Retradio: 2013-04-14

  Elsendlisto:
  Budhisma scio: Ĉapitro 12. Historio kaj disvolviĝo
  Budhisma muziko: Muziko de Ĝengo
  Budhisma rakonto: Reĝido kvinarmilo kaj Monstro Gluharo

———-

  Saluton, karaj amikoj!
  Hodiaŭ estas la dekkvina elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn Budhisma scio, budhisma muziko kaj budhisma rakonto. Nun ni aŭskultu budhisman scion. Hodiaŭ ni lernos la dekduan ĉapitron el esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. En la ĉapitro temas pri konciza historio kaj disvolviĝo de Budhismo.

———-
  12. Historio kaj Disvolviĝo

  Demando: Nun Budhismo estas religio kun granda nombro da sekvantoj en multaj diversaj landoj. Kiel tio okazis?

  Respondo: Dum 150 jaroj post la forpaso de la Budho lia instruo jam disvastiĝis tre vaste tra la norda Hindio. Poste en ĉirkaŭ 262 a.K. Asoko Maŭrija, la tiama reĝo de Hindio, konvertiĝis al Budhismo kaj propagandis la Darmon tra sia tuta regno. Multaj homoj absorbiĝis de altaj etikaj normoj de Budhismo kaj precipe de ĝia oponado al hindia klasa sistemo. Asoko ankaŭ okazigis grandan konsilion kaj sendis misiajn monaĥojn al najbaraj landoj kaj eĉ ĝis Eŭropo. La plej sukcesa el la misioj estis tiu, kiu iris al Srilanko. La insulo fariĝis budhisma kaj eĉ daŭras ĝis nun. Aliaj misioj disvastigis Budhismon al la suda kaj okcidenta Hindio, Kaŝmiro kaj la regiono, kie nun estas suda Birmo kaj Duoninsula Tajlando. Post jarcento aŭ plie Afganio kaj montaraj regionoj de norda Hindio fariĝis budhismaj, kaj de tie monaĥoj kaj komercistoj iom post iom kondukis la religion al centra Azio kaj fine al Ĉinio, de kie ĝi iris en Koreion kaj Japanion. Estas tre interese por scii, ke Budhismo fakte estas la nura eksterlanda pens-sistemo radikiĝinta en Ĉinio. En ĉirkaŭ 12-a jarcento Budhismo fariĝis ĉefa religio en Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo pro la klopodoj de srilankaj monaĥoj.

  Demando: Kiel kaj kiam Tibeto fariĝis budhisma regiono?

  Respondo: En ĉirkaŭ 8-a jarcento la reĝo de Tibeto sendis ambasadoron al Hindio por inviti monaĥojn kaj budhismajn verkojn al sia lando. Budhismo ekdisvastiĝis, tamen ne fariĝis la ĉefa religio parte pro la kontraŭstaro el la pastroj de indiĝena Bon-religio. Fine en la 11-a jarcento granda nombro da hindiaj monaĥoj kaj instruistoj venis al Tibeto kaj la religio firme establiĝis. Ekde tiam Tibeto fariĝis unu el la regionoj plej prosperaj de Budhismo.

  Demando: Do Budhismo disvastiĝis tre vaste.

  Respondo: Ne nur tio, ke estas tre malmultaj ekzemploj de Budhismo persekuti la renkontitajn religiojn aŭ disvastigi la religion per konkerantaj armeoj dum ĝia disvolviĝo, Budhismo ĉiam havas ĝentilan manieron de vivo, kaj la ideo enkonduki kredon per forto aŭ premo estas abomeninda por budhanoj.

  Demando: Kian influon Budhismo donis al la landoj, en kiujn ĝi iris?

  Respondo: Kiam misiaj monaĥoj iris al diversaj landoj ili kutime portis kun si pli multe ol nur budhajn instruojn. Ili ankaŭ enkondukis iom el la plej bonaj aspektoj de hindia civilizacio. Iam monaĥoj lertis en medicino kaj enkondukis novan medicinan ideon al la regiono, kie ĝi ankoraŭ ne ekzistis. Nek Srilanko, nek Tibeto, nek kelkaj regionoj de centra Azio havis skribon ĝis kiam monaĥoj enkondukis ĝin, kaj certe, novaj scioj kaj ideoj venis kun la skribo. Antaŭ la alveno de Budhismo la tibetanoj kaj mongoloj estis homoj sovaĝaj kaj krudaj, sed Budhismo faris ilin ĝentilaj kaj civilizitaj.  Pro Budhismo, en Hindio bestoferado ne plu furoras kaj la klasa sistemo mildiĝis almenaŭ por iom da tempo. Eĉ hodiaŭ kiam Budhismo disvastiĝas en Eŭropo kaj Ameriko, moderna okcidenta psikologio ekricevis la influon de ĝiaj enrigardoj en homan menson.

