|
Mia Revo pri kunlaboro de Budaismo kaj Esperanto
Mi estas ordinara esperantisto, kaj ankaŭ estro de persona retejo por budhanoj kaj esperantistoj. Antaŭ du aŭ tri jaroj mi denove eklernis Esperanton, lanĉis personan retejon pri budaismo, kaj speciale estigis rubrikon pri Esperanto por propagandi Esperanton en budaisma kampo kaj prezenti budaisman literaturon en la esperanta laŭ mia hobio. Antaŭ ĉirkaŭ unu jaro, mi ekfunkciigis specialan retejon kun la nomo de Ebudhana Retejo aŭ Ĉina Budhana Retejo Esperantista.
Sekve, mi rete funkciigis esperantajn kursetojn por budhanoj, kaj ankaŭ ektradukis budaismajn literaturaĵojn. Tio vekis miron kaj scivolemon de multaj amikoj esperantistaj kaj ankaŭ budhanaj. La esperantaj amikoj opiniis, ke mi devas min okupi ĉefe pri Esperanto, kaj ankaŭ la budhanaj amikoj ofte admonis min, ke mi devas rezigni Esperanton por okupiĝi ĉefe en la budaisma praktikado.
Jen mi malkaŝu mian revon por mildigi la tiklajn scivolemojn de la samideanoj.
Antaŭ pli ol dudek jaroj mi ekmemlernis anglan lingvon tuj post mia abiturentiĝo el la mezlernejo. Post tri- aŭ kvar-jara memlernado de anglalingvo, mi pli kaj pli interesiĝis pri alilanda literaturo. Do mi decidis eklerni aliajn lingvojn kiel eble plej multe kune kun la angla. Tiam mi havis revon, ke mi povus tralegi la plej bonajn verkojn de la tuta mondo. Ĝuste tiam, mi legis artikolon pri Esperanto en iu ĵurnalo. Esperanto tuj vekis mian intereson, ĉar mi deziregis la plej bonan lingvon, ke mi povas legi verkojn de la tuta mondo kaj kontakti kun ĉiaj homoj libere kaj amike. La internacieco kaj ankaŭ nehegemonieco ravis min. Plej mirige estas tio, ke post tralegado de la artikolo, mi jam scipovis legi esperantajn vortojn kaj eĉ frazojn. Ĝis nun mi ankoraŭ memoras klare, ke mia unua frazo en Esperanto estis "Mi amas Esperanton!" Laŭtlegante la frazon foje kaj refoje, mi preskaŭ saltis de ĝojo. Do mi eklernis ĝin laŭ la serie pubikigitaj lecionoj en la ĵurnalo. Poste mi komencis legi, korespondi, partopreni tradukajn kursojn kaj eĉ prove verki mikronovelojn en Esperanto. La facileco kaj aplikebleco de Esperanto vere mirigis min. Estas plej mirinde, ke iu el miaj korespondantoj eĉ publikigis siajn esperantajn prozojn en alilandaj gazetoj nur post sia unujara memlernado! Tiam kvankam mi elspezis pli ol sep aŭ ok jarojn por anglalingvo, tamen mi nur kapablis legi angle, sed mi eĉ povis traduki kaj verki esperante. Do mi ekhavis revon, ke mi min okupu pri Esperanto dum mia tuta vivo. Poste mi ekdeziris lerni ion des pil gravan por servi al la paco kaj homaro pli bone, do mi ekinteresiĝis pri religioj. Mi lernis kristanismon per Esperanto. Poste, mi trovis, ke kvankam la lingvo Esperanto ne konfliktas kun naciaj linvoj kaj ne pretendas sian superecon subpremante aliajn lingvojn, tamen iuj religioj pretendas sian superecon kaj ĉiam pretas venki la aliajn. Laŭ la historiaj notoj ekzistis ankaŭ religiaj konfliktoj, kiuj eĉ kaŭzis militojn. Mi bedaŭris pri tio. Mi deziris pacan religion kiel pacan Esperanton. Do mi legis ankaŭ pri aliaj religioj por trovi la religion vere grandaniman, kiu toleras la ekzistadon de ĉiuj aliaj religioj. En la lernado de budaismo mi estis absorbita de ĝia profunda scio kaj vasta amo. Budhaismo pledas por tio, ke ĉiuj vivestaĵoj havas egalan rajton vivi sekure kaj pace. Budhanoj respektas ĉiujn vivestaĵojn kiel siajn gepatrojn estintajn, estantajn kaj estontajn. Mi vere emociiĝis kiam mi legis noton, ke iam reĝo regis sian regnon pace kaj