|
沙发
楼主 |
发表于 2010-7-28 10:58:46
|
只看该作者
Antaŭparoleto
Jam pasis pli ol duona jarcento de post tiam, kiam mi ekkonis Esperanton. Dum la longa tempodaŭro mi trapasis ĉiujn aĝperiodojn de “inklinigo de la tuta koro al la lernado”, “firma stariĝo inter homoj” kaj aliaj ĝis mia maljuneco. La vivo de mi travivita estas tre simpla: post kiam mi finis la universitaton, mi ĉiam laboris kiel ordinara instruisto en mezlernejo ĝis la emeretiĝo. La laboro estis por mi nur kiel vivtena rimedo, sen ajna atingo brila. Mia plej granda plezuro en la vivo estas lerni kaj studadi Esperanto. Mi amas legi librojn. Ĉiaj ajn libroj, ĉinlingvaj kaj fremdlingvaj, antikvaj kaj nuntempaj, se ili estas bonenhavaj, plaĉas al mi, kaj ĉiel mi havigis ilin al mi por legado. En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento mi estis invitita de s-ro Zhang Hongfan partopreni en la kompilado de Esperanto-Ĉina Vortaro kaj de tiam mi estas ĉiam nedisigeble ligita al la kompilado de vortaroj. En 1993 mi komencis sola kompili Grandan Vortaron Ĉinan-Esperantan. Dum la tre longatempa kompilado mi multe riĉigis miajn sciojn pri lingvoj kaj kulturoj ĉinaj kaj fremdlandaj kaj sekve mia kono pri la mondo kaj la homa vivo plivastiĝis kaj pliprofundiĝis. Mi kutime faris notojn dum legado kaj dank’ al tio, iom post iom, akumuliĝis ĉe mi multego da materialoj pri lingvoj kaj kulturoj.
Feliĉa mi estas, ke mi ĝisvivas la epokon de komputiloj, kaj en mia maljuneco mi ellernis uzi komputilon, kio multe altigis la rapidecon kaj kvalitecon de la kompilado de mia vortaro. La Interreto ebligas al mi kontaktiĝi kun miaj esperantistoj-amikoj en- kaj eksterlandaj. Mi povas laŭvole interŝanĝi kun ili retleterojn kaj afiŝi al “forumoj” ion ajn, kion mi skribis, utiligante tiujn miajn materialojn, por diskuti kun ili pri diversaj demandoj koncernantaj kiel Esperantajn vortojn kaj gramatikon, tiel ankaŭ interkulturan studadon. Iafoje mi ankaŭ tradukis kaj verkis prozaĵojn, por esprimi miajn okazajn sentojn. Longa tempo pasis, kaj tiaj skribaĵoj iom post iom plimultiĝis en mia komputilo ĝis plurcenta nombro.
Nia estimata s-ro Li Sen plurfoje instigis min al kolektado kaj ordigo de tiuj miaj skribaĵoj, por papera eldonado. Komence mi hezitis, ĉar tiam, kiam mi verkis tiujn skribaĵojn, mi tute ne pensis pri la ebleco poste eldoni ilin surpapere kaj donis al ili nesufiĉan poluradon, tiel ke en ili neeviteble troviĝas tajperaroj, preterlasoj kaj eraroj. Cetere, multeokupita pri pretigo de mia Granda Vortaro Ĉina-Esperanta al presado, mi nun ne havas sufiĉe da tempo por ilia plipolurado. Kaj tamen la afableco de nia veterano s-ro Li estas nerifuzebla, mi do ĉiel penis trovi tempon kaj elekti 101 pecojn el miaj verketoj, kiuj, post ioma prilaboro, estis kunmetitaj kiel “Rete-Afiŝita Verketaro (1) de Wang Chongfang” por papera eldono. Nun ke jam estas eldoniĝonta la unua verketaro, certe devos aperi la dua, la tria ktp. Mi esperas, ke mi estos sufiĉe sana por daŭrigi mian skribadon. Kiel ĉi-supre dirite, miaj skribaĵoj estas stile nesufiĉe poluritaj, kaj pro tio mi petas vin, karaj legangoj, pardoni al mi, se vi renkontos dum legado neperfektaĵojn aŭ erarojn, kaj ne hezutu montri ilin al mi kun viaj kritikoj kaj komentoj. Jen estas mia retadreso: zjwcfsc@163.com
转自http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs ... 2721&page=6 |
|