|
Esperanta Benopeta aktivado en Tiefosi
En la tempodaŭro de la 31-a de decembro, 2012 ĝis la 1-a de januaro 2013, Xi’an-a Esperanto-Asocio sukcese okazigis benopetan aktivadon en Monaĥejo Tiefosi, ĉina budhisma monaĥejo, kie viglas esperanta afero.
La aktivadon ĉeestis ĉirkaŭ 40 esperantistoj kaj studentoj el urboj Xi’an, Beijin, Suzhou, Changsha kaj Wuhan. En la monaĥejo okazis diversaj kunsidoj pri Esperanto kaj budhisma kurso pri homa vivo, kaj oni faris rondvojaĝon en kaj ĉirkaŭ la monaĥejo, kaj du-lingvajn recitadojn de “La Novjara Preĝo” kaj “La Novjaraj Bondeziroj” en Esperanto kaj la ĉina lingvo. Samideanoj Yuan Yongmin kaj Miaohui prezidis la recitadojn. La esperanta grupo de la monaĥejo donacis esperantajn librojn kaj diskojn pri budhisma literaturo al la ĉeestantoj. La aktivado despli proksimigis la rilaton inter Esperanto kaj budhismo, kaj akcelis la pluan kunlaboron inter ambaŭ kampoj.
|
|