prospere. Kiam agresema reĝo de najbara regno volis agresi lian regnon per milito, la bonkora reĝo rezignis la postenon por sekurigi la regnanojn, kaj eĉ sin donis kiel kaptiton al malriĉulo el alia regno por ke li gajnu premion de la agresema reĝo. Tio emociigis la agresanton kaj tiu retiris sian armeon. Ekde la tempo de Ŝakjamunio, la kreinto de budaismo, la budhanoj vivas harmonie kun ĉiuj aliaj religianoj, kaj helpas ilin spirite kaj materie kiam ili havas malfacilojn. Tio ja estas la vera ago por amo al la homaro kaj kaj paco en la tuta mondo. Do iom post iom mia ĉefa hobio transiĝis de Esperanto al budaismo kaj mi metis Esperanton en la duan lokon. Tiam mi ofte revis, ke mi povu lerni budaismon per Esperanto por progresigi min samtempe en la ambaŭ kampoj. Sed bedaŭrinde neniam sukcesis mia klopodo trovi esperantajn legaĵojn pri budaismo. Kiam aliaj amikoj kun hobio de budaismo petis de mi tiajn esperantaĵojn, mi povis fari nenion ol respondi al ili per la vorto "Bedaŭrinde". Tio vekis al mi novan revon, ke iutage mi apliku Esperanton en budaisma kampo, kaj per budaismo praktiku Esperanton. Ni scias bone, ke la viveco de Esperanto kuŝas en la aplikado. Sen aplikado, kiel ajn bona la lingvo estas, ĝi estas senutilaĵo. En la mondo mortis tiel multaj lingvoj pro manko de uzantoj. Tio ĝuste similas al fosilo por kamparanoj. Kiel ajn valora kaj bonkvalita estas la fosilo, se oni prenas ĝin kiel netuŝeblan trezoron, pendante ĝin sur la muro aŭ montrante ĝin en la eksponejo, ĝi havas nenian praktikan funkcion. Ĝi estus malpli utila ol malbona fosilo per kiu oni povas perlabori la kampojn. La revo apliki Esperanton pri budaismo iniciatis mian tradukadon de budaismaj literaturaĵoj. Sed poste por elspezi pli da tempo kaj energio en budaismon, mi rezignis la lernadon de Esperanto kaj aliaj lingvoj.
Pasis pli ol dudek jaroj. Foje kiam mi konsultis materialon budaisman, mi hazarde serĉis enhavon pri Esperanto, kaj eksteratende trovis multajn legaĵojn interrete. Tio estigis fajreron por lumigi mian novan intereson. Dum mia kontakto kun S-ro Wang Tianyi en Xian Esperanto-ligo, li prizentis Budhanan Ligon Esperantistan al mi. Ĝi estas la internacia organizo por budhanoj kaj esperantistoj. Kune kun alia landa organizo Japana Budhana Ligo Esperantista, ĝi ekfondiĝis en la tridekaj jaroj, kaj faris multajn kontribuojn por budaismo kaj Esperanto. Antaŭ nelonge la ambaŭ organizoj refondiĝis kaj ekvigliĝis en la afero de Esperanto kaj budaismo.
Post longa hezitado, mi faris decidon, ke mi reeklernu Esperanton. Tiam mi trovis, ke mi ankoraŭ povas legi en nia lingvo. Pensinte pri la pasintaĵo, mi konsciis, ke mi vere havas bonan kondiĉon realigi mian antaŭan revon. Do post iom da legado, mi denove ekprovis esperantajn tradukadon kaj verkadon. Mi denove retrovis la manuskripton de mia traduko pri la budaismaj fabloj kaj kontrolis ĝin.
Hazarda okazaĵo iniciatis min traduki antikvan rakontaron "Amo al Vivo". Antaŭ du jaroj mi unuafoje vojaĝis al bazaro de marbestoj aĉeti vivestaĵojn por liberigi. Tian aktivadon monkontribuis budhanoj kaj ni kutime aĉetis laŭ ilia deziro. Kiel denaska nordano mi neniam imagis kiel suferis tiel multaj maraj bestoj. La kruelaĵo mortigi vivestaĵojn estis vere terura. Kolektinte mian kuraĝon, mi iris antaŭ kompatintaj bestojn unu post unu por favori ilin per mantro. Tie mi vidis, ke la vendistoj de ranoj aplombe senhaŭtigis la ranojn kaj detranĉis iliajn antaŭajn membrojn. La suferigitaj ranoj baraktis kaj saltetis en la pelvego.