  Demando: Kial Budhismo malaperis en Hindio?

  Respondo: Neniu donis kontentigan eksplikon pri tiu malfeliĉa okazo. Iuj historiistoj diras, ke Budhismo tiel koruptiĝis, ke homoj kontraŭstaris ĝin. Aliaj diras, ke ĝi adoptis tro multajn hindiajn ideojn kaj iom post iom fariĝis nedistingeblaj de Hinduismo.

  Alia teorio estas, ke monaĥoj komencis kolektiĝi en grandaj monaĥejoj subtenataj de la reĝoj kaj tio apartigis ilin de ordinaraj homoj. Kia ajn estas la kaŭzo, je la 8-a aŭ 9-a jarcento hindia budhismo jam serioze kadukiĝis. Ĝi tute malaperis dum kaoso kaj perforto de islama invado al Hindio en la 13-a jarcento.

  Demando: Sed ankoraŭ estas iom da budhanoj en Hindio, ĉu ne?

  Respondo: Jes. Fakte ekde la mezo de la 20-a jarcento Budhismo denove aperis en Hindio. En 1956 la gvidanto de hindiaj parioj konvertiĝis al Budhismo ĉar li kaj liaj popolanoj suferis tiel mizere sub la klasa sistemo de Hindio. Ekde tiam ĉirkaŭ 8 milionoj da homoj fariĝis budhanoj kaj la nombro daŭre kreskas nun.

  Demando: Kiam Budhismo unue venis en la okcidenton?

  Respondo: La unuaj budhaniĝintaj okcidentanoj eble estis grekoj, kiuj migris en Hindion post la invado de Aleksandro la granda en la 3-a jarcento a.K. Unu el la plej gravaj antikvaj budhismaj libroj, la Milindapanha, konsistis el dialogo inter la hindia monaĥo Nagasena kaj la indo-greka reĝo Milinda. Sed en nunaj tempoj Budhismo vekis la admiradon kaj respekton en la okcidento je la fino de la 19-a jarcento kiam kleruloj ektradukis budhismajn sutrojn kaj verkis pri Budhismo. Je la frua periodo de la 19-a jarcento kelkaj okcidentanoj sin nomis budhanoj kaj unu aŭ du el ili fariĝis monaĥoj. Ekde la jaro 1960 la nombro de okcidentaj budhanoj kreskis stabile kaj hodiaŭ ili fariĝis malgranda sed signifoplena minoritato en plej multaj okcidentaj landoj.

  Demando: Ĉu vi povas diri ion pri diferencaj specoj de Budhismo?

  Respondo: kun sia prospero Budhismo disvastiĝis de Mongolio al Maldivo, de Balko al Bali-insulo kaj tiel ĝi allogis homojn el multaj malsamaj kulturoj. Poste en multaj jarcentoj ĝi adoptiĝis kaj adaptiĝis dum la disvolviĝo de homaj vivoj sociaj kaj intelektaj. Sekve de tio, ĝia ekstera formo ŝanĝiĝis multe dum la esenco de la Darmo restas sama. Hodiaŭ estas tri ĉefaj specoj de Budhismo. Ili estas Teravado, Mahajano kaj Vajrajano.

  Demando: Kio estas Teravado?

  Respondo: La nomo Teravado signifas la Instruojn de Prestiĝuloj kaj baziĝis ĉefe de Pali-lingva Tripitako, la plej antikva kaj plej kompleta noto de la budhaj instruoj. Teravado estas pli konservativa kaj monaĥej-centra formo de Budhismo, kaj ĝi emfazas la bazon de la Darmo kaj tenas simplan kaj rigoran praktikan metodon. Nun Teravadon oni praktikas ĉefe en Srilanko, Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo.

  Demando: Kio estas Mahajana Budhismo?

