LA VERDA KORO 是著名作家Julio BAGHY 的大作,特点是尽可能用基础的词汇表达丰富的情感及叙述事情。现在这里陆续贴出,供大家学习欣赏
LA VERDA KORO
de Julio BAGHY
CXapitro 2: La instruisto kaj lernantino -11
-- Mi komprenas vin, sed mi ne estas malkuragxa knabino.
La militkaptito rigardas al la direkto de la kazerno kaj li ne respondas. Ili silente marsxas de domo al domo, de strato al strato. Ankaux Marja ne deziras konversacion. SXi rigardas la vojon kaj pensas en la hejma lingvo.
En la strato Kitajskaja sxi haltas kaj montras al malgranda, blankmura domo.
-- Sinjoro, mi estas hejme.
-- Bonan nokton, frauxlino!
Mano tusxas manon, okuloj rigardas al okuloj kaj en la manpreno, en la rigardoj estas kora varmo.
-- GXis revido -- sxi diras kaj malfermas kaj fermas la pordon de la domo.