|
★ Esperanto-Insulo | 浏览次数 [ 50 ] | Karaj Geesperantistoj,
Mi ghoje "revidas" vin post longa tempo. Mi ankorau estas che la Universitato de Nankino, kie mi instruas Esperanton.
En januaro, mi iros al la Esperanto-Insulo kiel lastjare por instrui Esperanton dum tre, tre intensaj kursoj (de ses ghis ok horoj chiutage, dum tuta monato).
Arko de ILEI Chinio kaj Sinjoro Huang bone konas la kurson kaj eble povas diri al vi chu indas au ne. Ankau Hosemo kaj aliaj Esperantistoj de Hajnano spektis ghin.
La BEKkurso, kiun mi uzas, estas eble speciale bona kurso por homoj kiuj jam lernis unu europan lingvon.
Ghis kaj Amike,
Dennis |
|