Iam estis riĉa prestiĝulo. Ĉiuj liaj subuloj estimis lin por gajni lian favoron. Kiam li elsputis kraĉaĵon, ili konkure forviŝis la malpuraĵon per piedoj.
Malsaĝa subulo ankaŭ volis flati la prestiĝulon, tamen li trovis nenian ŝancon por tio. Li do diris al si mem: “Se la prestiĝulo kraĉis sur la teron, ĉiuj piede forviŝis la kraĉaĵon. Do mi devas fari tion la unua tuj kiam li ĝin elbuŝigos.”
Kiam la prestiĝulo estis kraĉonta, la malsaĝulo levis sian piedon kaj tretis lian buŝon. Pro tio li vundis la lipojn kaj dentojn al la prestiĝulo.
La prestiĝulo demandis la malsaĝulon: “Pro kio vi intence piedbatis min je la buŝo?” La malsaĝulo respondis: “Se via kraĉaĵo falus sur la teron, la flatemuloj piede forviŝus ĝin. Kvankam ankaŭ mi volis tiel agi, tamen mi neniam trovis ŝancon por tio. Do por gajni vian favoron mi volis piede forviŝi la kraĉaĵon apenaŭ vi pretis elkraĉi.”