  Respondo: En ĉirkaŭ la 1-a jarcento a.K., Oni pli profunde esploris pri iuj signifoj de la budhaj instruoj. Krome, la socio evoluis kaj tio bezonis pli novan kaj taŭgan eksplikadon pri la budhaj instruoj. Multaj skoloj estiĝintaj el tiuj novaj evoluadoj komune nomiĝas Mahajano, signifanta la grandan vojon, ĉar ili asertis, ke ili estas pli konvenaj al ĉiuj, ne nur al monaĥoj kaj monaĥinoj, kiuj jam rezignis la mondon. Mahajano fine fariĝis ĉefa speco de Budhismo en Hindio, kaj nun praktiĝas en Ĉinio, Koreio, Taiwan, Vjetnamio kaj Japanio. Iuj teravadanoj diras, ke Mahajano estas distordo de la budhaj instruoj. Tamen mahajananoj montris, ke la Budho akceptis ŝanĝon kiel unu el la plej fundamentaj el ĉiuj veroj kaj ke ilia interpretado de Budhismo estas ne pli distorda de Budhismo ol tio, ke kverkarbo estas distordo de glano.

  Demando: Mi ofte vidis la terminon Hinajano. Kion signifas la termino?

  Respondo: Kiam disvolviĝis Mahajano, ĝi volis distingi sin men de fruaj budhismaj skoloj, do ĝi sin nomis Mahajano, la Granda Vojo, kaj kromnomis la fruajn skolojn Hinajano, signifanta Malgrandan Vojon. Do Hinajano estas iom sekteca nomo donita de Mahajano al Teravado.

  Demando: Kio estas Vajrajano?

  Respondo: Tiu speco de Budhismo ekaperis en Hindio dum la 6-a kaj 7-a jarcentoj p.K. en la tempo, kiam Hinduismo travivis grandan prosperiĝon en Hindio. Responde al tio iuj budhanoj influiĝis de aspektoj de Hinduismo precipe de la adoro al dioj kaj uzado de komplikaj ritoj. En la 11-a jarcento Vajrajano bone establiĝis en Tibeto, kie ĝi disvolviĝis plue. La vorto Vajrajano signifas Diamantan Vojon, kaj aludas al la supozeble nerompeblan logikon, kiun Vajrajananoj kutime uzas por pravigi kaj defendi iujn el siaj ideoj. Vajrajananoj pli dependas de speco de literaturo nomata tantro ol de tradiciaj budhismaj skriboj, do iam ĝi ankaŭ konatiĝas kiel Tantrajano. Vajrajano nun furoras en Mongolio, Tibeto, Ladako, Nepalo, Butano, kaj inter la tibetanoj vivantaj en Hindio.

  Demando: Ĉio el tio estas tre konfuza. Kiel mi povas scii, kiun specon mi elektu, se mi volas praktiki Budhismon?

  Respondo: Eble ni povus kompari ĝin kun rivero. Se vi iras al la fonto de rivero kaj poste al ĝia buŝo, ili probable vidiĝas malsame. Sed se vi sekvus la riveron de ĝia fonto kiam ĝi ekzigzagas tra la montoj kaj valoj, super akvofaloj, preter multaj malgrandaj rojoj, kiuj fluas en ĝin, vi fine atingus ĝian buŝon kaj komprenus kial ĝi ŝajnas tiel malsama de la fonto. Se vi volas lerni Budhismon, komencu je la plej fruaj bazaj instruoj, kiuj estas la Kvar Noblaj Veroj, la Nobla Okera Vojo, kaj la vivo de la historia Budho kaj aliaj. Post tio lernu kiel kaj kial tiuj instruoj kaj ideoj evoluis, kaj poste koncentriĝu al la budhisma metodo, kiu plej plaĉas al vi. Tiam estos ne eble por vi diri, ke fonto de rivero estas malpli supera ol la buŝo, aŭ la buŝo estas distordo de la fonto.

———-
  Alvenas la programero budhisma muziko. Hodiaŭ ni ĝuos alian muzikon de antikva plukinstrumento Ĝengo.

———-
  Ni aŭskultu la lastan programeron: Budhisma rakonto. La titolo de hodiaŭa rakonto estas “Reĝido Kvinarmilo kaj Monstro Gluharo”. Ni kore dankas samideanon Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia por la voĉlegado.

———-

  53. REĜIDO KVINARMILO KAJ MONSTRO GLUHARO

  [La diamanta Armilo]

