|
地板
楼主 |
发表于 2010-5-9 13:27:31
|
只看该作者
16-a ĉapitro Konsidero pri Kateno kaj Liberiĝo
Seformitaj fenomenoj transmigras, ili ne transmigras kiel konstantaĵoj.Se ili estas nekonstantaj, ili ne transmigras. La sama aliro aplikeblasal vivaĵoj.
Se individua ento transmigras, ĝi ne ekzistas laŭ kvinobla esploro pri komponantoj, sferoj kaj elementoj. Kio transmigras?
Seiu transmigras de persisteco al persisteco, tiu fariĝus senekzista. Kiaestas tiu, kiu estas senekzista kaj senpersista? Kaj kiel ĝitransmigras?
Diversaj formitaj fenomenoj neniel eniras en nirvanon. Vivaĵoj ankaŭ neniel eniras en nirvanon.
Diversajformitaj fenomenoj, havante la econ de estiĝo kaj malestiĝo, nekateniĝas nek liberiĝas. Vivaĵoj ankaŭ ne kateniĝas nek liberiĝas.
Sepersisteco estus kateno, tiu, kiu jam havas persistecon, ne estuskatenita. Tiu, kiu ne havas persistecon, ne estas katenita. Se tiel,kiu en kia cirkonstanco estas katenita?
Se kateno antaŭuskatenoton, ĝi libervole katenus. Sed ĝi dekomence ne ekzistas. Ceterajpunktoj estas jam eksplikitaj en la konsidero pri iranteco, irintecokaj ironteco.
Unue, ketenito ne liberiĝas. Due, katenoto ne liberiĝas. Se katenito estus sinliberiganta, kateno kaj liberiĝo okazus samtempe.
"Mi ne havas persistecon, kaj atingos nirvanon. Nirvano ekzistas por mi." Se iu diras ĉi tiel, tiu havas gravan persistecon.
Kiamoni ne aprobas nek malaprobas ekziston aŭ senekziston de nirvano kajmetempsikozo, tiam nenia ajn metempsikozo kaj nenia ajn nirvano povasesti analizitaj.
17-a ĉapitro Konsidero pri Ago kaj Ĝia Rezulto
Mem-mastradikaj profitigi aliajn homojn kun la koro de kompato estas la darmo[ĝusta moralo]. Tio estas la semo [kaŭzo] por ricevi bonan rezulton entiu ĉi kaj posta vivoj.
La plej estimata Senmortulo [la Budho] diris, ke agoj estas aŭ internaj aŭ eksteraj, kaj ke agoj havas multajn specojn.
Tio,kio estas nomata "internaj [agoj]", rilatas al kordeziro. Aliflanke,tio, kio estas nomata "eksteraj [agoj]", rilatas al korpa ago kajparolo.
Parolo, ago de korpo, virtuala ago katenita de kleŝo, virtuala ago liberigita de kleŝo,
kaj feliĉo el bona ago, malfeliĉo el malbona ago kaj kordeziro, ĉi tiuj sep faras la specojn de ago.
Se ago restadas ĝis ĝia maturiĝo, ĝi devas esti konstanta. Sed se ago tuj malestiĝas, ĝi ne povas naski rezulton.
Sinsekvo komencanta de ĝermo naskiĝas el semo kaj venas al frukto. La sinsekvo sen semo ne povas esti.
Elsemo estas sinsekvo, kaj el sinsekvo estas estiĝo de frukto. Unue semokaj poste frukto. Tial la rilato inter semo kaj frukto ne estaskonstanta nek malkonstanta.
Same kiel tio ĉi, el koro naskiĝas sinsekvo de koro, kaj poste rezulto venas. Sen koro ne povas esti sinsekvo de koro.
Elkoro estiĝas sinsekvo, kaj el sinsekvo estiĝas rezulto. Unue ago kajposte rezulto. Tial la rilato inter ago kaj rezulto ne estas konstantanek malkonstanta.
Dek vojoj de pura ago estas la rimedoj porformi darmon [bonon]. La rezulto de la darmo en tiu ĉi kaj posta vivojestas kvin plezuroj.
Tiel supozante vi havas multajn erarojn. Tial tiu ĉi ideo estas tute sentaŭga3 .
Mi klarigu la analizon, kiu estas akceptebla kaj laŭdata de budhoj, mem-enbodiiĝintoj kaj edukitaj enbodiiĝintoj.
Nepereantadarmo estas sama kiel obligacio kaj ago estas sama kiel debeto. Ĝia [denepereanta darmo] sfero estas kvar [la mondoj avida, materia,senmateria kaj senkleŝa], kaj ĝia esenco estas neŭtrala [ne bona nekmalbona].
Ĝi povas esti distranĉita ne per klarvidado, sed per [plialtranga] praktiko. Tial pro ĝi naskiĝas diversaj rezultoj de ago.
Se ĝi estus distranĉita per klarvidado aŭ per transiro de ago, tiam ekestus eraro detrui agojn k.a.
Kiam en la sama sfero kombiniĝas ĉiuj agoj, ĉu samtipaj ĉu malsamtipaj, ĝi [nepereanta darmo] tamen naskiĝas.
Ĝinaskiĝas, kiam ĉiuj agoj de ambaŭ specoj [samtipa kaj malsamtipa] estasvidataj. Kaj ĝi daŭre restas, kiam rezulto de ago maturiĝas.
Ĝi pereas, kiam rezulto de ago transpasis aŭ oni mortis. Tiam distingo inter kunkleŝo kaj senkleŝo devus esti montrita.
LaBudho diris pri nepereanta darmo, kiu estas ŝunjata sed ne estasmalkonstanta, kaj kiu estas [subjekto de] metempsikozo sed ne estaskonstanta.
Kial ago ne naskiĝas? Ĉar ĝi ne havas sian substancon. Ĉar ĝi ne naskiĝas, ĝi ne pereas.
