|
Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaux
trompantoj sidis antaux la malplenaj teksiloj kaj laboris.
La ambaux trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, cxu
gxi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj.
La regxo donacis al la ambaux trompantoj kavaliran krucon
kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.
一般来说,可以用tiuj, cxi tiuj的地方,就可以用la,在ambaux前也同样。上面是从世界语版“皇帝的新衣”引用过来的例子。
附:世界语版皇帝的新衣原文:
http://www.projectebooks.com/showebook_4479.19.asp
LA NOVAJ VESTOJ DE LA REGXO
(El Anderson.)
Antaux multaj jaroj vivis unu regxo, kiu tiel amis belajn novajnvestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti cxiam beleornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj cxaso,esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn.Por cxiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri cxiualia regxo oni ordinare diras : "li estas en la konsilanejo", oni tiecxi cxiam diradis : "la regxo estas en la vestejo".
En la granda urbo, en kiu li logxis, estis tre gaje; cxiun tagon tienvenadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaux du trompantoj, kiujdiris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan sxtofon, kiun oninur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu cxisxtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas eltiu cxi sxtofo, havas la mirindan econ, ke al cxiu, kiu ne tauxgas porsia ofico aux estas tro malsagxa, ili restas nevideblaj.
--Tio cxi estas ja bonegaj vestoj! pensis la regxo; havante tiansurtuton, mi ja povus sciigxi, kiu en mia regno ne tauxgas por la ofico,kiun li havas; mi povus diferencigi la sagxajn de la malsagxaj! Jes,la sxtofo devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambauxtrompantoj grandan sumon da mono antauxe, por ke ili komencu sianlaboron.
Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaux ili laboras, sedhavis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis trefervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron.Tion cxi ili metadis en siajn proprajn posxojn kaj laboradis super lamalplenaj teksiloj, kaj ecx gxis profunda nokto.
--Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis! ekpensisla regxo, sed kaptis lin kelka timo cxe la penso, ke tiu, kiu estasmalsagxa aux ne bone tauxgas por sia ofico, ne povas vidi la sxtofon. Liestis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferisantauxe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Cxiujhomoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la sxtofo havas, kajcxiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsagxa lia najbaro estas.
--Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensisla regxo, li la plej bone vidos, kiel la sxtofo elrigardas, cxar liestas homo sagxa kaj neniu pli bone tauxgas por sia ofico, ol li!
Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambauxtrompantoj sidis antaux la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpual mi! ekpensis la maljuna ministro, largxe malfermante la okulojn, minenion povas vidi!" Sed li tion cxi ne eldiris.
La ambaux trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, cxugxi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Cxe tio cxi ili montrisla malplenan teksilon, kaj la malfelicxa ministro uzis cxiujn fortojnpor malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, cxar nenioestis.
--Mia Dio! li pensis, cxu mi estas malsagxa? tion cxi mi neniamsupozis kaj tion cxi neniu devas sciigxi! Cxu mi ne tauxgas por miaofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksajxon!
--Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj.
--Ho, gxi estas bonega, tre cxarma! diris la maljuna ministro kajrigardis tra siaj okulvitroj. Tiu cxi desegno kaj tiuj cxi koloroj! Jes,mi raportos al la regxo, ke gxi tre al mi placxas!
--Tre agrable al ni! diris la ambaux teksistoj kaj nomis la kolorojnkaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atenteauxskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regxo; kajtiel li ankaux faris.
Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kionili cxiam ankoraux bezonis por la teksajxo. Ili cxion metis en sianpropran posxon, en la teksilon ne venis ecx unu fadeno, sed ili, kielantauxe, dauxrigadis labori super la malplenaj teksiloj.
La regxo baldaux denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi,kiel iras la teksado kaj cxu la sxtofo baldaux estos preta. Estis kun litiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed cxarkrom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaux nenion povis vidi.
--Ne vere, gxi estas bela peco da sxtofo? diris la trompantoj kajmontris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.
