Mi jam plenumis mian taskon por la dekdua elsendo kaj agordis, ke la programaro wordpress publikigi ĝin aŭtomate je la unua de la dekdua de marto. Se wordpress laboras senerare, samideanoj ekpovos legi kaj aŭskulti la enhavon en la ĝusta tempo. Se tiu metodo efikos, ne ĉesos nia elsendado pro mia vojaĝo al Urbo Zhenjiang kaj Monaĥejo Duobaosi en Provinco Zhejiang. Mi novos aranĝi, ke la enhavo de la elsendoj publikiĝu aŭtomate.
Baldaŭ ekdisaŭdiĝis la dekunua elsendo de Retradio BRE morgaŭ. Jen la elsendlisto:
Budhisma scio
Ĉapitro 9. Fortuno kaj sorto
Vera rakonto en vera viro: Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco.
Budhisma rakonto: Malbeno de Mitavindo
La adreso por aŭskulti kaj elŝuti la dokumenton estas: http://www.budhano.cn/podkasto
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj.
Felicxe la obeema programaro wordpress publikigis mian dekduan elsendon senerare kaj akurate. Tiel mi povus anticipe fari miajn elsendojn kaj lasu la programaron publikigi ilin akurate je bezono. Nun mi eklaboris la sekva elsendo, kaj volas fari aliajn du pliajn antaux mia ekvojagxo.
Dankon, kara Miaohui !
Tiu paĝo estas belega ! Mi esperas, ke ĉio bonorde disvolviĝos. Bonan vojaĝon ! Belajn renkontojn !
Mi provos ĉiutage kontroli la purecon de tiu virtuala loko.
Hodiaŭ estas la 2a de aprilo.
Petro
Dankon por via helpo, kara amiko!
Nun mi jam revenis el la sudo kaj post nelonge publikigos miajn fotojn kun la francaj samideanoj, kiujn mi renkontis en Urbo Zhenjiang.