Se ago ekzistus kun substanco, ĝi sendube estus konstanta. Kaj ĝi ne povas esti faritaĵo. Ĉar konstantaĵo ne povas esti farita.
Se ago ne estus faritaĵo, estus ebleco, ke oni ricevas rezulton de nefaritaĵo. Tiam oni enfalus en eraron loĝi en nepuraj agoj.
Tio sendube kontraŭstaras ĉiujn kutimojn de la mondo, kaj ne taŭgas distingi bon-farantojn kaj malbon-farantojn.
Se ago havus sian substancon, jam maturiĝintaj rezultoj ankoraŭ maturiĝus.
La esenco de tiu ĉi ago estas kleŝo. Kaj la kleŝoj ne ekzistas laŭ vera senco. Ĉar la kleŝoj ne ekzistas, kiel ago povus ekzisti laŭ vera senco?
Onidiras, ke agoj kaj kleŝoj estas kondiĉoj de diversaj korpoj. Sed seagoj kaj kleŝoj estas ŝunjataj, kion oni povus paroli pri diversajkorpoj?
Popolo estas kovrita de malvido kaj katenitaj de avido.Ili ricevas rezulton de ago, kaj ili ne malsamas kun la aganto nekidentas kun li.
Tiu ĉi ago ne naskiĝas el kondiĉoj, nek el ne-kondiĉoj, tial aganto ankaŭ ne ekzistas.
Agokaj aganto ambaŭ ne ekzistas. Kiel povus ekzisti rezulto de ago? Kaj larezulto ne ekzistas. Kiel povus ekzisti ricevanto de la rezulto.
Kvazaŭinstruanto disponanta diajn fortojn iluzie farus iluziajn homojn, kajla iluziaj homoj ankoraŭ iluzie farus aliajn iluziajn homojn,
tielaganto estas apero de iluziaj homoj, agoj faritaj de li estas samajkiel la aliaj iluziaj homoj faritaj de la iluziaj homoj.
Diversaj kleŝoj, diversaj agoj, diversaj korpoj kaj diversaj rezultoj estas kvazaŭ miraĝoj, revoj aŭ aeroflagretoj.
18-a ĉapitro Konsidero pri Atmano
Seatmano estus la kvin komponantoj, ĝi havus estiĝon kaj malestiĝon. Seatmano estus diferenca de la kvin komponantoj, ĝi ne havus la aspektojnde la kvin komponantoj.
Se atmano ne ekzistas, kiel povusekzisti propraĵoj de atmano? Pro malestiĝo de atmano kaj propraĵoj deatmano oni abstinas de la kroĉiĝo al "mi" kaj "la mia".
Tiu, kiune kroĉiĝas al "mi" kaj "la mia", ne ekzistas. Tiu, kiu vidas tiun ĉine-ekzistanton, kiu ne kroĉiĝas al "mi" kaj "la mia", vidas nenion.
Kiamopinio pri "mi" kaj "la mia" estas estingita, ĉu al interna direkto, ĉual ekstera direkto, la insisto malestiĝas. Pro ĝia malestiĝo, naskiĝomalestiĝas.
Kie ago kaj kleŝo malfunkcias, tie troviĝas liberiĝo. Ago kaj kleŝo estiĝas el konceptigo. Tiu ĉi konceptigo estiĝas el fikcia diskutado. Fikcia diskutado tamen malestiĝas tra ŝunjato.
Labudhoj provizore instruas, ke atmano tvoviĝas, ke atmano ne troviĝas,kaj ke nenia atmano troviĝas same kiel nenia malekzisto de atmanotroviĝas.
Tio, kion lingvo esprimas, ĉesiĝas, kiam la sfero de penso ĉesiĝas. La darmeco ne naskiĝas nek pereas, same kiel nirvano.
La Budhoj instruas: Ĉio estas vera. Ĉio estas malvera. Ĉio estas vera kaj malvera. Ĉio ne estas vera nek malvera.
Laaspekto de realeco estas: Mem ekkoni ne depende de aliaj; kvietecoforlasinta fikcian diskutadon, konceptigon, kaj diversajn signifojn.
Kiamio ekzistas depende de io alia, la unua ne identas kun la dua, nekdiferencas de la dua. Tial ne ekzistas neniiĝo nek eterneco.
Nenioajn identas kun la alia, nek diferencas de la alia; Nenio ajn neniiĝasnek restas eterne. Tio estas la kara instruo de la Budhoj, la Gvidantojde la Mondo.
Se la Budhoj ne aperas en la mondo, kaj se ladisĉiploj malaperis, la saĝo de la mem-vekiĝintoj komplete ekaperos seninstruisto.
19-a ĉapitro Konsidero pri Tempo
Se nuntempo kaj futuro dependus de paseo, nuntempo kaj futuro ekzistus ene de paseo.
Se nuntempo kaj futuro ne ekzistas ene de paseo, kiel nuntempo kaj futuro povas dependi de paseo?
Se ili ne dependas de paseo, ili ne povas esti starigitaj. Tial la tempo de nuntempo kaj de futuro ankaŭ ne ekzistas.
En la sama maniero la aliaj du dividaĵoj -- paseo kaj futuro, aŭ supro, malsupro kaj mezo, aŭ nombroj devas esti komprenataj.
Nestabilatempo ne povas esti kaptita. Stabila tempo povas esti kaptita, sed ĝine ekzistas. Kiel oni povus imagi nekaptitan tempon?
Se tempo dependus de ento, kiel tempo povus ekzisti sen ento? Sed nenia ento ekzistas. Kiel tempo povus ek
zi
sti?
r
n
20-a ĉapitro Konsidero pri Kombino
Sekombino de kaŭzo kaj diversaj kondiĉoj naskas rezulton kaj la rezultodekomence ekzistas en la kombino, kiel la rezutlo povus naskiĝi el lakombino?
