|
Tio estis sensenca unisono ekkantita de kulioj sur la sabla strando tie ĉirkaŭ la kurbiĝo. Mi ne sciis,kial ili volis ĝin zumi. Ĝi sonas tiel stulte. Pezajn ŝarĝojn ili portis sur siaj dorsoj,kun kurbigitaj kapoj. Plandante laŭ la vojo kondukanta al la antikva murhava urbeto supre sur la plataĵo sub duoncirklo da montetoj,ili ĉantis senĉese tiujn sonojn unusilabajn,kvazaŭ por emfazi siajn pezajn paŝojn. La urbeto,krom multnombrajn butikojn kaj domojn,havis ĉe la okcidenta ekstremaĵo grandan budhisman templon,antaŭ kiu troviĝis granda placo por akcepti adorantojn en tagoj festivalaj. La butikoj aĉetis de "La Urbego",proksimume tricent liojn laŭ flue de la rivero,plej diversajn aferojn,kaj vendis ilin al la vilaĝanoj.La komercaĵoj estis alportitaj sur bambuaj flosoj. |
|