|
Mi ricevis mesaĝon de eksterlanda samideano kaj transpublikigos ĉi tie por ke li realigu sian deziron laŭ eble plej rapide. |
Jen estas lia originala mesaĝo: |
Transdonu tiun mesaĝon al iu ajn interesata homo, mi petas. |
Mi nomiĝas John Cooper, mi estas Aŭstralia Esperanta verkisto. Mi nuntempe elserĉas ĉinan Esperantiston, kiu volas redakti mian libron. La libro enhavas preskaŭ 18,000 vortojn, kaj mi povas pagi 350$ Australiajn dolarojn al la redaktoro. Por gajni tiun laboron, la redaktoro devas havi altan nivelon de Esperanteskribado, egale al C1 aŭ C2 je la Komuna eŭropa referenckadro. Mi bezonos, ke li plibonigu ne nur gramatikajn, sed ankaŭ stilajn problemojn. Li ne devas posedi atestojn pri lia kapablo, sed devas almenaŭ pruvi sin. Se interesata, bonvolu kontakti min ĉe | j_cooper23@mail.com
|
|