|
沙发
楼主 |
发表于 2011-1-5 11:44:17
|
只看该作者
Karaj aŭskultantoj kaj amikoj:
De la 1-a de januaro 2011 ni ŝanĝos aranĝon de la ĉiutaga elsendo. Ĉiutage inter lundo kaj vendredo estas la programeroj Tra la Mondo kaj Servaj Inforoj, kaj ankaŭ la rubriko Inter Ni, en kiu ni respondas leterojn de niaj aŭskultantoj kaj disaŭdigas Esperantajn informojn kaj intervjuojn. Cetere estas ankaŭ la muzika programero kaj lernado de la ĉina lingvo. Semajnfine ni aranĝas resuman raporton kaj havas pli longan muzikan programeron. Viaj opinioj kaj proponoj estas bonvenaj, ĉar ili ĉiam inspiras nin kaj perfektigas nian elsendon.
Krome, mi volas mencii, ke ni publikigas nian semajnan novaĵ-revuon Panorame en nia retejo esperanto.cri.cn. Jen estas ĝia retadreso http://esperanto.cri.cn/radio/video.htm. Bonvenaj estas viaj komentoj kaj eĉ kritikoj. Ni kore dankas vin !
De la 3-a ĝis la 7-a de januaro 2011, estas jenaj programoj:
De la 3-a ĝis la 7-a de januaro, la Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia elsendos ankaŭ jenajn programerojn krom aktualaĵoj.
“Tra la Mondo”
Lunde la redaktoro Ding Xiaosong konigos al vi rakontojn pri Susan Osman, kiu estis unu el la plej famaj raportistinoj en BBC, la nuna laboranto de Ĉina Radio Internacia, kaj Lee Chun-hee, la plej fama parolistino de Korea Popoldemokratia Respubliko.
Marde la redaktorino Yu Jianchao (Fiŝino) retrorigardos la raportojn elsenditajn en la pasinta jaro, precipe tiujn pri Ŝanhaja Monda Ekspozicio, kaj montros elementojn kadre de la programero Tra la Mondo. Temas pri Ĉina Arkitekturo, Ĉinaj Pitoreskejoj, Ĉinaj Naciminoritatoj, Ĝemelaj Urboj, Kulturaj Heredaĵoj, ktp.
Merkrete Wang Weishi (Pluveta) elsendos programeron pri ĉina fama kantistino Faye Wong kaj koncernaj enhavoj.
Ĵaŭde Zhang Ping bonvenigas vin aŭskulti rakonton pri ĉina 97-jaraĝa pentristo Sun Jusheng, kiu famas pro pentrado de katoj.
Vendrede: Wang Weishi (Pluveta) rakontos al vi raportojn pri vizito de Xi Jinping en Eŭropo.
“Inter Ni”
En la ĉiu-taga programero “Inter Ni”, redaktorino Chen Lina konigos al vi jenajn enhavojn:
En la 3-a de januaro, tute nova programero “Inter Ni” elsendos intervjuon al s-ro Renato Corsetti. Dum la intervjuo, nome de la Komisiono pri Mezoriento kaj Nord-Afriko, li konigos: kial la komisiono decidis aranĝi la 4an Mezorientan Kunvenon en Irano kaj kio estas la nuna situacio de Esperanto en Meza Oriento kaj Norda Afriko. Jen ligilo de la intervjuo: http://esperanto.cri.cn/641/2010/11/19/1s118395.htm
En la 4-a de januaro, “Inter Ni” elsendos intervjuon al s-ro Keyhan Sayadpour, organizanto de la 4a Mezorienta Kunveno, kiu okazos kun la ĉeftemo "Esperanto sur la Silka Vojo" en Karaĝo, Irano, dum la periodo de la 25-a ĝis la 29-a de marto, 2011. Dume, li alportos pli multe da informoj pri la kunveno. Jen ligilo de la intervjuo: http://esperanto.cri.cn/641/2010/12/02/1s118820.htm
En la 5-a de januaro, “Inter Ni” proksimigos vin al s-ro Murat Ozdizdar. Li partoprenis en la 1-a Mezorienta Kunveno, okazinta en Amano, Jordanio, kaj poste mem organizis la 2an kaj la 3an en Turkio. Por informiĝi pli multe pri la pasintaj kunvenoj, bonvole klaku la ligilon: http://esperanto.cri.cn/641/2010/11/26/1s118622.htm
En la 6-a de januaro, “Inter Ni” prezentos al vi “Urbano”, novan albumon produktitan de Vinilkosmo. Eble vi scias, ke Vinilkosmo estas disko-eldonejo, produktejo kaj distribuejo speciale por Esperanto-muziko. Por rete aŭskulti la intervjuon, bonvole vizitu nian retejon: http://esperanto.cri.cn
En la 7-a de januaro, “Inter Ni” konigos al vi francan kantiston Eric Languillat, kies artista nomo estas inicialoj dc. Li plenumas sian elektromuzikvidean projekton sola jam de 2003. Kelkaj remomeras liajn koncertojn pere de nur elektra gitaro kaj kelkaj aliaj elektriloj en Londono, Kopenhago, aŭ en FESTO 2007. Por sekvi lian Esperanto-muzikan aktivadon, bonvole vizitu nian retejon http://esperanto.cri.cn .
Amike kaj kore via
Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia
2011-1-1 |
|