  Iam la Iluminiĝinto naskiĝis kiel filo de la Reĝo kaj Reĝino en Benareso. En la tago de lia nomiĝo, la reĝo invitis 800 aŭguristojn en la palacon, kaj por plezurigi ilin donacis al ili ĉion, kion ili deziris. Poste, la reĝo petis al ili aŭguri la sorton de la novnaskita reĝido. Tiel ili povis trovi bonan nomon por li.
  Unu el la aŭguristoj estis spertulo pri legado de makuloj sur la korpo. Li diris: “Via Reĝa Moŝto, tiu ĉi estas homo kun granda merito. Li estos la reĝo post vi.”
  La aŭguristoj estis tre saĝaj. Ili informis al la reĝo kaj reĝino tion, kion tiuj deziris aŭskulti. Ili diris: “Via filo lertos en uzado de kvin armiloj. Li fariĝos fama kaj granda majstro de ĉiuj kvin armiloj en la tuta Hindio.” Pro tio, la reĝo kaj reĝino nomis la filon “Reĝido Kvinarmilo”
  Kiam la reĝido estis 16-jara, la reĝo decidis sendi lin al altlernejo. Li diris: “Iru, mia filo, al la urbo de Takasila. Tie vi trovos mondfaman instruiston. Lernu de li ĉion, kion vi povas. Donu la monon al li kiel pagon.” Li donis mil ormonerojn al la reĝido kaj sendis lin sur la vojon.
  La reĝido iris al la mondfama instruisto de Takasila. Li lernis tre diligente kaj fariĝis la plej bona lernanto. Post kiam la instruisto instruis al la reĝido ĉion, kion li sciis, li donacis al li kvin armilojn kiel specialan diplomiĝan premion. Poste li resendis lin al Benareso.
  Sur la vojo hejmen Reĝido Kvinarmilo atingis arbaron hantatan de monstro. La lokanoj avertis lin: “Junulo, ne iru tra la arbaro. Tie vivas giganta monstro nomata Gluharo. Li mortigos ĉiujn, kiujn li vidas.”
  Sed la reĝido estis memfida kaj sentima kiel juna leono. Do li iris en la arbaron ĝis li renkontis la teruran monstron. La monstro estis tiel alta kiel arbo, kun la kapo tiel granda kiel tegmento kaj okuloj tiel grandaj kiel pladoj. La du flavaj longaj dentoj etendiĝis el lia blanka fenda buŝo kun malbele brunaj dentoj. Li havis malbelan ventron kovritan per blankaj punktoj, kaj liaj manoj kaj piedoj estis bluaj.
  La monstro blekis kaj hurlis al la reĝido: “Kien vi iras en mia arbaro, etulo? Vi servas nur kiel buŝpleno da manĝaĵo. Mi englutos vin!”
  La reĝido ĵus diplomiĝinta de altlernejo jam gajnis la plej altan premion de sia instruisto. Do li opiniis, ke li ĉion scias, kaj kapablas ĉion fari. Li respondis: “Ho, feroca demono, mi estas Reĝido Kvinarmilo. Mi venis por serĉi vin. Mi kontraŭbatalos vian atakon! Mi mortigos vin facile per miaj unuaj du armiloj, pafarko kaj venenaj sagoj.”
  Do li metis venenan sagon sur la pafarkon kaj pafis ĝin rekte al la monstro. Sed la sago tuj kroĉiĝis preme al lia hararo kiel gluita kaj tute ne vundis lin. La reĝido pafis ĉiujn restajn el la 50 venenaj sagoj unu post alia, sed ili ĉiuj gluiĝis al la hararo de la monstro nomata Gluharo.
  La besto skuis sian korpon de la malbela tegmenteca kapo ĝis la bluaj piedoj, kaj ĉiuj sagoj falis sur la teron senefike.
  Reĝido Kvinarmilo eltiris sian trian armilon, spadon longan je 33 coloj. Li pikis sian malamikon per ĝi. Sed ĝi firme gluiĝis en la dika tavolo de la glueca hararo. Li ĵetis al la monstro lancon, sian kvaran armilon, sed ankaŭ ĝi sin kroĉis al lia hararo.
  La reĝido atakis lin per bastono, sia lasta armilo. Tiu ankaŭ gluiĝis firme sur la glueca hararo.
  Poste la reĝido kriis: “Ho, monstro, ĉu vi ne aŭdis pri mi, Reĝido Kvinarmilo? Mi havas pli ol miaj kvin armiloj. Mi havas la forton de mia juna korpo. Mi rompos vin en pecetojn!”
