|
[转帖]Nirvano
Nirvano
El Vikipedio, la libera enciklopedio.
Kategorioj: Budhismo
Nirvano (sanskrite nirvâna, palie nibbāna): en la budhismo tuttuta libereco de deziro, malamo kaj memtrompo.
Nibbāna havas du aspektojn:
[li]Sa-uppadisesa-nibbāna: "nirvano kun resto", la stato de arahanto gxis lia korpa morto. [/li] [li]An-uppadisesa-nibbāna: "nirvano sen resto", la stato de arahanto postmorte; pri gxi eblas diri absolute nenion, cxar gxi estas trans cxiuj konceptoj. Oni povas diri nek ke arahanto vivas postmorte, nek ke arahanto ne vivas postmorte, nek ke arahanto kaj vivas kaj ne vivas postmorte, nek ke arahanto nek vivas nek ne vivas postmorte. [/li] Nibbāna signifas litere estingon kaj laux la komentoj de la Palia Kanono signifas liberecon el deziro, la absoluta estingo de la avido, malamo kaj memtrompo, kaj de la alkrocxigxo al ekzistado.
Por plene kompreni Nibbāna, oni devas kompreni la veron de anattā, t.e., la neesteco kaj sensubstanceco de cxiaj formoj de ekzistado. Cxiuj formoj materiaj kaj mensaj ekzistas ne per si mem, sed kiel rezulto de diversaj faktoroj. La doktrino de anattā analizas la ekziston en ties konstituantajn elementojn, gxis gxi fine malkovras vakuon. Ekzistas nenio kio ne estu efekto de iu kauxzo, kio havu ekziston en si mem kaj per si mem. Tial la doktrino de anattā asertas la neestecon de cxiaj formoj de ekzistado.
La ekzisto de homo estas kauxzita de faktoroj kiuj kreas la ‘dependantan originadon’ (paţiccasamuppāda), doktrino kiu asertas la kondicxitecon de cxiuj fizikaj kaj mensaj fenomenoj. Nibbāna, siaflanke, estas kondicxita de nenio, originita de nenio kaj, tiele, gxia koncepto estas proksima al la absoluto de la okcidenta filozofio.
Citita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Nirvano"
Laste redaktita je 14:43, 20. Auxg 2005. La enhavo estas havebla sub GNU Free Documentation License.
|
|