|
“Por kio vi bezonas la vergojn?” demandis Johano sian vojkamaradon. “Tio estas tri beletaj vergoj”, respondis ĉi tiu, “mi amas tiajn, ĉar mi estas stranga knabego”.
Ili iris ankoraŭ kelkan distancon.
“Vidu, kia malbonvetero baldaŭ fariĝos!” diris Johano, montrante rekte antaŭ sin. “Jen estas terure densa nubo!”
“Ne”, diris la vojkamarado, “tio ne estas nubo, tio estas monto, belega granda monto, sur kiu oni povas esti alte super la nuboj en la libera monta aero. Kiel belege estas tie! Morgaŭ ni certe estos jam alte en la montoj!”
Tio ne estis tiel proksima, kiel ĝi aspektis. Ili devis iri ankoraŭ dum tuta tago, antaŭ ol ili atingis la monton, sur kiu la nigraj arbaroj levis sian supron al la ĉielo kaj kie troviĝis rokoj tiel grandaj, kiel tuta urbo. Transiri tiun monton oni certe ne povis sen forta ŝvitado; tial Johano kun sia kamarado eniris en gastejon, por antaŭe bone ripozi kaj kolekti fortojn por la morgaŭa irado.ŝvitado: 发汗,出汗,流汗 |
|