Se kombino de kaŭzo kaj diversaj kondiĉoj naskasrezulton kaj la rezulto ne ekzistas en la kombino, kiel la rezutlopovus naskiĝi el la kombino?
Se la rezulto ekzistas en lakombino de kaŭzo kaj kondiĉoj, la rezulto devus esti komprenata en lakombino. Sed ĝi ne estas komprenata en la kombino.
Se la rezultone ekzistas en la kombino de kaŭzo kaj kondiĉoj, aktualaj kaŭzoj kajkondiĉoj fariĝus egalaj al ne-kaŭzoj kaj ne-kondiĉoj.
Se kaŭzo doninte sin al la rezulto malestiĝus, du kaŭzoj ekzistus: la donita kaŭzo kaj la malestiĝinta kaŭzo.
Se kaŭzo ne doninte sin al la rezulto malestiĝus, la rezulto fariĝus senkaŭza, ĉar ĝi estiĝis, kiam la kaŭzo malestiĝis.
Se la rezulto estiĝus samtempe kun la kombino, la produktito kaj la produktinto ekzistus samtempe.
Se la rezulto estiĝus antaŭ la kombino, la rezulto fariĝus senkaŭza kaj senkondiĉa.
Sela rezulto estiĝus post malestiĝo de la kaŭzo, la rezulto estuskompleta transformiĝo de la kaŭzo, kaj anticipe estiĝinta kaŭzo denoveestiĝus.
Kiel kaŭzo malestiĝinta kaj malaperinta povus naski rezulton? Kiel kaŭzo kunigita kun sia rezulto produkti la rezulton?
Sed kian rezulton produktas kaŭzo ne kunigita kun rezulto? Ĉar ĝi naskas rezulton ne antaŭ la vido de rezulto nek post la vido.
Neniam povas esti, ke pasea rezulto kuniĝas kun pasea kaŭzo, kun ne-estiĝinto, aŭ kun estiĝinto.
Neniam troviĝas samtempa kuniĝo de estiĝinta rezulto kun paseo, kaj kun estiĝinta aŭ ne-estiĝinta kaŭzo.
Neniam troviĝas samtempa kuniĝo de ne-estiĝinta rezulto kun paseo, kaj kun estiĝinta aŭ ne-estiĝinta kaŭzo.
Sen kuniĝo, kiel kaŭzo povas produkti rezulton? Tie, kie troviĝas kuniĝo, kiel kaŭzo povas produkti rezulton?
Sela kaŭzo estas ŝunjata rilate rezulto [Se al la kaŭzo mankas rezulto],kiel ĝi povas produkti rezulton? Se la kaŭzo ne estas ŝunjata [Se al lakaŭzo ne mankas rezulto], kiel ĝi povas produkti rezulton?
Ne-ŝunjata rezulto ne estiĝas. Ne-ŝunjata rezulto ne malestiĝas. Ne-ŝunjata rezulto ne havas estiĝon nek malestiĝon.
Kiel la rezulto ŝunjata povas estiĝi? Kiel la rezulto ŝunjata povas malestiĝi? La rezulto ŝunjata ne estiĝas nek malestiĝas.
Ne eblas, ke kaŭzo kaj rezulto estas identaj. Ne eblas, ke kaŭzo kaj rezulto estas diferencaj.
Sekaŭzo kaj rezulto estus identaj, produktito kaj produktinto estusidentaj. Se kaŭzo kaj rezulto estus diferencaj, kaŭzo kaj ne-kaŭzoestus samaj.
Se rezulto havus substancon, de kio ĝi estiĝis? Se rezulto ne havus substancon, de kio ĝi estiĝis?
Ne eblas, ke io, kio ne produktas rezulton, estas kaŭzo. Se ĝi ne estas kaŭzo, pri kio rezulto ekzistas?
Se la kuniĝo de kaŭzoj kaj kondiĉoj ne estas mem-produktita, kiel ĝi povas produkti rezulton?
Netroviĝas la rezulto produktita de la kuniĝo. Ne troviĝas la rezultoproduktita ne de la kuniĝo. Se ne troviĝas rezulto, kiel povas ekzistila kuniĝo de kaŭzoj kaj kondiĉoj?
21-a ĉapitro Konsidero pri Kreiĝo kaj Detruiĝo
Detruiĝo ne okazas sen kreiĝo, ne okazas kun ĝi. Kreiĝo ne okazas sen detruiĝo, ne okazas kun ĝi.
Kiel povus esti detruiĝo sen kreiĝo? Kiel povus esti morto sen naskiĝo? Ekzistas nenia detruiĝo sen kreiĝo.
Kiel povus okazi samtempe detruiĝo kaj kreiĝo? Morto kaj naskiĝo ne okazas samtempe.
Kiel povus esti kreiĝo sen detruiĝo? Ĉar nekonstanteco neniam mankas al entoj.
Kiel povus okazi samtempe detruiĝo kaj kreiĝo? Same kiel naskiĝo kaj morto ne okazas samtempe.
Kiamaĵoj ne povas esti formitaj kiel ekzistaĵoj, ĉu unu kune kun la alia,ĉu unu aparte de la alia, kiel ili povas esti formitaj entute?
Netroviĝas kreiĝo de la malaperintoj; ne troviĝas kreiĝo de
lanemalaperintoj. Ne troviĝas detruiĝo de la malaperintoj; ne troviĝasdetruiĝo de la nemalaperintoj.
Kiam neniu ento ekzistas, ne troviĝas kreiĝo nek detruiĝo. Sen kreiĝo kaj detruiĝo, ekzistas neniu ento.
Ne eblas, ke la ŝunjata kreiĝas aŭ detruiĝas. Ne eblas, ke la neŝunjata kreiĝas aŭ detruiĝas.
Ne eblas, ke detruiĝo kaj kreiĝo estas identaj. Ne eblas, ke detruiĝo kaj kreiĝo estas diferencaj.
