LA VERDA KORO 是著名作家Julio BAGHY 的大作,特点是尽可能用基础的词汇表达丰富的情感及叙述事情。现在这里陆续贴出,供大家学习欣赏。
LA VERDA KORO
de Julio BAGHY
CXapitro 2: La instruisto kaj lernantino -3
La fantazio faras militan bildon. La knabina koro komprenas la signifon de la konversacio. CXu la fantazio diras la puran veron? Kiu scias? SXi vidas du homojn: unumanan ruson, kiu prenas cigaredon el la posxo kaj hungaran militkaptiton, kiu dankas kaj prenas la cigaredon el la mano de la ruso. En la okulojn de la sinjoroj parolas paca sento, kiun Marja Bulski bone komprenas.