|
[转帖]Budhismaj pensoj pri vivo kaj morto
Budhismaj pensoj pri vivo kaj morto
La budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozo aŭ reenkarniĝado.
Vivorado el Butano
Staranta budho, Afganio
Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras re en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, mi ne havas pli ol iluzian identecon.
Laŭ la budhismo, estas pluraj mondoj. Nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj.
Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodhisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp.
Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono au monstro en unu el la inferaj mondoj.
Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahanto aŭ budho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.
原文链接:http://eo.wikipedia.org/wiki/Budhismo |
|