  Li trafis Gluharon per sia dekstra pugno kiel boksisto. Sed ĝi ankaŭ gluiĝis al la hirta hararo kaj li ne plu kapablis movi ĝin. Li batis lin per sia maldekstra pugno, sed ĝi same gluiĝis firme. Li piedbatis lin per sia dekstra piedo, kaj poste la maldekstra, kiel mastro de luktarto. Sed ili ambaŭ same algluiĝis kiel liaj pugnoj. Fine li frapis lin laŭeble plej forte per sia kapo kiel luktisto. Sed, ankaŭ lia kapo algluiĝis.
  Eĉ gluite al la monstro je kvin partoj kaj pendante de sia vestaĵo, la reĝido neniom timis.
  Gluharo pensis: “Vere strange. Li pli ŝajnas leono ol homo. Eĉ kaptite de feroca monstro kia mi, li ankoraŭ ne tremas de timo. Mi ĉiam mortigas homojn en tiu ĉi arbaro, sed neniam renkontis tiel bravan kiel tiun ĉi reĝidon. Kial li ne timas min?”
  Ĉar Reĝido Kvinarmilo ne similis al ordinarulo, Gluharo ne volis rekte manĝi lin. Anstataŭe li demandis: “Kial vi ne timas morton, junulo?”
  La reĝido respondis: “Kial mi devas timi morton? Sendube ĉiu, kiu naskiĝis, estas destinita al morto!”
  Tiam la Iluminiĝinto pensis: “La kvin armiloj donitaj de la mondfama instruisto estas senutilaj, kaj eĉ la leoneca forto de mia juna korpo estas senutila. Mi devas uzi mian mensan armilon, la nuran armilon bezonatan por mi super mia instruisto kaj mia korpo.”
  La reĝido daŭrigis: “Estas malgranda sekreto, kiun mi ankoraŭ ne diris al vi, monstro. En mia ventro estas sekreta armilo. Ĝi estas diamanta armilo, kiun vi ne povas digesti. Ĝi tranĉus vian internaĵon en pecetojn se vi sufiĉe malsaĝe englutus min. Do se mi mortus, ankaŭ vi ne povus vivi plue. Jen kial mi ne timas vin.”
  La reĝido tiel uzis sian grandan internan forton en la maniero facile komprenebla al Gluharo. Li sciis bone, ke tiu ĉi plej granda el ĉiuj armiloj en sia menso estas ĝuste lia propra diamanta inteligenteco.
  Gluharo pensis: “Sendube tiu ĉi sentimulo diris la veron. Eĉ se mi manĝos tiun heroon tiel malgrandan kiel sojfabon, mi ne povos digesti lin. Do mi devas lasi lin foriri.” Timante sian eventualan morton, li liberigis Reĝidon Kvinarmilo.
  Li diris: “Vi estas grandulo. Mi liberigos vin anstataŭ manĝi vin. Kiel la luno reaperas post la eklipso, vi brilos plezure inter ĉiuj viaj amikoj kaj parencoj.”
  La Iluminiĝinto lernis lecionon de la batalo kontraŭ Gluharo. Li trovis, ke la nura taŭga armilo estas neniu el materialaj armiloj krom la interna inteligenteco. Per la diamanta armilo li ankaŭ eksciis, ke mortigi vivon kondukos nur suferon al la mortiginto.
  Kun dankemo, li instruis la malfeliĉan monstron: “Gluharo, vi naskiĝis kiel monstro murdema, sangsuĉa kaj karnovora nur pro viaj malbonaj kondutoj en la antaŭaj vivoj. Se vi ne ĉesigos mortigon, via fiago kondukos vin nur al suferado en tiu ĉi vivo kaj en la postaj. Vi iros nur de mallumo al mallumo.
  ”Nun vi jam lasis min libera, do ne plu mortigu aliajn tiel libere. Aŭskultu min. Mortigi vivon kondukas vin al sufero en tiu ĉi mondo, kaj poste vi renaskiĝos en la infera mondo, kiel besto aŭ malsata spirito. Eĉ se vi hazarde renaskiĝos kiel homo, vi suferos de mallonga vivo!”
  Reĝido Kvinarmilo daŭre instruis Gluharon. Finfine, la monstro konsentis sekvi la kvin trejnajn ŝtupojn. En sia maniero li konvertiĝis de monstro en amikan arbaran feon. Kiam la reĝido forlasis la arbaron, li raportis al la lokanoj pri la ŝanĝiĝo de la monstro. Ekde tiam oni donis al Gluharo manĝaĵon kaj ili vivis en paco.
  Reĝido Kvinarmilo revenis al Benareso. Poste li fariĝis reĝo. Fine li forpasis kaj renaskiĝis laŭ sia merito.
  La moralinstruo estas: La nura armilo bezonata de vi estas kaŝita en vi mem.

———-
  Nun finiĝis hodiaŭa elsendo, kaj vi estas bonvenaj por nia sekva elsendo en sekva dimanĉo. Feliĉan feriotempon al vi, karaj amikoj!

发表评论

邮箱地址不会被公开。 必填项已用*标注