|
板凳
楼主 |
发表于 2010-9-10 13:39:52
|
只看该作者
En la 1980-jaroj mi estis invitita partopreni en la kompilado kaj kontrolado de Esperanto-Ĉina Vortaro (EĈV) sub la ĉefkompilado de la karmemora s-ano Honfan. La eldonado de EĈV markas la maturiĝon de la kompilado de Esperantaj vortaroj. Havante grandan amplekson kun precizaj tradukoj, ĝi povas esti konsiderata kiel la ĉinlingva eldono de PIV, kaj ĝis nun ĝi ankoraŭ estas la plej bona Esperanta-ĉina vortaro nepre necesa por ĉiu ĉina vera esperantisto. Ĝi ĉiam servas al ni kiel konsulta libro, kiam ni havas dubojn pri uzado de vortoj dum legado, sed, kiam ni skribas aŭ tradukas en Esperanto, la uzo nur de ĝi estas nesufiĉa: tiam ni bezonas konsulti PIV-on, ĉar EĈV donas al ni nur ĉinajn tradukojn de esperantaj vortoj sed preskaŭ neniajn klarigojn pri ilia uzado. PIV ne nur helpas al ni ĝuste kompreni la precizan sencon de ĉiu Esperanta vorto per Esperanta difino, sed ankaŭ liveras al ni detalajn klarigojn pri la uzado de Esperantaj vortoj en apartaj cirkonstancoj kaj pri diferencigo de sinonimoj. Krome, ĝi ankaŭ donas ekzemplojn cititajn el la verkoj originalaj kaj tradukitaj de Zamenhof kaj aliaj eminentaj Esperantaj stilistoj, kiuj povas esti imitataj kiel modelo en nia verkado kaj tradukado en Esperanto. EĈV kaj PIV estas du malsamspecaj vortaroj, kiuj ludas malsamajn rolojn kaj ambaŭ estas utilaj por nia legado kaj uzado de Esperanto. Sed por ĉinaj esperantistoj, kiuj skribas aŭ tradukas en Esperanto, estas nesufiĉe posedi nur la du specojn de vortaroj; ni devas disponi ankaŭ praktikan, fidindan vortaron ĉinan-Esperantan. La ideala vortaro ĉina-Esperanta devus esti tia, kia estus relative kompleta kun artikoloj precize tradukitaj kaj sufiĉe da ekzemploj kaj povus montri la diferencojn de uzado inter ĉinaj vortoj kaj ties Esperantaj ekvivalentoj. En 1986 Ĉina Esperanto-Ligo kompilis kaj eldonis Ĉinan-Esperantan Vortaron (ĈEV), kiu plenigis la mankon de taŭga ĉina-Esperanta vortaro, sed ĝi havas tri neperfektecojn. La unua neperfekteco estas, ke la nombro de la artikoloj entenataj en ĝi ne estas sufiĉe granda. Ĝia antaŭparolo diras, ke ĝi entenas 40 000 artikolojn unuideografiaĵajn kaj plurideografiaĵajn, sed laŭ mi la elektado de la artikoloj estis farita ne laŭ scienca metodo, kaj tial ne malmultaj ofte uzataj ĉinaj vortoj ne estas registritaj en ĝi pro neglekto. La dua neperfekteco estas, ke la sencoj de iuj unuideografiaĵaj artikoloj ne estas donitaj, nek komplete klarigitaj. Ni prenu por ekzemplo la artikolon “打”. En Nuntempa Ĉinlingva Vortaro (la 5-a eldono) ĝi havas 25 sencojn, sed en ĈEV nur du sencoj estas al ĝi donitaj! Kiel konate, multaj ĉinaj ideografiaĵoj funkcias kiel memstaraj vortoj. Ili kutime ne nur havas plurajn sencojn, sed ankaŭ funkcias kiel elastaj vortofaraj elementoj kaj havas grandan kunuzeblecon kun aliaj ideografiaĵoj por formi aliajn vortojn kaj esprimojn, kaj tial, en tiu ĉi senco, la neglekto al la plursenceco de unuideografiaĵa artikolo ne povas ne esti kalkulata kiel konsiderinde granda neperfekteco. La tria neperfekteco estas, ke ĉiu artikolo en ĝi havas nur Esperanta(j)n traduko(j)n sed neniajn ekzemplojn, kaj pro tio la implicita(j) senco(j) de ĉiu ĉina vorto aŭ esprimo estas nesufiĉe lumigita(j), sekve ĝi ne povas servi al la uzanto por forigi dubojn en elektado de vortoj kaj konstruado de frazoj por sin esprmi. La ĉi-supraj tri neperfektecoj limigas la praktikan uzeblecon de la vortaro. Kompare kun vortaroj Esperantaj-ĉinaj, la kompilado kaj eldonado de vortaroj ĉinaj-Esperantaj estas relative malfortaj. Tio estas iagrade bedaŭrindaĵo. La malon ni povas konstati najbare de ni, en Japanio: tie antaŭ longe oni jam eldonis plurajn japanajn-Esperantajn vortarojn, kaj en 1983 aperis ankorŭ alia nova, sufiĉe grandampleksa, japana-Esperanta vortaro, nome Vortaro Japana-Esperanta kompilita de s-ano Miyamoto Masao. Ĝi estas grandampleksa kun precizaj difinoj, kaj la preso kaj bindaĵo estas tre belaj. Ĝi registris en si interalie abundon da vortoj propraj al la japana kulturo kaj kiom eble donis al ili adekvatajn tradukojn, kio formas ĝian alian apartan trajton. Vortaroj estas gravaj, bazaj il-libroj kiel por praktika uzo, tiel ankaŭ por akademiaj esploroj; ilia kompilado kaj eldonado spegulas la altecon de kulturo kaj civilizacio atingitan de iu lando aŭ iu nacio. Ĝenerale dirite, ĉi-rilate ni ja devos fari multon por esti egalaj al la japanaj esperantistoj.
|
|