|
La 1-a Bulteno:
La 1-a ILEI-Seminario en Orienta azio(ISOA)
En Tianjin,Ĉinio
Komunaj Organizantoj: Ĉina, Japana kaj Korea sekcioj de ILEI
Aŭspicianto : Tianjin Esperanto-Asocio, Ĉina sekcio de ILEI
Dato: 12a-15a de aŭgusto, 2011
Loko: Tianjin-a Fremdlingva Universitato, Tianjin, Ĉinio
Ĉeftemo: Kiel efike instrui Esperanton al azianoj?
Partoprenantoj:
1) ILEI membroj en Ĉinio, Japanio, Koreio.
2) E-instruistoj kaj instruistoj
3) Gejunuloj kaj Esperanto-interesitoj
Faka programo:
1) prelegoj de enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj
2) prezenti metodojn, lernilojn,lernolibrojn, ktp.
Labora programo :
1) Laborkunsido inter landaj sekcioj de Ĉinio, Japanio, Koreio pri venontaj kunlaboroj.
2) Opini-interŝanĝo pri la laboro de la ĉina sekcio de ILEI kaj la kunlaboro komuna kun apartaj asocioj, landasocioj en orienta Azio, donado de proponoj kaj opinioj por la sekvaj aktivadoj.
Provizora programo :
PROGRAMO DE TIANJIN-A SEMINARIO 12-15 DE AŬGUSTO 2011
DATO |
ENHAVO |
EJO |
8.11 |
antaŭseminaria unutaga ekskurso |
la nova distrikto Binhai |
8.12
(Ven.) |
Tuttage: Akcepto
Posttagmeze: Esperanto-kurso
Vespere: Interkona vespero |
Yifu-domego
Trejn-centro
Halo Dajiang de Yifu-domego |
8.13
(Sab.) |
Antaŭtagmeze: Inaŭguro “Kiel efike instrui Esperanton al azianoj?”
Prelegoj
Posttagmeze: demonstra instruado
Esperanto-kurso
Kunsido de la ĉina sekcio de ILEI
Kunsido de la landaj sekcioj de Ĉinio,Japanio kaj Koreio
Vespere: Nokta boata ekskurso laŭ la rivero Haihe |
Halo Dajiang de Yifu-domego
Halo Dajiang de Yifu-domego
Trejn-centro
Trejn-centro
Trejn-centro |
8.14
(Dim) |
Antaŭtagmeze: Prelegoj
Posttagmeze: Esperanto-kurso
Duontaga ekskurso tra la urbo
Vespere: Bankedo |
Trejn-centro
Trejn-centro
Iu restoracio |
8.15
(Lun.) |
Antaŭtagmeze: Fermo
|
Halo Dajiang de Yifu-domego |
8.16 |
Postseminaria dutaga ekskurso |
en Jixian-gubernio |
8.17 |
Kotizoj:
¥200 RMB por ILEI-membroj, ¥300 RMB por ne-ILEI-membroj, la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, tranoktadon kaj enir-biletojn de la ekskursoj.
Mondonacoj por la Organiza Fonduso estas bonvenaj.
Manĝado:
Estas menciinde, ke en la universitato ne funkcios la studentaj restoracioj dum la seminario, ĉar tiam estas someraj ferioj por studentoj. Proksime de la universitato estas manĝejoj kaj restoracioj, grandaj kaj malgrandaj, ĉinaj kaj eŭropaj, preztaŭgaj kaj malmultekostaj. La seminarianoj havas libersufiĉan rajton elekti la manĝejojn.
LKK principe ne respondecas aranĝi la manĝadon de seminarianoj. Se oni deziras peti LKK aranĝi la manĝadon, bonvolu pagi RMB 285 yuanojn por 3 matenmanĝoj, 4 tagmanĝoj kaj 3 vespermanĝoj.
Loĝejoj:
Ĉirkaŭ la seminariejo troviĝas kelkaj gastejoj kaj hoteloj, 5-15 minutojn piede de la seminariejo. Ĉ.200-300 yuanoj por dulita ĉambro, 140-170 yuanoj por unulita aŭ dulita ĉambro por unu nokto.
