LA VERDA KORO 是著名作家Julio BAGHY 的大作,特点是尽可能用基础的词汇表达丰富的情感及叙述事情。现在这里陆续贴出,供大家学习欣赏。
LA VERDA KORO
de Julio BAGHY
CXapitro 2: La instruisto kaj lernantino -1
La instruisto fermas la malgrandan libron sur la tablo. Li prenas kaj metas gxin en la posxon.
-- Sinjorinoj kaj sinjoroj, mi deziras al vi bonan nokton -- li diras. -- GXis revido!
-- GXis revido -- respondas la gesinjoroj kaj ili iras de la benkoj al la pordo.
La juna Icxio Pang malfermas la pordon de la lernocxambro kaj la gelernantoj iras hejmen. Nur la maljuna oficisto, la pola knabino kaj la instruisto restas. La oficisto estas malnova esperantisto. Li bone parolas la lingvon. Nun li kaj la instruisto konversacias.