Iam du viroj promenis kune. Sur la vojo ili vidis, ke iu puŝis ĉaron da sezamo, kaj neniel kapablis movi la ĉaron el danĝero. Tiam, la ĉaristo petis: “Helpu min movi la ĉaron el la danĝero.” La viroj demandis: “Per kio vi rekompencu nin?” La ĉaristo respondis: “Mi rekompencu vin per nenio.” Apenaŭ la ĉaro atingis ebenan lokon, ili diris al la ĉaristo: “Donu al ni la rekompencon.” La ĉaristo respondis: “Nenion.” Unu el la viroj insistis: “Do donu al ni la nenion.” La alia viro diris kun rido: “Li ja ne volas rekompenci nin. Do kial vi ankoraŭ obstinas?” La postulanto respondis: “Li ja promesis al ni la nenion, do li devas rekompenci nin per tio.” La alia viro diris: “‘Nenio’ estas nur abstrakta vorto, sed ne konkreta objekto.”