Loĝdatoj: Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la hotelo aŭ gastejo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la daton de la antaŭa tago. Kiel la lastan daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo, necesas forlasi la ĉambron antaŭ la tagmezo de la lasta tago. Se vi foriras post tagmezo, kalkuliĝas alia tago.
Dulitaj ĉambroj kaj hazarda kunloĝigo. La loĝiga servo aranĝas hazardan kunloĝigon de nekonatoj. Se vi ne volas esti kunloĝi kun alia, pagu la koston de la plena ĉambro.
Ne ĉiuj hoteloj kaj gastejoj havas aliron al Interreto.
La matenmanĝo ne estas inkluzivigita en la prezo de la ĉambro, krom se alie indikite.
Ekskursoj:
1) DE.-- duontaga ekskurso tra la urbo Tianjin
2) NE.-- nokta boata ekskurso laŭ la rivero Haihe (Kosto: ¥150 yuanoj)
3) AE.-- antaŭseminaria unutaga ekskurso en la nova distrikto Binhai: la aviadilŝipo “Kievo”, Mara mondo, Waitan-parko, ora strato kaj bazaro de eksterlandaj varoj (Kosto: ¥350 yuanoj).
4) PE.—postseminaria dutaga ekskurso en Jixian-gubernio: la Antikva granda muro Huangyaguan, la antikva ligna templo Dule, ĝuado de la manĝado kaj loĝado en la kampara vilaĝo (Kosto: ¥350 yuanoj)
Por eniri la landon
ILEI-Ĉinio kaj LKK ne povas helpi pri vizpetoj faritaj post la 30-a de junio 2010 kaj principe ne povos respondi al tiaj malfruaj petoj.
Vizoj: alilandanoj bezonas vizon por eniri Ĉinion. Por peti la Ĉinan vizon necesas prezenti financajn garantiojn kaj ateston pri asekuro por la periodo dum kiu oni estos en Ĉinio.
La seminarianoj mem devas zorgi pri la akiro de vizoj.
Datoj: Bv. Noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala seminaria daŭro. Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.
Kiel atingi la seminariejon
1. Trajne: en la fina aŭtobusa stacio ĉe Tianjin-a stacidomo oni povas preni la aŭtobuson N-ro 13 kaj elaŭtobusiĝi ĉe la haltejo “Tianjin Waiyu Xueyuan (Tianjin-a Fremdlingva Instituto)”. La bileto kostas 2 RMB yuanojn. Per taksio oni devas pagi pli ol 10 RMB yuanojn de Tianjin-a stacidomo ĝis la seminariejo-Tianjin-a Fremdlingva Universitato.
2. Aviadile A: de Pekina flughaveno al Tianjin oni povas preni la flughavenan aŭtobuson “Pekino-Tianjin” ĉe la elirejo N-ro 15 de la 2-a aerdomego kun la kosto 80 RMB yuanoj. Post atingo de Tianjin-a fina stacio “Tianhuan” ĝis la seminariejo “Tianjin-a Fremdlingva Universitato”oni povas preni taksion pagante pli ol 10 RMB yuanojn.
Aviadile B: de Tianjin-a flughaveno al la seminariejo oni povas preni flughavenan aŭtobuson ĝis la fina stacio kun la bileto de 10 RMB yuanoj kaj poste de tie al la seminariejo “Tianjin-a Fremdlingva Universitato” preni taksion pagante 8-10 RMB yuanojn.
Por pli detalaj informoj kontaktu LKK-on
Utilaj informoj pri la urbo Tianjin:
Tianjin, unu el la kvar municipoj rekte sub la centra registaro, gravaj industriaj bazoj kaj ekonomiaj centroj de Ĉinio, situas en la nordorienta parto de la Nordĉina Ebenaĵo kaj distancas de Beijing 137 kilometrojn. Tianjin, la plej granda haveno de la Norda Ĉinio havas areon de 11 920 kvadrataj kilometroj kaj pli ol 10 milionojn da loĝantoj. Tianjin havas kontinentan duonmusonan klimaton de la mezvarma zono kun klara distingo de la kvar sezonoj. La meznombra jara temperaturo estas 12.3℃. La jara precipitaĵa kvanto estas 550-680 minimetroj.
