Somerferiaj kursoj de Esperanto komenciĝis en Monaĥejo Tiefosi

Hodiaŭ komenciĝis la somerferia instruado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi’an. De la deka ĝis la dudeka de julio ni okazigos du bazajn kursojn per la rapida metodo. Miaohui instruos en la bazaj kursoj. De la dudekunua de julio ĝis la deka de aŭgusto sinjoro Jano instruos bekkurson.
Hodiaŭ Miaohui ekinstruis en la unua baza kurso de Esperanto.







La 27-a Retradio BRE

Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 27-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1447
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Budhisma scio
31. La purigisto Sunita
32. La Budho kaj malsana monaĥo
Budhismaj demandoj
Budhisma muziko
Sonorado en antikva monaĥejo
Budhismaj rakontoj
31. Kompatemo al Vivestaĵoj
32. Ideala Festeno por Naskiĝtago

Bonan aŭdeblecon al vi!

La 26-a elsendo de Retradio BRE

Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 26-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1442
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Budhisma scio
28. La rakonto de sinjorino Pataĉara
29. La bandito Angumala
30. Ŭakali kaj la Budho
Budhisma muziko
Muziko ludita per Ĝengo
Budhismaj rakontoj
28. Puno pro Krueleco
29. Kuracisto Testudo
30. Bravaj Kokoj
Amikeco pri vivo kaj morto

Bonan aŭdeblecon al vi!

Esperantiĝis la unua parto de la libro “La vivo de la Budho”

Miaohui esperantigis la unuan parton de la libro “La vivo de la Budho” en du monatoj, kaj la traduko elsendiĝas sinsekve en la retradio BRE.  Ĉiuj samideanoj povas legi la tradukitajn ĉapitrojn en la forumo de BRE: http://www.budhano.cn/forumo/index.php/topic,121.0.html

Krome, vi ankaŭ povas viziti nian retradion por aŭskulti la rakontojn sensekvajn en niaj elsendoj. La adreso estas: http://www.budhano.cn/podkasto

La dua parto de la libro jam ektradukiĝis, kaj ni petas, ke vi atentigu nin  se vi trovas erarojn aŭ mistajpaĵojn dum  via legado.

Ĉion bonan al vi!