|
Johano kaj la vojkamarado ne volis tuj eniri en la urbon, sed ili restis en eksterurba gastejo, por ke ili antaŭe povu bonaranĝi siajn vestojn, ĉar ili volis ja bele aspekti, kiam ili montros sin sur la stratoj. La mastro rakontis al ili, ke la reĝo estas bona kaj afabla homo, kiu al neniu homo faras ian malbonon, sed lia filino — ho, Dio nin gardu, ŝi estas tre malbona reĝidino. Beleco al ŝi ne mankas, kontraŭe, neniu povas esti tiel bela kaj alloga; sed por kio tio servas? Ŝi estas malbona, kruela sorĉistino, kaj ŝi estas la kaŭzo, pro kiu multaj bonegaj reĝidoj perdis sian vivon. Ĉiuj homoj havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi; ĉiu povas veni, tute egale, ĉu li estas reĝido, ĉu almozulo; sed li devas diveni tri aferojn, pri kiuj ŝi demandas. Se li povos tion fari, ŝi edziniĝos kun li, kaj post la morto de ŝia patro li fariĝos reĝo super la tuta lando; sed se li ne povas diveni la tri aferojn, ŝi ordonas pendigi aŭ senkapigi lin; tiel malbona kaj kruela estas la reĝidino. Ŝia patro, la maljuna reĝo, estas tre malĝoja pro tio, li tamen ne povas malpermesi al ŝi esti tiel malbona, ĉar li unu fojon diris, ke en la aferon de ŝiaj aspirantoj li ne volas sin enmiksi, ke ŝi povas mem agi, kiel plaĉas al ŝi. Ĉiun fojon, kiam venas reĝido kaj devas diveni, por ricevi la reĝidinon, li tion ne povas fari, kaj tiam oni lin pendigas aŭ senkapigas. Oni ja ĝustatempe avertis lin, li povis ja rifuzi la svatiĝadon. La maljuna reĝo estas tiel afliktita de tiu tuta malbonaĵo kaj malfeliĉaĵo, ke ĉiujare li dum tuta tago kuŝas sur la genuoj kune kun ĉiuj siaj soldatoj kaj preĝas, ke la reĝidino fariĝu pli bona, ŝi tamen tute ne volas tion fari. La maljunaj virinoj, kiuj trinkas brandon, por funebro donas al ĝi antaŭ la trinkado tute nigran koloron, pli ili ja ne povas fari. |
|