|
Reveninte de Nowy Sacz, kie okazis Esperanta arangxo Ago-Semajno dum la tuta semajno de 26-a de decembro gxis 1-a de januaro, atentigis min io rilatanta al tiu cxi rubriko.
31-an de decebro mi cxeestis la prelegon nomatan PRELEGO PRI VEGETARISMO. La preleganto estas iu junulo, kiu vegetaranigxis antaux du jaroj, kaj plejparte de la cxeestantoj ankaux estas vegetaranoj. Dum la prelego cxeestantoj libere kaj varme diskutis pri tio, kial pli bone preni vegetaran mangxajxon ol la viandan kaj kiel prepari ricxajn kaj nutrajn vegetarajn mangxajxojn. Tiu temo forte interesas min.
|
|