|
板凳
楼主 |
发表于 2010-5-9 14:19:36
|
只看该作者
http://esperanto.us/Budhanaj/LaBudho_PN.html#gus_4
Piednotoj por LA OK VERSOJ KAJ AVALOKITEŜVARO
Dalajlama/o La ĉefa pastro de la kvar sektoj de tibeta budhismo, vivon post vivo renaskiĝinta, elserĉita kaj reenoficigita.
retro- Prefikso signifanta movon aŭ agon faratan kontraŭe al la normala direkto.
seren/a Tia, ke ĝin malkvietigas nenio.
aspir/i (tr) Fervore deziri akiri ion altigan, gloran.
Rimpoĉe’ Honoriga titolo tibetlingva signifanta karega guruo.
< p>
laŭstaĝa vojo Sistemo de meditado pritraktanta ĉirkaŭ dudek temojn por progresi laŭ la vojon al iluminiĝo per gradaj staĝoj.
manifest/o Solena skriba deklaro de registaro, partio, skolo kaj ceteraj, por sciigi kaj klarigi al publiko sian opinion. -aĵo Klara vidaĵo portanta komunikaĵon per eksteraj signoj.
Ĉiu koloro portas duoblan simbolon, pri iu venena emocio kaj ĝia kontraŭiga saĝo: blanka = spirita blindeco/pura vero, ruĝa = avareco/distinganta klarvideco, blua = malamo/ĉiele senlima malpleneco, verda = ĵaluzo/ĉionfaranta aktiveco, flava = fiera memismo/egalismo
vaĵr/o Aparta simbolo uzata de hinduoj kaj hindo-tibetaj budhanoj por reprezenti diamanton ? kio tranĉas ĉion ajn sed estas mem netranĉebla. -a pozo Sidpozo en kiu la piedoj situas ambaŭ super la genuo de la kontraŭa gambo.
nimb/o Difraktaj lumringoj en nebulo. Luma aŭ ora radiado, kiu estas prezntata ĉirkaŭ la korpo de dio.
sepmembra preĝo Preĝo el sep partoj ? omaĝo, ofero, bedaŭro pri misfaroj, ĝojo pri bonfaroj, helpopeto, instruopeto, dediĉo de meritoj.
ador-stern/i (tr) Sterni sin laŭlonge sur la grundo por omaĝi iun kaj montri sian adoron.
Imagitaj objektoj, se oferitaj kun vere profunda sincero, tute egalas al ofero de samvalora kontreta objekto.
Budhoj kaj povas kaj rajtas eniri nirvanon, postlasante nin suferantojn. Petu Ties daŭran helpon por ni neiluminiĝintaj estuloj.
samsar/o La senĉesa rondirado inter naskiĝo, suferado, morto kaj refoja naskiĝo.
Rado de l’ Darmo Simbolo ? Rado kun ok spokoj, ĉiu spoko reprezentanta unu eron de la Vojo al Iluminiĝo. Turni Ĝin signifas eldiri la plej profundajn verojn kiujn nur Budho scias.
mandal/o Simbolo reprezentanta la tutan universon.
Montmeru/o Laŭ hindua mito, la mezo de l’ universo estas grandega monto nomata Meru’, ĉirkaŭita de kvar kontinentegoj, kiuj mem flankiĝas po du insuloj. Budho lerte uzis tiujn kaj aliajn simbolojn por instrui al homoj laŭ ties propra komprennivelo, foje iom redaktanta la signifon. Estas grave kompreni ke en tio konkreteco mankas.
Simbole reprezentas kvar lokojn, mondojn aŭ dimensiojn en kiuj la homaj ekzistadoj aparte distingeblas pro siaj kaŭzoj kaj rezultoj. En ĉiuj kvar la malfaciloj kaj oportunoj estas malsamaj. Nia mondo, la suda en tiu ĉi simbola diagramo, plej feliĉas.
Suno simbolas absolutan veron, luno reflektan, relativan veron.
budho-kamp/o Paradizo, aparte regata de iu Budho, kie sinceraj petantoj povos renaskiĝi por pli rapide progresi al la staĝo de Iluminiĝo.
Oferi tian landon al suferantaj estuloj simbolas ege profundan malavaron.
mens-vual/o Ia ajn miskompreno aŭ alia mensa malbonenhavo kio obstaklas al si la ekscion pri absoluta vero.
magi-juvel/o Mita juvelo kiu povas plenumi ĉiujn dezirojn. Sanskrite: cittamani
observ/i (tr) Rigardi kun daŭra atento, por esplori.
atent/a 1 Tenanta sian vidon, aŭdon kaj spiriton vigle turnataj al iu aŭ io. 2 Vigle uzi siajn sensojn kaj spiriton por eviti ion -ado En budhismo, aparte grava mensostato kunigante ambaŭ la superajn difinojn kaj absolute necesa por progresi al Iluminiĝo.
percept/o Scio, kiun ni akiras pri la ekstera mondo pere de niaj sensorganoj, aŭ pri ni mem pere de niaj internaj sensaĵoj
malplenec/o (foje tradukita kiel sen-ent/o) Aparte grava doktrino de norda budhismo en kio ĉio malplenas (senentas) rilate al aparteca ekzistado, ke nenio ekzistas nur laŭ si mem, ke ĉio estas iluzio ? ne pro tio ke la mondo ne ekzistas, sed pro tio ke ni misperceptas ĝin kaj el la sekvaj miskomprenoj kreas iluziecon.
Virto netestita malprofundas. Jen oportuno por ekzerci sin je pacienco, kaj cetere.
Oportuno por kultivi rezignemon pri mondaj aferoj.
Oportuno por doni feliĉon al malamiko.
lama/o Budhana pastro ĉe Tibetanoj kaj Mongoloj.
Tempo estante senkomenca, kaj antaŭaj vivoj estante sennombraj, preskaŭ certas ke ĉiu estulo estis la patrino de ĉiu alia iam dum tiu eterneco antaŭa.
Neniam reklamu. Ne serĉu bonfamon.
misajn kondutojn La kaŭzoj aŭ semoj de ies estonteca suferado. Oni prenas la nunajn kaj estontajn suferojn.
miraĝ/o Iluziaĵo pri io neekzistanta. Laŭ budhismo, temas pri la fundamenta miskomprenemo kiu projekcias malverojn en la menson de neiluminiĝinto. Pro nescio oni inventas malverojn kaj prenas tiujn kiel la signifojn de perceptoj. El misperceptoj pri la vera mondo oni kreas malveran mondon en la menso. Vera mondo ja ekzistas, sed ni anstataŭas ĝin per niaj misaj interpretaĵoj.
ok mondaj koncernoj: Bon- kaj fi-famo, gajno kaj perdo, mondaj sukceso kaj malsukceso, komforto kaj malkomforto.
karm/o La natura leĝo ke ĉiu ago semas rezulton laŭ sia sama speco en la menson de l’ faranto.
komplet/a Tia, ke al ĝi mankas neniu el la eroj, kiuj devas ĝin konsistigi.
En-premoj lasataj sur la menso fare de pasintaj kondutoj kaj kaŭzantaj enercian pluigon al estonta mispensado.
sorb/i (tr) 1 Enspirante, entiri likvaĵon aŭ fluidaĵon en la buŝon, nazon. 2 Entiri likvaĵon en sin, tra poroj.
for-konfes/i (tr) Deklari, ke oni forĵetas tion, kion oni kredis aŭ amis. |
|