Se vi pensas, ke vi vidas detruiĝon kaj kreiĝon ambaŭ, vi do vidas detruiĝon kaj kreiĝon nur pro via vizio.
Ento ne estiĝas el ento; ento ne estiĝas el neento. Neento ne estiĝas el neento; neento ne estiĝas el ento.
Ento ne estiĝas el si mem. Ĝi ne estiĝas el io alia. Ĝi ne estiĝas el si mem, nek el io alia. Kiel ĝi povas estiĝi?
Seoni akceptas la ekzistadon de entoj, sekvas la eraraj vidpunktoj priekzistado kaj pri neekzistado. Ĉar tiuj entoj devas esti aŭ konstantajaŭ nekonstantaj.
Se oni akceptas la ekzistadon de entoj, nesekvos neekzistado nek ekzistado. Tiu ĉi cikla ekzistado [de ni homoj]estas la kontinuaj kreiĝo kaj detruiĝo de kaŭzoj kaj de rezultoj.
Sela cikla ekzistado estus la kontinuaj kreiĝo kaj detruiĝo de kaŭzoj kajde rezultoj, sekvus la neeszistado de kaŭzo, ĉar la detruitoj nereestiĝas.
La entoj, kiuj ekzistas kun substanceco, ne povasfariĝi neekzistado. Kaj la nirvano, en kiu la cikla ekzistado jammalestiĝas, signifus neekzistadon.
Ne povas esti, ke kiam lafina vivo finiĝas, la unua vivo komenciĝas. Ankaŭ ne povas esti, kekiam la fina vivo ankoraŭ ne finiĝas, la unua vivo komenciĝas.
Supozu, ke kiam la fina vivo estas finiĝanta, la unua vivo komenciĝas. Tiam la fina vivo kaj la unua vivo estas tute apartaj.
Estasabsurde, ke io estas finiĝanta kaj samtempe estas komenciĝanta. Se tielestus, tiu, kiu estas mortanta en la kvin komponantoj, estus ankaŭnaskiĝanta.
Tial, ne estas prave, ke vivo daŭrigas sin en la tritempoj [paseo, nuno, futuro]. Ĉu eblas vivo, kiu troviĝas ekster la tritempoj?
22-a ĉapitro Konsidero pri Tatagato
Tatagatone identas kun la komponantoj, nek diferencas de ili. Tatagato netroviĝas en la komponantoj; la komponantoj ne troviĝas en Tatagato.Tatagato ne havas la komponantojn. Kio do estas Tatagato?
SeBudho dependus de la komponantoj, Li ne ekzistus kiel substanco. KielLi, ne ekzistanta kiel substanco, povus ekzisti kiel alies substanco?
Tio, kio ekzistas depende de alies substanco, ne havas sian atmanon. Tiu, al kiu mankas atmano, ne povas esti Tatagato.
Sene troviĝas substanco, kiel povus troviĝi alies substanco? Kio estas laTatagato, kiu ne havas substancon, nek alies substancon?
Se ne dependante de la komponantoj troviĝus Tatagato, nun Li dependus de ili. Kaj Li ekzistus kun tiu dependeco.
Neniu Tatagato troviĝas dependante de la komponantoj. Kiel io, kio ne troviĝas sen dependeco, povus esti dependanta?
Ne troviĝas ne-dependanto. Ne troviĝas dependeco. Ne troviĝas la Tatagato, kiu ne dependas.
Onine povas trovi Tatagaton en la kvin komponantoj [formo, sento, imago,volo, konscio], ĉu Li estas identa kun la komponantoj, ĉu Li estasdiferenca de ili. Kiel do Li povas esti imagata, se Li dependas?
La dependeco mem ne troviĝas kiel substanco. Se ĝi ne troviĝas kiel substanco, kiel ĝi povus esti alies substanco?
La funkcio kaj subjekto de dependado estas ŝunjataj. Kiel Tatagato, kiu estas ŝunjata, povas esti imagata pere de ŝunjato?
Onine devas aserti ŝunjaton. Oni ne devas aserti ne-ŝunjaton. Oni ne devasaserti, ke io estas ŝunjata kaj ne-ŝunjata, nek ke io ne estas ŝunjatanek ne-ŝunjata. Ili estas nur nominalaj.
Al la kvieta Tatagatone konformas [la ideo de] konstanteco, malkonstanteco, k.a. Al lakvieta Tatagato ne konformas [la ideo de] senlimo, limhavo, k.a.
Tiu,kiu havas la profundan insistemon, ke Tatagato ekzistas, imagas kajkonceptas pri la Tatagato enirinta en nirvanon, ke Tatagato ne ekzistas.
Tatagatoestas ŝunjata kiel la substanco. Tial, la opinioj, ke Tatagato ekzistaspost la eniro en nirvanon, aŭ ke Li ne ekzistas, ambaŭ estas malĝustaj.
Tiu,kiu fikcie diskutadas pri Budho superanta fikcian diskutadon kajnepereigebla, estas damaĝita de la fikcia diskutado kaj ne vidas Budhon.
La substanco de Tatagato estas la substanco de la mondo. Tatagato ne havas la substancon; La mondo ankaŭ ne havas la substancon.
23-a ĉapitro Konsidero pri Iluzioj
Avido, kolero kaj malsaĝo estiĝas el pensado, tiel estas dirate. Ili ĉiuj dependas de iluzioj pri puro kaj malpuro.
Tiuj,kiuj dependas de iluzioj pri puro kaj malpuro, ne ekzistas kielsubstancoj. Tial diversaj kleŝoj ne ekzistas laŭ la plej supera vero.
Nenielpovas esti ekzistado kaj ne-ekzistado de atmano. Sen ekzistado deatmano, kiel povas esti ekzistado kaj ne-ekzistado de diversaj kleŝoj?
