|
板凳
楼主 |
发表于 2015-2-12 14:15:08
|
只看该作者
Jes, ni devas danki sinjoron Shi Chengtai, kies volora laborado donacis,donacas, kaj donacos al ni belan ĝuon.
Antaŭe mi ja iom legis liajn verkojn, similajn al tiuj, tamen tiam mi ne havis la nunan senton, pro manko de sico pri Esperantujo. Tute fremdaj estis la menciitaj librotitoloj, la aŭtoroj, la esperantistoj. kaj nun, leginte kelkajn librojn, kun kreskantaj scioj pri Esperantujo, famaj esperantistoj,verkistoj k.a., la verkoj de sinjoro Shi fariĝas interesaj por mi, ili prezentis al mi historietojn, anekdotojn, kiujn oni ne povus legi en aliaj libroj. Pensu nur, ke vi ĝuas la intrigon en la libro leganta, samtempe sinjoro Shi rakontas al vi aliajn intrigojn pri tiu ĉi libro, pri ties aŭtoro. Kiom interese!
|
|