Ĉe la apuda stando iu tranĉis angilojn de la kapo ĝis la vosto. Vere timige! Mi sentis, ke sangas dolore ankaŭ mia koro same kiel la kompatindaj akvobestoj. Ne plu povante elteni la vidaĵon, mi partoprenis miajn samideanojn, kiuj aĉetas serpentojn. En la vendejo de serpentoj estis grandaj kaĝoj, en kiuj estas multaj grandaj serpentoj, kiujn mi neniam vidis antaŭe. Interkonsentinte pri la prezo, la mastrino ekkaptis serpentojn kaj metis ilin unu post unu en la sakojn preparitajn de ni. Min mirigis la afero, ke la venenaj kaj ferocaj serpentoj estis tiel obeemaj en ŝia mano. Ŝi povis kapti kaj kurbigi ilin laŭplaĉe. La aliaj liberaj vendistoj ankaŭ kolektiĝis por helpo. Oni eĉ incitis min kapti serpentojn, sed mi rifuzis pro timo. Starante proksime, mi nur recitadis mantron enmense por favori ilin. Mi elkore bondeziris, ke ili havu sekuran vivon en tiu ĉi vivo kaj ne plu naskiĝu suferaj en la sekva vivo. Tiam mi vidis ion neordinaran. La mastrino ĉiam evitis kapti la serpenton plej dikan kaj plej longan. La aliaj helpantoj demandis, kial ŝi ne kaptu ĝin? Ŝi respondis, ke per tiel granda serpento oni kutime enspezas pli multe. La aliaj admonis ŝin vendi ĝin, ĉar ni interkonsentis aĉeti la serpentojn senescepte en la tutaj kaĝoj per la difinita prezo. Kiam ĉiuj aliaj serpentoj estis en niaj sakoj, ŝi restigis la plej grandan postulante pli da mono. Oni kritikis ŝin, kaj finfine, ŝi estis devigite elpreni la serpenton. Komence, la serpento restis obeeme kaj senmove en ŝia mano. Ŝi ŝanĝis sian opinion kaj anstataŭ meti ĝin en la sakon, ŝi provis remeti ĝin en la kaĝon. Ĝuste tiam la serpento subite levis sian kapon kaj atakis ŝin per mordo je ŝia mano. Premante la vundon per alia mano, ŝi sukcese remetis la serpenton en la kaĝon. Multajn rigardantoj ekkompatis la ribeleman serpenton, kaj ili insultis ŝin por savi la kompatindan estaĵon. Ŝi povis fari nenion ol kontraŭvole elpreni la serpenton denove. Ŝi ne tuj metis ĝin en nian sakon, sed tenis ĝin senmove, eble pro hezito ĉu ŝi vendu aŭ ne. Tiam la serpento denove ŝin mordis. Piedbatante la teron pro doloro ŝi finfine metis la serpenton en la sakon. La kompatinda estaĵo estis savita.
Kvankam tiufoja aktivado daŭris nelonge, tamen la okazaĵo ĉiam naĝas en mia memoro. Ĉiuj vivestaĵoj amas sian propran vivon kiel ni amas la nian. Ili ankaŭ havas senton kaj suferon same kiel ni ĉiuj, sed nur ne kapablas parole interkomuniki kun ni libere. Kial mi ne faru ion por favori ilin des pli efike? Laŭ budaisma teorio, la militoj kaj konfliktoj estas kaŭzitaj de la mortigo de vivestaĵoj. Se oni mortigos malpli da vivestaĵoj, estos malpli da rankoro kaj ni havos pli da espero por la mondpaco. Do mi decidis, ke mi esperantigu rakontojn pri amo al la vivestaĵoj okazintaj en antikva Ĉinio. Jen la kaŭzo de mia traduko "Amo al Vivo". La ambaŭ tradukoj surretiĝos kaj eble ankaŭ eldoniĝos post nelonge kiel senpaga legaĵo. Mi esperas, ke tio donos helpon kaj amuzon al la samideanoj dum la legado.
Pri uzado de Esperanto mi rememoris anekdoton. Kiam mi publikigis anonceton pri la senpaga kurso de Esperanto, iu respondis, ke je la nuna tempo nur anglalingvo estas internacia, kaj Esperanto estas tute senutila. Do mi respondis: "Jes, vi eble pravas. Sed pripensu, kiom da energio kaj mono ni elspezis pro angla lingvo, kaj kiom altan nivelon ni ordinaruloj atingis? Kvankam Esperanton lernas ne tiel multe da homoj, sed la uzantoj de Esperanto estas kompare multaj. Ankaŭ mi estas unu el ili. Mi memlernis anglan lingvon dum longa tempo, kaj nur povas legi. Kvankam mi lernis Esperanton tre mallonge, tamen krom legado, mi ankaŭ povas verki kaj traduki. Kiu lingvo estas pli utila por mi? Ekzemple, antaŭ mia vojaĝo, vi donacos al mi aŭton por faciligi mian vojaĝon, sed se mi ne kapablas stiri la aŭton, ĝi estos malpli utila ol biciklo, kiu ŝparas mian piediradon. Lernado de Esperanto estas ankaŭ la samo. Se ni elspezas multe da energio, tempo kaj mono por lerni ian tiel nomatan plej vaste aplikatan lingvon, sed ne povas atingi la kapablon ĝin uzi libere, tio estas malpli efika ol elspezi malpli da tempo, energio kaj mono por lerni Esperanton, kiu estas kompare facile uzebla".
Kaj krome, ne malmultaj esperantistoj ne kunsentas la aplikadon de Esperanto en budaisma kampo, timante, ke budaismo kontraŭas la tiel nomatan homaranismon, tamen fakte, oni komprenos post legado pri budaismo, ke ĝi estas eĉ pli humana ol homaranismo. Do la uzado de Esperanto en la budaisma kampo tute ne malutiligos Esperanton, sed donos al ĝi pli da viveco kaj vigleco.
Do mi elkore bondeziras, ke nia Esperanto estu pli kaj pli aplikita en diversaj kampoj, kaj vere prenu la ĉefan rolon en la internaciaj komunikadoj kaj aktivadoj. |
|