Onidiras, ke tiuj ĉi diversaj kleŝoj dependas de iu homo. Sed ne povasesti tiu 'iu homo'. Ĉar 'iu homo', al kiu apartenas kleŝoj, neekzistas, diversaj kleŝoj povas ekzisti por neniu ajn homo.
Laopinio, ke korpo estas atmano, eraras. Tiel same, diversaj kleŝoj, kiujdevus aparteni al homoj, ne ekzistas, eĉ se oni serĉas en la kvinmanieroj. Ankaŭ tiel same, tiuj homoj, kiuj estas malpurigitaj dekleŝoj, ne ekzistas, eĉ se oni serĉas en la kvin manieroj.
Eraraj iluzioj pri puro kaj malpuro ne ekzistas kiel substancoj. El kiaj eraraj iluzioj pri puro kaj malpuro estiĝas kleŝoj?
Formo, voĉo, odoro, gusto, tuŝo kaj ekzistaĵo estas la ses objektoj de avido, kolero kaj malsaĝo.
Formo, voĉo, odoro, gusto, tuŝo kaj ekzistaĵo estas nur nominalaj. Ili similas al miraĝo, aeroflagreto, aŭ sonĝo.
Kiel povas ekzisti puro kaj malpuro en malrealaj homoj aŭ en kimeroj?
Malpurone dependanta de puro ne ekzistas. Ni provizore diras, ke puro ekzistasdepende de malpuro. Tial puro en si mem ne povas ekzisti.
Purone dependanta de malpuro ne ekzistas. Ni provizore diras, ke malpuroekzistas depende de puro. Tial malpuro en si mem ne povas ekzisti.
Puro efektive ne ekzistas. Kial povas ekzisti avido? Malpuro efektive ne ekzistas. Kial povas ekzisti kolero kaj malsaĝo?
Sela alteniĝo, ke io malkonstanta estas konstanta, estus iluzio, enŝunjato io malkonstanta tamen ne ekzistas. Kial la alteniĝo estasiluzio?
Se la alteniĝo, ke io malkonstanta estas konstanta, estus iluzio, ankaŭ la alteniĝo al malkonstanteco estas iluzio.
Perkio ajn alteniĝi, kia ajn alteniĝo, ĉu alteniĝanto, ĉu alteniĝato, ĉioestas neniigita. Tial alteniĝo ne ekzistas kiel substanco.
Ĉu prava, ĉu erara, alteniĝo ne ekzistas. Por kiu alteniĝo ekzistas? Kaj por kiu ne-eraro ekzistas?
Por tiuj, kiuj estas jam iluziiĝintaj, iluzioj ne okazas. Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne erare iluziiĝis, iluzioj ne okazas.
Por tiuj, kiuj estas iluziiĝantaj, iluzioj ne okazas. Vi bone pripensu. Por kiuj iluzioj okazas?
Se iluzioj ankoraŭ ne estiĝis, ili ne ekzistas. Ĉar ili ankoraŭ ne estiĝis, neniu povas atingi ilin.
Ekzistaĵoj ne estiĝas el si mem, nek el aliaj, nek el ambaŭ. Tial neniu povas atingi iluziojn.
Se efektive ekzistus atmano, puro, konstanteco kaj plezuro, ili ne estus iluzioj.
Se efektive ne ekzistus atmano, puro, konstanteco kaj plezuro, ankaŭ ne ekzistus ne-atmano, malpuro, malkonstanteco kaj sufero.
Tiamaniere iluzioj estas neniigitaj. Kaj malvido estas neniigita. Sekve volo estas neniigita.
Sediversaj kleŝoj ekzistus kiel substanco kaj apartenus al iu homo, iline povus esti neniigitaj. Kiu aŭ kio povas fortranĉi kaj neniigisubstancon?
Se diversaj kleŝoj, ne ekzistante kiel substanco,apartenus al iu homo, ili ne povus esti neniigitaj. Kiu aŭ kio povasfortranĉi kaj neniigi ne-realaĵojn?
24-a ĉapitro Konsidero pri la Noblaj Veroj
Se ĉio estus ŝunjata, estiĝo ne ekzistus kaj malestiĝo ankaŭ ne ekzistus. Pro tio la kvar noblaj veroj ne ekzistus.
Sela kvar noblaj veroj ne ekzistus, oni ne povus akiri plenan saĝon,nuligon de kleŝoj, praktikadon de la vojo, kaj klarvidadon.
Seili [saĝo, nuligo, praktikado, klarvidado] ne ekzistus, ankaŭ neekzistus la kvar noblaj rezultoj. Se la rezultoj ne ekzistus, ankaŭ neekzistus la restantoj en la rezultoj, nek la celantoj al la rezultoj.
Se tiuj okspecaj nobluloj ne ekzistus, samgo ne ekzistus. Kaj se la kvar noblaj veroj ne ekzistus, la ĝusta darmo ne ekzistus.
Se samgo kaj darmo ne ekzistus, kiel povus ekzisti budho? Tiamaniere parolante [pri ŝunjato] vi detruas la tri trezorojn.
Per ŝunjato vi detruas la ekzistadon de rezulto; vi detruas ne-darmon kaj darmon, kaj ĉiujn konvenciajn verojn.
Ni diru: Vi ne scias la valoron de ŝunjato, ŝunjaton mem, kaj la signifon de ŝunjato. Tial vi estas tiel konfuzita.
Diversaj budhoj predikas surbaze de la duspecaj veroj: la konvencia vero kaj la plej supera vero.
Tiu, kiu ne scias la distingon inter la du veroj, neniam povas kompreni la profundan signifon de la budha instruo.
Laplej supera signifo ne povas esti predikata sendepende de la lingvakonvencio. Nirvano ne povas esti atingita sen la plej supera signifo.
Erare komprenita ŝunjato ruinigas malsaĝulojn, same kiel erare kaptita serpento aŭ erare farita sorĉarto.
