|
Mi jxus legis iun proverbon, jen: Al la fisxo ne instruu nagxarton. Mia vizagxo rugxigxis. Sxajnas al mi, ke gxi estas verkita gxuste por mi, nur por mi! Jes, gxi celis nur min! Mia vizagxo varmigxis pro honto kaj embaraso.
Cxiuj scias, ke estas majstro Miaohui, kiu min konigis kaj instruas pri nia kara lingvo internacia , Esperanto. Li publikis sian unuan verketon jam antaux pli ol 20 jaroj, dum mi lernas Esperanton nur malpli ol 2 jarojn. Malgraux mia malalta nivelo de Esperanto, mi tamen diris al li: “Majstro, bonvolu tralegi PIV kaj PAG! Se vi tion bone faros, vi certe ricevos grandan frukton. Vi ofte okazigas kurson de Esperanto, vi ja devas multe plialtigas vian lingvan nivelon, precipe rilate la detalojn! ” Mi tiel diris al li, mi diris, diradis, diradas, ree kaj ree, foje kaj foje! Cxu vi ne opinias, ke mi ja estas tiu, kiu instruas nagxarton al fisxo? Ve! Veeee… |
|