|
[世译汉]残酷的母亲 Kruelaj Patrinoj
Kruelaj Patrinoj
D-ro. Carlos Hecktheuer - Brazila psikiatro el Passo Fundo-Rs
Elportugaligis: Fernando J G Marinho
Iam, kiam miaj gefiloj fariĝos sufiĉe maturaj por kompreni la logikon, kiu igas la gepatrojn agi, tiam mi nepre diros al ili:
Mi tiel intense amis vin, ke mi akiris la rajton demandadi kien vi iros, kun kiu vi iros, kaj je kioma horo vi revenos.
Mi tiel intense amis vin, ke mi rajtis, anstataŭ resti silenta, sciigi vin, ke la kompanio de tiu nova amiko estas nekonvena.
Mi tiel intense amis vin, ke mi rajtis igi vin pagi la dolĉaĵojn forprenitajn el la superbazaro, aŭ la revuojn el gazetbudo, kaj igi vin diri al la posedanto de la varoj: " Hieraŭ ni prenis ĉi tion, kaj nun ni ŝatus pagi".
Mi tiel intense amis vin, ke mi rajtis resti staranta du horojn apud vi, dum vi purigadis vian dormĉambron, tasko, kiun mi kapablus plenumi en 15 minutoj.
Mi tiel intense amis vin, ke mi rajtis permesi, ke vi rimarku ne nur tiun amon, kiun mi dediĉis al vi, sed ankaŭ la elreviĝon kaj la larmojn en miaj okuloj.
Mi tiel intense amis vin, ke mi rajtis lasi, ke vi prenu sur vin la respondecon pri viaj propraj agoj, eĉ kiam la koncernaj punoj estis ege rigoraj kaj dolorigis mian koron.
Pli ol io ajn, mi tiel intense amis vin, ke mi kuraĝis diri "ne", eĉ kiam mi antaŭvidis la eblecon, ke vi povus malamegi min pro tio (kaj fakte kelkfoje tio okazis). Tiuj estis la plej malfacilaj inter ĉiuj bataloj.
Mi ĝojas, ke mi venkis...ĉar, je la fino, vi ankaŭ venkis!
Iam, kiam miaj genepoj estos sufiĉe maturaj por kompreni la logikon, kiu motivas la gepatrojn, kaj tiam ili demandos, ĉu ties patrino estis kruela, miaj gefiloj respondos:
"Jes, nia patrino estis kruela. Ŝi estis la plej kruela patrino en la mondo..."
La ceteraj infanoj dum matenkafo manĝis dolĉaĵojn, dum ni devige manĝis cerealojn, ovojn kaj toastojn.La ceteraj infanoj trinkadis refreŝigaĵojn kaj manĝadis frititajn terpomojn kaj glaciaĵon okaze de tagmanĝo, dum ni devige manĝis rizon, fazeolon, viandon, legomojn kaj fruktojn.
Kaj ŝi daŭre devigis nin vespermanĝi ĉetable, tute malsimile al la aliaj patrinoj, kiuj permesis al siaj infanoj samtempe manĝi kaj spekti televidon. Ŝi insiste volis ekscii, kie ni ĉiumomente estis (ŝi sonorigadis nian poŝtelefonon frumatene kaj "enŝovadis sian nazon" en niajn retpoŝtojn). Tio estis kvazaŭ karcero.
Panjo nepre bezonis informiĝi pri niaj amikoj, krom malkovri kion ni kune faradis.þi insiste postuladis, ke ni diru kun kiu ni intencas foriri, eĉ se la planita foresto daŭrus unu horon aŭ malpli.
Ni hontis rekoni ĉi tion, sed fakte ŝi "atencis la leĝojn pri infana laboro". Ni estis devigataj forpreni la teleraron el la manĝotablo, bonordigi niajn "misaranĝitaĵojn", malplenigi la rubujon, kaj fari ĉi ĉiajn laboraĵojn, kiujn ni taksadis kruelaj.
Mi supozas, ke ŝi eĉ ne sukcesis ripozi dum la nokto, pro la konstanta cerbumado pri farendaĵoj plenumotaj de ni . Ŝi obstine postuladis, ke ni ĉiam diru al ŝi la veron, kaj nur la veron. Cetere, kiam ni estis adoleskantoj, ŝi eĉ sukcesis legi niajn pensojn.
Nia vivo estis vere enuiga. ŝi ne permesis, ke niaj amikoj sonorigu la hupon por averti pri la horo de nia foriro;ili devis supreniri kaj frapi la pordon por ke ŝi ekkonu ilin. Dum ĉiuj rajtis malfrue reveni en la nokto, ni, dekdujaruloj, devus atendi ĝis la deksejaraĝo por alveni iom pli malfrue, kaj tiu ĝenulino kutimis ellitiĝi por demandi, ĉu la festo estis bona (nur por kontroli nian staton, okaze de la reveno)
Kaŭze de nia patrino, ni perdis la ŝancon akiri grandegajn spertojn dum adoleskanteco: Neniu el ni enmiksiĝis kun drogoj, ŝteloj, vandalaĵoj, atencoj kontraŭ propraĵoj, nek estis arestitaj pro iu ajn krimo.ĈIO OKAZIS PRO ŜIA KULPO. Ĉar nun ni jam estas adoltoj honestaj kaj bone edukitaj, ni klopodas fari nian eblon por estiĝi
"KRUELAJ GEPATROJ". ŜAJNAS AL MI, KE UNU EL LA PROBLEMOJ DE LA NUNA MONDO ESTAS:
MANKO DE SUFIĈA KVANTO DA KRUELAJ PATRINOJ. |
|