Tial Ŝakja-munio detenis sin prediki al malsaĝuloj, konsiderante ke la darmo [pri ŝunjato] estas malfacile komprenebla.
Kiel ajn vi riproĉas nin pri ŝunjato, nin neniam sekvas eraro; al ŝunjato eraro ne estas destinebla.
Al tio, al kio ŝunjato estas aplikebla, ĉio estas aplikebla. Al tio, al kio ŝunjato ne estas aplikebla, nenio estas aplikebla.
Vi ĵetas al ni la riproĉojn, kiuj apartenas al vi mem. Kvazaŭ vi forgesis la ĉevalon, sur kiu vi mem rajdas.
Kiam vi opinias, ke diversaj entoj ekzistas kiel substancoj, tiam vi rigardas ilin senkondiĉaj.
Tiamaniere vi detruas rezulton kaj kaŭzon, subjekton kaj rimedon kaj agon, estiĝon kaj malestiĝon, kaj ankaŭ rekompencon.
Ĉion, kio estiĝas laŭ kondiĉoj, ni nomas ŝunjato. Ĝi [ŝunjato] estas laŭkondiĉe formita hipotezo kaj samtempe la meza vojo.
Nenia ajn darmo [ento], se ĝi ne estiĝas laŭ kondiĉoj, ne ekzistas. Tial nenia ajn darmo, se ĝi ne estas ŝunjata, ne ekzistas.
Se ĉi ĉio ne estus ŝunjata, estiĝo kaj malestiĝo ne ekzistus. Ankaŭ la kvar noblaj veroj ne ekzistus.
Kielpovus ekzisti la suferoj, kiuj ne havus kondiĉojn? Estas predikite, ketio, kio estas malkonstanta, estas suferiga. Ĝi [malkonstanta aĵo] neekzistas kiel substanco.
Kiel tio, kio efektive eszistus kielsubstanco, povas ankoraŭ estiĝas? Tial por tiu, kiu detruas ŝunjaton,[la nobla vero pri] estiĝo [de suferoj] ne ekzistas.
La suferoj,se ili ekzistas kiel substancoj, ne povus malestiĝi. Ĉar vi persistaspri substanco, vi detruas [la noblan veron pri] malestiĝo [de suferoj].
Se[la nobla vero pri la vojoj al malestiĝo de suferoj] ekzistus kielsubstancoj, la vojoj ne povus esti praktikataj. Sed se la vojoj estaspraktikeblaj, la substanco de la vojoj ne ekzistas.
Suferoj, estiĝo de suferoj, kaj malestiĝo de suferoj ne ekzistas. Kiu vojo por malestiĝo de suferoj atingas nirvanon?
Se la substanco de suferoj ne estas plene ekkonita, kiel oni povas ekkoni suferojn? Substanco estas stabila, ĉu ne?
Same kiel plena ekkono, fortranĉo [de kleŝoj], enbodiiĝo, praktikadoj, kaj la kvar rezultoj ne estas eblaj ĉe vi.
La rezultoj ne estas akireblaj kiel substancoj. Se vi insistas pri ilis substanteco, kial la rezultoj estas akireblaj al vi?
Sela rezultoj ne ekzistus, ankaŭ ne ekzistus la restantoj en la rezultoj,nek la celantoj al la rezultoj. Se tiuj okspecaj nobluloj [enirintojkaj atingintoj de la kvar stadioj al arhanto] ne ekzistus, samgo neekzistus. Kaj se la kvar noblaj veroj ne ekzistus.
Kaj se la kvar noblaj veroj ne ekzistus, la ĝusta darmo ne ekzistus. Se samgo kaj darmo ne ekzistus, kiel povus ekzisti budho?
La eraro, ke budho ekzistus sen enbodiiĝo, sekvas vin. La eraro, ke enbodiiĝo ekzistus sen budho, sekvas vin.
Laŭvi tiu, kiu kiel substanco ne estas budho, ne povus enbodiiĝi, kiel ajntiu klopodas por enbodiiĝo en la praktikado de bodisatvo.
[Laŭvi] iu ajn neniam farus ĝustan agon nek malĝustan agon. Kion povas faritiu, kiu ne estas ŝunjata? Ĉar substanco faras nenion.
Laŭ viaaserto rezulto ekzistus sen ĝusta ago kaj malĝusta ago. Laŭ via asertorezulto, kiu estiĝas el ĝusta ago kaj malĝusta ago, ne ekzistus
Se vi asertas, ke ekzistas rezulto, kiu estiĝas el ĝusta ago kaj malĝusta ago, kial, laŭ vi, tiu rezulto ne estas ŝunjata?
Se vi detruas laŭkondiĉan estiĝon kaj ŝunjatecon, vi detruas ankaŭ ĉiujn lingvajn kutimojn en la mondo.
Al tiu, kiu detruas ŝunjatecon, restus nenio farenda; funkcio ne havus sian komencon; aganto farus nenian agon.
La mondo, kiu perdus diversajn estomanierojn havante substancon, ne estiĝus, nek malestiĝus; ĝi devus esti konstanta.
Se [ĉie regus] ne-ŝunjateco, neniu povus atingi enbodiiĝon, fini suferojn, kaj fortranĉi iun ajn kleŝon.
Tiu,kiu vidas tiun ĉi laŭkondiĉan estiĝon, ja vidas suferojn, estiĝon desuferoj, malestiĝon de suferoj, kaj la vojon al malestiĝo de suferoj.
25-a ĉapitro Konsidero pri Nirvano
Seĉio ĉi estus ŝunjata, estiĝo ne ekzistus, nek malestiĝo ekzistus. Setiel, kion tranĉinte, kion neniiginte, nirvano povas esti starigita?
Seĉio ĉi ne estus ŝunjata, estiĝo ne ekzistus, nek malestiĝo ekzistus. Setiel, kion tranĉinte, kion neniiginte, nirvano povas esti starigita?