Lingvoj: ĉina moderna komuna (parol)lingvo (Putong Hua) estas la sola oficiala lingvo.
Monŝanĝado okazas laŭ reguloj de la libera merkato. En Beijing kaj Tianjin plejparto el la ĉinaj bankoj kaj vendejoj ekipas sin per mona aŭtomato (ATM), de kie eblas preni konstantan monon uzante eksterlandajn debetkartojn kaj/aŭ kreditkartojn. Rekomendinde por eksterlandaj seminarianoj estas ŝanĝi monon: (1) en fluĝaveno, ĉefe por tiuj, kiuj alvenas al la lando vendrede posttagmeze kaj semajnfino, (2) en Ĉina Banko semajntage (la labortempo de la bankoj estas de la 9h00 ĝis la 16h00.
Loka tempo: UTC + 8 horoj. Ne estas somera horŝanĝo.
Trinkakvo: La akvo estas ĝenerale bonkvalita, tamen laŭ ĉina kutimo oni ne trinkas rekte el krano sed trinkas boligitan akvon. En restoracioj akvo aŭ teo estas senpage servata, tamen en kelkaj estas page, dependas de la restoracioj. En la seminariejo kaj varma kaj malvarma akvo estas senpage trinkebla.
Vendejoj funkcias proksimume de la 9-a ĝis 22-a horo.
Elektraj tensio kaj frekvenco: 220 V kaj 50 Hx.
Trafika regulo: Aŭtoj iras sur la dekstra flanko de la vojo, kaj homoj piediras dekstre.
Transporto: La plejparto de la hoteloj kaj gastejoj troviĝas en piedira distanco de la seminariejo. En Tianjin funkcias urbaj busoj, se vi volas ekskursi ekster la kadro de la seminaria programo, konsultu lokan seminarianon.
Taksioj: Varias laŭ urbo. En la urbo Tianjin, por la unuaj 3 km-oj la prezo estas 8 RMB yuanoj, super 3 km., aldone 1.7 yuanoj/km. Proksime de la stacidomoj kaj hoteloj troviĝas atendejo de taksioj.
Telefonado: Landa kodo por telefoni de ekster Ĉinio: +86 kaj kompleta poŝtebla telefonnumero aŭ +86 kaj kompleta telefonnumero minus la unua nulo de la regiona kodo. Telefonnumeroj por urĝaĵoj: Polico: 110. Ambulanco 120 kaj fajrobrigado: 119.
Interreto: Page 2 yuanojn por 60 minutoj ĉe kafejo, aŭ senpage uzeblaj komputiloj ligitaj al interreto troviĝas en kvalitaj hoteloj similaj al 3- aŭ 4-stelaj, sed ne gastejoj.Interreto ne uzeblas en seminariejo.
Sekureco: Kvankam Tianjin estas sekura urbo, Konsilindas tamen ordinara singardemo kontraŭ poŝo- kaj mansako-ŝteloj precipe en busoj kaj stacidomoj. Rekomendindas havi vojaĝ-asekuron, LKK kaj ILEI-Ĉinio ne respondecas pri asekuro de la seminarianoj.
Kontaktu:
LKK:
Han Zuwu
Telefono: 0086-13516153399
Fakso: 0086-22-84511237
Retpoŝto: hanzuwu@hotmail.com
Han Daqiang
Telefono: 0086-13902025740
Retpoŝto: abcaba@sina.com
Arko
0086-13065155677, arko.gong@qq.com
Konto: Tianjin-a Bajinglu Branĉo de Ĉina Agrikultura Banko (中国农业银行天津八经路支行),Han Zuwu (韩祖武) 02-170500460180816
2011.4.14 |
|