|
[转帖[Nepalo preparas sin por la Azia Kongreso
Nepalo preparas sin por la Azia Kongreso
[- Pri -Azio, Esperantio. Raportis Razeno MANANDHAR je 2005-08-21. -]
[img]http://images.google.com/images?q=tbn:g0uqMczTbKcJ:[/img]Nepala esperantistaro nun estas je la fino de la preparado por la okazonta 4-a Azia Kongreso de Esperanto.
Pluraj membroj de la 21-membra LKK ĉiutage renkontiĝas kaj diskutas pri la aktuala evoluo de la preparado kaj ankaŭ proponas pli bonajn opciojn.
Laŭ la LKK, pli ol cent geesperantistoj, precipe el Japanio, partoprenos dum la 4-taga programo, kiu komenciĝas je la 24a de aŭgusto. La kongresejo, Hotel Radisson, estas pretigita por la internacia evento kaj por tio ankaŭ la LKK-anoj vizitas tien ofte.
Okazos dekoj da fakkunsidoj kaj du ekskursoj dum la kongreso. Precipe, la fakkusidoj temos pri Esperanto-agado en Azio, Esperanto-instruado, Budhismo, virinoj, paperarto ktp. Junaj gesperantistoj nun finas praktikon de dancado kaj kantado.
La Azia Kongreso estis planita okazigi en marto sed pro la subita politika sanĝo kaj rompiĝo de komuniko, KAEM decidis prokrasti ĝin.
原文链接:http://raporto.info/2005/08/21/nepalo-preparas-sin-por-la-azian-kongreson/ |
|