Nenioestas tranĉita, nenio estas akirita, nenio estas neniigita, nenio estaskonstanta, nenio malestiĝas, nenio estiĝas; jen tio estas nirvano.
Unue,nirvano ne estas ekzistaĵo. Se ĝi estus ekzistaĵo, ĝi havus laaspektojn de kadukiĝo kaj morto. Ĉar ekzistaĵo ne estas aparta de laaspektoj de kadukiĝo kaj morto.
Se nirvano estus ekzistaĵo, ĝi estus formitaĵo. Ĉar tia ekzistaĵo, kia ne estas formitaĵo, neniel kaj nenie ekzistas.
Se nirvano estus ekzistaĵo, kiel ĝi povus ekzisti depende de nenio ajn? Ĉar nenia ekzistaĵo sendependa de io ajn ekzistas.
Se nirvano ne estas ekzistaĵo, kiel ne-ekzistaĵo povas esti nirvano? Kie ekzistaĵo ne ekzistas, tie ne-ekzistaĵo ne ekzistas.
Se nirvano estus ne-ekzistaĵo, kiel ĝi povus ekzisti depende de nenio ajn? Ĉar nenia ne-ekzistaĵo sendependa de io ajn ekzistas.
Kiam tio, kio dependas kaj estas kondiĉita de elementoj, estas sendependa kaj senkondiĉa, tiam ĝi estas nomata nirvano.
LaMajstro instruis pri neniigo de la persistoj en niaj ekzistado kajne-ekzistado. Tial devas esti, ke nirvano ne estas ekzistaĵo nekne-ekzistaĵo.
Se nirvano estus kaj ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo, liberiĝo estus kaj ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo.
Se nirvano estus kaj ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo, ĝi ne estus sendependa de io ajn. Ĉar ambaŭ dependas de io.
Kielnirvano povus esti kaj ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo? Nirvano estasne-formitaĵo. Sed ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo estas formitaĵo.
Kielekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo povus ekzisti en nirvano? Ili ne povasekzisti en la sama loko, kiel ekzemple lumo kaj mallumo [ne povasekzisti en la sama loko].
Se ekzistas la tezo, ke nirvano ne estas ekzistaĵo nek ne-ekzistaĵo, per kio eblas tio, kio ne estas ekzistaĵo nek ne-ekzistaĵo?
La tezo, ke nirvano ne estas ekzistaĵo nek ne-ekzistaĵo, estas ebla tiam, kiam ekzistaĵo kaj ne-ekzistaĵo estas eblaj.
Onine povas esprimi, ke la bagavato ekzistas post sia estingiĝo. Oni nepovas esprimi, "Ne ekzistas", "kaj ekzistas kaj ne ekzistas", "nekekzistas nek ne ekzistas."
Oni ne povas esprimi, ke la bagavatonun ekzistas. Oni ne povas esprimi, "Ne ekzistas", "kaj ekzistas kaj neekzistas", "nek ekzistas nek ne ekzistas."
Metempsikozo tute ne diferencas de nirvano. Nirvano tute ne diferencas de metempsikozo.
La ekstremo de nirvano estas tiu de metempsikozo. Inter nirvano kaj metempsikozo ne troviĝas eĉ subtila distanco.
Diversajopinioj, ĉu la bagavato ekzistas post sia estingiĝo aŭ ne, ĉu la mondoestas limhava aŭ ne, ĉu la mondo estas konstanta aŭ ne, k.a., estasstarigitaj depende de nirvano, de la estonta limo, kaj de la estintalimo.
Ĉiuj darmoj estas ŝunjataj. Kio estas senlima? Kio estaslimhava? Kio estas kaj senlima kaj limhava? Kio ne estas senlima neklimhava?
Kio estas identa? Kio estas diferenca? Kio estaskonstanta? Kio estas malkonstanta? Kio estas kaj konstanta kajmalkonstanta? Kio ne estas konstanta nek malkonstanta?
Nirvano estas neniiĝo de objektivigo kaj de fikciigo. La Budho instruis neniun darmon al neniu en nenia loko.
26-a ĉapitro Konsidero pri la Dekdu Branĉoj
Tiu,kiu estas kovrata de malvido, faras la tri specojn de ago, kiu kondukaslin/ŝin al renaskiĝo, kaj venas al la loko de ekzistado per siaj agoj.
Konscio, kondiĉite de ago, venas al la loko de ekzistado. Kiam konsicio venas al la loko de ekzistado, nomo kaj formo aperas.
Kiam nomo kaj formo aperas, la ses sensorganoj estiĝas. Depende de la ses sensorganoj kontakto estiĝas.
Depende de okulo, de formo, kaj de atento al objekto, nome depende de nomo kaj formo estiĝas konscio.
Formo, konscio, kaj okulo estas en konkordo; jen tio estas kontakto. Depende kontakto sento estiĝas.
Kondiĉe de sento estas soifo, ĉar oni soifas la objekton de sento. Kiam oni soifas, oni prenas la kvar specojn de alligiteco.
Kiamtroviĝas alligiteco, ĉe tiu kiu estas alligita, estiĝas ekzistado. Sene troviĝus alligiteco, oni estus libirigta, kaj tiukaze ne estiĝusekzistado.
Kaj ekzistado estas unu el la kvin komponantoj. Deekzistado estiĝas naskiĝo. Kune kun kadukiĝo, morto, sufero, malĝojokaj tristo,
aflikto kaj baraktado estiĝas de naskiĝo. Tiamaniere estiĝas la aro de puraj suferoj.
Tial,malvidanto faras diversajn agojn, kiuj estas la kaŭzoj de metempsikozo.Malvidanto mem estas la subjekto de karmo. Saĝulo ne estas la subjektode karmo, ĉar li vidas la veran signifon.