--Malsagxa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi netauxgas por mia bona ofico. Tio cxi estas stranga, sed almenaux onine devas tion cxi lasi rimarki! Tiel li lauxdis la sxtofon, kiun line vidis, kaj certigis ilin pri sia gxojo pro la belaj koloroj kaj la
cxe tio cxi ili montris sur la malplenan teksilon, cxar ili pensis, kela aliaj kredeble vidas la sxtofon.
--Kio tio cxi estas! pensis la regxo, mi ja nenion vidas! Tio cxiestas ja terura! Cxu mi estas malsagxa? cxu mi ne tauxgas kiel regxo?tio cxi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, gxi estas trebela, diris tiam la regxo lauxte, gxi havas mian plej altan aprobon! Kajli balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; line volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li haviskun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol cxiujaliaj; tamen ili cxiam ripetadis post la regxo : ho, gxi ja estas trebela! Kaj ili konsilis al li porti tiujn cxi belegajn vestojn el tiu cxibelega materialo la unuan fojon cxe la solena irado, kiu estis atendata.Rava, belega, mirinda! ripetadis cxiuj unu post la alia kaj cxiuj estistre gxojaj. La regxo donacis al la ambaux trompantoj kavaliran kruconkaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.
La tutan nokton antaux la tago de la parado la trompantoj pasigismaldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Cxiuj povis vidi, kielokupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la regxo. Ilifaris mienon, kvazaux ili prenas la sxtofon de la teksiloj, trancxadisper grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kajfine diris : "nun la vestoj estas pretaj!"
La regxo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kajambaux trompantoj levis unu manon supren, kvazaux ili ion tenus, kajdiris : "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen lamantelo! kaj tiel plu. Gxi estas tiel malpeza, kiel araneajxo! oni povuspensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio cxi estas ja la plejgrava eco!
--Jes! diris cxiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, cxar nenioestis.
--Via Regxa Mosxto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajnvestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Regxa Mosxto tie cxi antauxla spegulo vestos la novajn.
La regxo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazauxili vestas al li cxiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaux estispretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaux ili ionalligas--tio cxi devis esti la trenajxo de la vesto--kaj la regxosin turnadis kaj returnadis antaux la spegulo.
--Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! cxiuj kriis.Kia desegno, kiaj koloroj! gxi estas vesto de granda indo!
--Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos superVia Regxa Mosxto en la parada irado! raportis la cxefa ceremoniestro.
--Nu, mi estas en ordo! diris la regxo. Cxu gxi ne bone sidas?
Kaj ankoraux unu fojon li turnis sin antaux la spegulo, cxar li volismontri, ke li kvazaux bone observas sian ornamon.
La cxambelanoj, kiuj devis porti la trenajxon de la vesto, eltirissiajn manojn al la planko, kvazaux ili levas la trenajxon. Ili iriskaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, keili nenion vidas. Tiel la regxo iris en parada marsxo sub la belegabaldakeno, kaj cxiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis :"Ho, cxielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la regxo! Kianbelegan trenajxon li havas al la surtuto! kiel bonege cxio sidas!" Neniuvolis lasi rimarki, ke li nenion vidas, cxar alie li ja ne tauxgus porsia ofico aux estus terure malsagxa. Nenia el la vestoj de la regxo gxisnun havis tian sukceson.
--Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgrandainfano.--Ho cxielo, auxdu la vocxon de la senkulpeco! diris la patro;kaj unu a! la alia murmuretis, kion la infano diris.
--Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras,ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita! kriis fine latuta popolo. Tio cxi pikis la regxon, cxar al li jam mem sxajnis, kela popolo estas prava; sed li pensis : nun nenio helpos, oni devas nurkuragxe resti cxe sia opinio! Li prenis tenigxon ankoraux pli fieran,kaj la cxambelanoj iris kaj portis la trenajxon, kiu tute ne ekzistis. |
|