Antaŭ longa tempo maljuna ermito vivis en profunda arbaro. Li estis bonkora kaj ĉiam evitis mortigi vivestaĵojn.
Iutage, li sidiĝis sub granda arbo. Apenaŭ li pretis kontempli, li sentis ekblovon. “Strange!” li pensis kaj malfermis la okulojn. Li vidis malgrandan birdon staranta sur lia genuo. La birdo senĝene ripozis tie kvazaŭ sur branĉo. La ermito ĉantis la nomon de Amitabo, kaj diris en sia koro: “Ĉu vi prenas mian genuon kiel branĉon? Bone. Mi ne kontraŭu vian volon. Amitabo! Bone! Bone!”
La birdeto kuntiriĝis kaj endormiĝis ĝuste sur lia genuo. La ermito timis ĝeni la dormon de la birdeto, li do koncentris sian menson kaj baldaŭ profundiĝis en la kontemplado.
Post la longa kontemplado li trovis, ke la birdeto estas ankoraŭ en la dolĉa dormo. Li sin tenis senmova por ĝin ne ĝeni. Li diris mallaŭte: “Amitabo! Dormu plue. Vi flugos laŭplaĉe post sufiĉa ripozo.”
La birdeto vekiĝis finfine, ĝi frapetis la flugilojn, etendis la krurojn, pepis feliĉe plurfoje, kaj ekordigis la plumojn per la beko. Poste ĝi etendis la flugilojn kaj forflugis.
La maljuna ermito stariĝis nur post la forflugo de la birdeto. Post kiam la birdeto malaperis el lia vidkampo, li forlasis la arbegon por reveni al sia dometo.