Kiam malvidomalestiĝas, diversaj agoj ne estiĝas. Malvidon malestigas lernado de ladekdu branĉoj [de laŭkondiĉa estiĝo] pere de saĝo.
Kiam malestiĝas la antaŭa branĉo, ne estiĝas la posta branĉo. Tiamaniere la aro de puraj suferoj plene malestiĝas.
27-a ĉapitro Konsidero pri la Eraraj Vidoj
Laeraraj vidoj, ekzemple, "mi ekzistis en la pasinteco," "mi ne ekzistisen la pasinteco," "la mondo estas konstanta," k.t.p. dependas de lapasinteco.
La eraraj vidoj, ekzemple, "mi ne ekzistos en laestonto," "mi ekzistos kiel aliulo," "la mondo estas limhava," k.t.p.dependas de la estonto.
Ne povas esti la vido "mi ekzistis en lapasinteco." Tio, kio ekzistis en la pasinteco, ne estas identa kun tio,kio nun ekzistas.
Laŭ via aserto, la pasinteca atmano estas lanuna mio, kaj alligiteco tamen estas malsama. Sed sendepende dealligiteco, kia atmano troviĝas ĉe vi?
Se estus ĝuste, ke sendepende de alligiteco ne troviĝas atmano, alligiteco mem estus atmano. Tiukaze por vi ne ekzistus atmano.
Alligitecomem ne estas atmano. Ĝi foje malapers, foje naskiĝas. Ne povas esti, kealligiteco mem estas la subjekto de alligiteco.
Ne povas esti laatmano diferenca de alligiteco. Se la ambaŭ estus malsamaj, oni povuskapti atmanon sen alligiteco. Sed efektive tia ne estas trovata.
Atmano ne estas diferenca de alligiteco, nek identa kun ĝi. Atmano sen alligiteco ne ekzistas, nek ne-ekzistas.
Nepovas esti la vido "mi ne ekzistis en la pasinteco." Tio, kiodiferencas de la pasintaj ekzistaĵoj, ne estas identa kun tio, kio nunekzista.
Se la nuna mio estus diferenca de la pasinta mio, lanuna mio ekzistus sen la pasinta mio. Tiam la pasinta mio daŭreekzistus. Kaj tiam tiu, kiu ankoraŭ ne mortis, naskiĝus.
Tiam rompiĝo [de kaŭzo-rilato], malapero de karmoj sen efikoj, influo de ies karmoj sur aliulojn, kaj la aliaj eraroj sekvas.
Nepovas esti, ke atmano antaŭe ne ekzistis kaj nun estiĝis. Tiam sekvasla eraro, ke atmano estas formitaĵo, aŭ ke ĝi estiĝis senkaŭze.
Tialne povas esti la vidoj, "mi ne ekzistis en la pasinteco," "miekzistis," "kaj ekzistis kaj ne-ekzistis," "ne ekzistis nekne-ekzistis."
Tiel same eraras estas la vidoj, "mi ekzistos en la estonto," "mi ne ekzistos en la estonto."
Estas la erara vido de konstanteco, ke dioj estas identaj kun homoj. Tiam dioj ne estiĝus, ĉar konstantaj aĵoj ne estiĝas.
Estasla erara vido de malkonstanteco, ke homoj estas diferencaj de dioj. Sehomoj estus diferencaj de dioj, ne povus esti kontinueco.
Se unu parto apartenus al dio kaj la alia parto apartenus al homo, konstanteco kaj malkonstanteco samtempe troviĝus.
Se konstanteco kaj malkonstanteco samtempe troviĝus, ankaŭ povus esti, ke io ne estas konstanta nek malkonstanta.
Se iuj venus de ie kaj foriras ien, metempsikozo sen komenco ekzistus. Sed efektive tia ne ekzistas.
Se neniu konstantaĵo ekzistas, kia malkonstantaĵo ekzistus? Kia kaj konstanta kaj malkonstanta aĵo ekzistus?
Sela mondo estas limhava, kiel la aliaj mondoj povus ekzisti? Kaj se lamondo estas senlima, kiel la aliaj mondoj povus ekzisti?
Lasinsekvo de la kvin komponantoj, same kiel tiu de fajro de kandelo,aperas. Tial, ne estas ĝuste, ke la mondo estas limhava, kaj ke lamondo estas senlima.
La mondo estus limhava, se la postaj kvin komponantoj ne estiĝus, post kiam la antaŭaj kvin komponantoj detruiĝis.
La mondo estus senlima, se la postaj kvin komponantoj ne estiĝus, post kiam la antaŭaj kvin komponantoj ne detruiĝis.
Se la mondo estus parte limhava kaj parte senlima, la mondo estus kaj limhava kaj senlima; tio tamen estas neebla.
Kiel povus esti, ke la subjekto de alligiteco parte malestiĝas kaj parte ne malestiĝas? Tio estas neebla.
Kiel povus esti, ke alligiteco parte malestiĝas kaj parte ne malestiĝas? Tio estas neebla.
Se la mondo estus kaj limhava kaj senlima, oni povus ankaŭ diri, ke la mondo ne estas limhava nek senlima.
Ĉar ĉiuj entoj estas ŝunjataj, kie, ĉe kiuj kaj pro kio povus ekzisti la eraraj vidoj pri konstanteco kaj aliaj?
Nun mi rifuĝas al Gautama, kiu kun kompato montris la ĝustan darmon por distranĉi ĉiujn erarajn vidojn.
1 la 7-a kaj 8-a versoj duope faras unu frazon.
2 trikotomio: la maniero distingi objekton en tri konceptojn [trichotomy].
3Kelkaj komentarioj de "Madhyamakakårikå" inkluzive de "rasannapadå" deCandrak¥rti rigardas la 12-an verson farita de oponanto. Sed mi,tradukinto, pensas, ke tiu ĉi verso estas farita de Någårjuna, aŭ dealia oponanta skolo. |
|